Vikio de E@I!:
Servilo
/Reguloj
...
Al ikso.net
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
=== Reguloj pri uzado === Ĉiuj paĝaroj ĉe la servilo devas obei la subajn regulojn kaj kondiĉojn. Se vi ne povas akcepti iu(j)n kondiĉo(j)n, sed tamen pensas, ke via projekto ĉiukaze estos interesa por E@I, bv. skribi pri tio al ((/Servilo/GxeneralajInformoj#administrantoj la administrantoj)). * La projekto ne estu komerca. * La enhavo devas esti deca, nepolitika kaj ne kontraŭi internaciajn kaj lokajn (de tiu loko, en kiu troviĝas la servilo) leĝojn. * La enhavo devas esti kongrua kun la celoj de E@I -> http://www.ikso.net/pri_ecxei/index.php * En ĉiu paĝar-paĝo estu klare videbla ligilo "Gastigata de E@I" (ĝi aperu en tiu lingvo, en kiu estas uzata la paĝo) kaj emblemo de E@I (ili ambaŭ ligu al la hejmpaĝo de E@I - http://ikso.net). !!Nun estas kreataj grafikaĵoj por tiu ĉi celo!! * La paĝaro estu uzata kaj prizorgata. * En la paĝaro devas esti uzataj nur tiuj teknikoj kaj program-lingvoj, kiuj estas permesataj. La administrantoj ne helpas pri instalado kaj subtenado de aliaj sistemoj kaj programoj. Se vi decidas instali ion, vi devas plene respondeci pri tio. * La prizorganto(j) persone respondecas pri sekureco de program-kodo en siaj paĝaroj, la administrantoj rajtos forigi pagxojn, kiuj enhavas grandajn sekur-truojn. * Ĉiuj formularoj kaj paĝoj devas enhavi protekton kontraŭ spamistoj. Se iu pagxo estos amase spamata, la administrantoj rajtos forigi gxin. * La prizorganto(j) devas rapide reagi al mesaĝoj de ((/Servilo/GxeneralajInformoj#administrantoj la administrantoj)). * La prizorganto(j) devas registriĝi ĉe tiu ĉi vikio. * Retadresoj de ĉiuj prizorgantoj estos uzataj por dissendado de novaĵoj pri la servilo. * ((/Servilo/GxeneralajInformoj#administrantoj La administrantoj)) rajtas bloki aŭ forigi la paĝojn, kiuj ne obeas la suprajn regulojn. La uzantkonto de prizorganto, kiu ne obeas la suprajn kondiĉojn, povas esti ankaŭ blokita aŭ nuligita. * Atentu, ke pri cxiuj sub-pagxaroj, kiuj trovigxas sub unu konto, plene respondecas la cxef-posedanto de la konto. * La servoj de nia servilo kaj de niaj administrantoj estas tute senpagaj, pro tio ni povas garantii nenion kaj pri nenio respondecas. * E@I povas en ajna momento sxangxi tiujn cxi regulojn.
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2