Vikio de E@I! : Servilo/Prizorgado

Utilaj informoj por prizorgantoj


La paĝo estos alirebla nur al prizorgantoj de paĝaroj, kiuj gastas ĉe la servilo, kaj enhavos utilajn informojn pri uzado de la servilo.

Enhavo

Kiel kontakti la servil-administrantojn?


Pli da informoj pri tio vidu ĉe tiu ĉi paĝo.

Kiel atingi la servilon?


Kiel konekti per SFTP?


Por konekti al la nova servilo, uzu la adresojn ftp.ikso.net. Atentu ke ekde nun necesas konekti per SEKURA ftp (sftp). Se via ftp-programo ne subtenas sftp-on, provu la senkostan programon File Zilla. (En File Zilla elektu File / Site Manager... kaj tie ĉe Servertype - "SFTP using SSH2".)

Kiel rigardi pagxarostatistikon?


Vidu: http://www.ikso.net/stat/ Se via paĝaro tie mankas kaj vi volas aldoni ĝin, skribu pri tio al la administrantoj.

Kiom da retspaco rajtas uzi ĉiu retpaĝaro?


Kutime ĉiu paĝaro ĉe la servilo rajtas uzi ne pli ol 200 MB. Sed kelkaj kernaj paĝaroj de E@I rajtas havi pli da spaco.

Kiom da trafiko rajtas havi ĉiu paĝaro?


Nuntempe ni esploras, kiom da trafiko ni povas permesi al ĉiu paĝaro. Iom poste ĉi tie aperos pli detalaj informoj pri tio.

Kelkaj miaj paĝoj ne plu funkcias kaj estas forigitaj aŭ renomitaj de iu, kial?


Unu el eblaj kialoj estas tio, ke tiuj paĝoj ne obeis iu(j)n el la la reguloj pri uzado de la servilo, ekz. ili estis spamataj kaj kaŭzis tro grandan trafikon aŭ en ili mankis ligilo al E@I ktp. Kutime la administrantoj avertas ĉiujn prizorgantojn pri blokitaj paĝoj, sed se vi ne ricevis iun mesaĝon, eble ĝi ie perdiĝis survoje. Kiam vi riparos viajn paĝojn, informu pri tio la administrantojn.

Mi ne plu povas konektiĝi al la servilo per mia uzant-nomo, kial?


Unu el eblaj kialoj estas tio, ke vi tute ne obeis la ĉefan regularon pri uzado de la servilo, ne respondis aŭ prifajfis avertojn de la administrantoj, pro tio via konto estis blokita. Skribu al la administrantoj por solvi la problemon.