04.11.2006 - 12.11.2006
Brno, Ĉeĥio
Trejnseminario pri lingva diverseco
kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio.
Loka kunordiganto: Marek BLAHUŠ
Elŝutebla flugfolio:
interna flanko,
dorsa flanko Atentu, nur por ĝenerala informiĝo - partoprenkondiĉoj en la flugfolio ne plu estas aktualaj
Reta aliĝilo:
Aliĝu ĉi tie (Nur ne forgesu unue tralegi la kondiĉojn!)
La limdato por aliĝoj estas la 4-a de oktobro.
Aliĝu al la diskutlisto, se vi interesiĝas pri la seminario.
Brno estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio kaj historia ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Moravio (unu el la historiaj ĉeĥaj landoj). Ĝi havas 367 729 enloĝantojn kaj la areo estas 230 km˛. En Brno ĉiujare okazas internaciaj ekspozicioj kaj motorciklaj konkuroj. La vilao Tugendhat en Brno estas enskribita en la listo de mondheredaĵoj de UNESKO. Brno estas sidejo de la Masaryk-Universitato (dua universitato de Ĉeĥio, fond. 1919) kaj de la plej malnova esperanto-klubo en iama Aŭstrio-Hungario (fond. 1901).
Vi povas rigardi kelkajn fotojn de la seminarejo.
Detalojn pri la seminariejo kaj alveninformojn legu ĉi tie...
Detalojn pri la urbo vidu ĉi tie...
Nomo de la lando: Ĉeĥio (Ĉeĥa Respubliko)
Ĉefurbo: Prago (1 183 729)
Valuto: La monunuo de Ĉeĥio estas ĉeĥa krono (CZK).
Situo: Ĉeĥio troviĝas en Mez-Eŭropo, ĉe limo de la akvokolektaj areoj de Elbo, Danubo kaj Odro. Okcidente ĝi najbaras kun Germanio, sude kun Aŭstrio, oriente kun Slovakio kaj norde kun Pollando.
Tempo-zono: Ĉeĥio estas en centra eŭropa tempozono: UTC +1 horo (somere +2 horoj).
Elektro: La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj.
Lingvo: Ŝtata lingvo de Ĉeĥio estas la ĉeĥa lingvo.
Turisma retpaĝaro:
http://www.czechtourism.com
Detalojn pri la lando vidu ĉi tie...
Ĉeĥa Esperanto-Junularo kunlabore kun Esperanto@Interreto (E@I) organizas trejnseminarion pri temo "Lingvoj en interreto". La seminario okazos inter la 4-a kaj 10-a de novembro 2006 en Brno (Ĉeĥio) kaj ĝi estos dediĉita al lingva diverseco kaj ties specifaj trajtoj en la reta medio. Uzataj laborlingvoj estos esperanto kaj la ĉeĥa. Dum la seminario oni spertiĝos pri programado, kreado de retpaĝaroj, laboro kun vortaroj, perreta lernado ktp., ĉiam kun fokuso ĉe lingvoj kaj multlingvismo. La programo estos farita tiamaniere, ke ĝin povos partopreni kaj spertaj programistoj, kaj plenaj komencantoj. Post la seminario eblos libervole daŭrigi ĝin dum la semajnfino 11-a kaj 12-a de novembro en Dobřichovice apud Prago ĉe scienca esperanto-konferenco
KAEST, kie oni ankaŭ prezentos la verkojn kreitajn dum la seminario. Kaze ke vi aliĝas al KEAST, ni kovras vian aliĝkotizon por la aranĝo, vi nur devas pagi por dormado kaj manĝado. Vian aliĝon/emon aliĝi al KAEST bv. mencii en la
seminaria aliĝilo.
La seminario okazos ĉe la Faka mezlernejo de informadiko kaj komunikado en la urboparto Brno-Komín. Ĝi estas moderne ekipita faka mezlernejo kaj metilernejo, al kiu apartenas granda arealo, kiu krom komputilaj ĉambroj kaj prelegejoj disponas ankaŭ per loĝigaj kaj restoraciaj ejoj. Tial ni povos organizi la tuttagan programon ĉiam "sub la sama tegmento".
La projekton de la trejnseminario decidis finance subteni Eŭropa Unio kadre de sia programo Junularo. La ricevita subvencio kovros la elspezon por luado de la seminariejoj kaj ĉiuj bezonataj ekipaĵoj, 70 % de la vojaĝkostoj, loĝadon kaj manĝadon por 4 trejnistoj kaj 19 junaj reprezentantoj de partneraj organizoj en 7 eŭropaj landoj (Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Hungario, Litovio, Nederlando, Germanio).
Laŭ la surlokaj ebloj, ni povos garantii ankaŭ ĉeeston de kelkaj pliaj partoprenantoj (sendepende de aĝo), kondiĉe ke ili pagos partoprenkotizon kiu kovros ia. loĝadon kaj manĝadon dum la seminario. Detalajn informojn pri tiu ĉi propono bonvolu peti de E@I aŭ serĉu en la seminaria retpaĝaro.
Precize pri kondiĉoj legu ĉi tie...
Dum ses programaj tagoj oni plentage okupiĝos pri la temoj de la seminario, kun emfazo ĉefe ĉe ĝiaj praktikaj aspektoj - tial multon de la tempo ni pasigos ĉe komputiloj, lernante pri novaj aferoj kaj tuj provante ilin en la praktiko.
Por ke partoprenantoj povu ĝui la seminarion sendepende de iliaj antaŭaj spertoj, ni planas okazigi la programon paralele en du grupoj. En unu grupo oni trejniĝos pri pli simplaj aferoj rilataj al prezentado kaj prilaboro de informoj en la interreto, en alia grupo jam iom pli spertaj homoj okupiĝos pli profunde pri konkretaj aspektoj de multlingvismo en la mondo de komputiloj kaj la interreto.
La prelegojn kaj trejnadon gvidos spertaj esperantistaj trejnistoj kaj lingvaj fakuloj, speciale invitotaj por la seminario. Krome oni antaŭvidas ankaŭ ekskurson al universitata laboratorio de komputila prilaboro de lingvoj, kaj ne mankos ankaŭ informoj pri eksterseminariaj aktivadoj de E@I en la kampo de lingvoj kaj interreto. Por ke la ĉeestantoj povu samtempe iom ripozi kaj konatiĝi kun la gastiganta urbo kaj regiono, okazos ankaŭ urbotrarigardado kaj duontaga ekskurso al la grotoj kaj abismo en la proksima Moravia karsto.
Fine de la seminario ĉiuj partoprenantoj ricevos atestilojn de E@I pri la akiritaj scioj.
Precize pri la programo legu ĉi tie...
Speciale por la seminario estis kreita diskutlisto, kiun vi povas trovi ĉe la adreso
http://groups.yahoo.com/group/ecxei-8/. Se vi estas registrita ĉe Yahoo!, vi povas aliĝi al tiu ĉi listo en tiu paĝo. Alikaze vi povas tion fari sendante retpoŝtan mesaĝon (enhavo ne gravas) al . Ni tre forte rekomendas fari tion, ĉar en tiu listo oni diskutos pri la seminario, konatiĝos unu kun la alia kaj respondos ĉiujn demandojn. Krome ĉiuj gravaj novaĵoj pri la seminario unuavice estos sendataj ĝuste al tiu ĉi listo.
Loka kunordiganto:
Marek BLAHUŠ (Ĉeĥio)
universitata studento de informadiko en Brno, prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ), estrarano de E@I pri seminarioj, ĉeforganizanto de la seminario kaj trejnisto
La ceteraj (laŭ la alfabeta ordo):
Clayton SMITH (Kanado)
eks-teamano de lernu!, prizorganto de la servilo de E@I, trejnisto
Dáša CHVÁTALOVÁ (Ĉeĥio)
studentino de pedagogio, vicprezidantino de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ), administra laboro kaj surloka helpo
Jevgenij GAUS (Litovio)
programisto de projektoj kiel lernu! kaj nitobe.info, ĉefkunordiganto de la seminaria programo kaj trejnisto
Peter BALÁŽ (Slovakio)
esperanto-eldonisto, studento de Interlingvistiko en Poznań, prezidanto de E@I kaj Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ), estrarano de EEU, kunorganizanto de la seminario kaj respondeculo pri eksteraj rilatoj
kaj pliaj spertaj trejnistoj kaj helpantoj
Por kontakti la organizantojn, skribu retpoŝte al: