Vikio de E@I!: TeaKonkurso ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

KURTA KINOESPERANTO FESTIVALO
REGULARO


TRIESTA ESPERANTO-ASOCIO starigas internacian konkurson, kun libervola temo, celebre de la centjariĝo de Triesta Esperanto-Asocio, por kurtfilmoj ital- kaj/aux esperant-lingvaj, aŭ alilingvaj sed kun surskriboj ital- aŭ esperant-lingvaj.
Arta Direktoro:
Giampaolo COLONI
Prezidanto de la Organiza Komitato:
Edvige ACKERMANN


La verko, sendota al la konkurso, ne estu jam prezentita en aliaj similaj aranĝoj, pro tio la aŭtoro subskribos deklaron tiusence.
La kurtfilmo devas esti en formo de DVD aŭ VHS kaj ne superu 15-minutan daŭron. Ĝi ne estos redonita.
La aŭtoro sendos poŝte la verkon ĝis la 15.12.2006, registritan kun ricev-atesto, al tiu ĉi adreso:
ESPERANTO TRIESTE
C.P. 601 – 34132 TRIESTE – ITALIA


Kune kun:
Ø sia vivpriskribo kaj malgranda foto;
Ø mallonga resumo de la kurtfilmo, iaj fotoj, indiko pri titolo kaj genro elektita inter la jenaj:
komika, horora, kultura-didaktika-dokumenta, komedia, drama, detektiva, fabela, folklora, muzika;
Ø nomoj de rolintoj, aŭtoroj kaj de aliaj kunlaborintoj en la realigado.


Eblas sendi ankaux kurtfilmojn jam prezentitajn en similaj arangxoj, sed tiuj ĉi estos EKSTER KONKURSE.
Atentu: estas nepre malpermesitaj porno-kurtfilmoj kaj tiuj kun perfortaj scenoj-temoj.


Ĉiuj alvenintaj verkoj estos prezentataj al publiko okaze de la SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO – S.I.A., 19-25/2/2007, dum 5 vesperoj je senpaga eniro. La ĉeestonta publiko voĉdonos la plej bonajn verkojn kaj al tiu voĉdono, sumiĝos tiu de 5-persona ĵurio, kies nomojn oni diskonigos baldaŭ.
La unuaj tri kurtfilmoj klasifikiĝintaj, ricevos premion en formo de pokalo, plato, libroj, krome per projekciado de la verko en Internet kaj similaj ĉeno-kinejoj.
La decidoj de la ĵurio kaj de la publiko estas nepriapelaciebla.
INFORMOJ: nored@tiscalinet.it


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]