Nian servilon provizas la usona firmao
John Companies, kontraŭ 215 USD monate.
Nuntempe la servilon prizorgas kelkaj personoj:
Clayton SMITH, Jevgenij GAUS kaj Hokan LUNDBERG (helpanto).
Tiuj ĉi personoj prenas decidojn pri la teknika stato de la servilo kaj gastataj paĝaroj. Pri ĉio cetera decidas la tuta estraro de E@I.
Ĉiujn administrantojn eblas kontakti per la komuna retadreso:
Liston de ĉiuj paĝaroj, kiuj ekzistas nun ĉe la servilo vi povas vidi ĉe tiu ĉi paĝo.
Se vi volas, ke iu via paĝaro "ekloĝu" ĉe la servilo, unue tralegu regulojn kaj se tiu regularo estas akceptebla por vi, sendu poste vian peton al la administrantoj de la servilo, por ke ili povu pritaksi la teknikan flankon de via paĝaro. Se la paĝaro taŭgas teknike, via peto estos plusendita al la estraro de E@I, kiu valide povas decidi.