Adreso: Střední škola informatiky a spojů, Čichnova 23, Brno
Atingeblo: De la ĉefa trajnstacidomo de Brno (haltejo "Hlavní nádraží") uzu tramon 1 kaj eliru post 18 minutoj en haltejo "Vozovna Komín". Post cent metroj da piedirado dekstren de la tramvojo, la mezlernejo troviĝos je via dekstra mano.
Por alveni al Brno eblas uzi kelkajn malsamajn manierojn:
Aviadile: Flugu al Prago aŭ Vieno. De ambaŭ venas poste ofte rektaj busoj (de Vieno ankaŭ trajne konvenas) kaj la vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn kaj kostas ĝis 10 EŬR. El Munkeno kaj Londono-Stansted eblas flugi eĉ rekte al la fluĝaveno de Brno (BRQ;
http://www.airport-brno.cz), sed tiam komparu la prezojn, ĉu tio vere indas.
Buse: Serĉu ekzemple ĉe vialanda "Eŭrolines" konektojn al Brno (aŭ Prago aŭ Vieno), aŭ vi povas ankaŭ kontroli ĉe la ĉeĥa kompanio "Student Agency" (nur ĉeĥe;
http://tinyurl.com/yce3zg). El Prago kaj Vieno venas ofte busoj/trajnoj.
Trajne: Brno troviĝas ĉe la ĉefa trajna koridoro Dresdeno - Prago - Ceska Trebova - Brno - Breclav - Vieno, kaj proksime de la koridoro Krakovo - Ostrava - Prerov - Breclav - Bratislava. Ĉiuj trajnoj haltas tie kaj ili venas ofte, eĉ IC/EC-trajnoj (sed atentu, ke en kondiĉoj de Junularo estas, ke oni uzu nur duaklasajn trajnojn ktp.). Ĉeĥia serĉilo de trajnoj (kaj ankaŭ ĉiuj enlandaj busoj) troviĝas ĉe
http://jizdnirady.atlas.cz/ (klaku dekstre sube por ŝanĝi lingvon al la angla aŭ germana).
Petveture: Ĉar vi pagas nur 30 % de viaj vojaĝelspezoj kaj la ceteron subvencias Junularo, tiu ĉi maniero ne vere bezonatas, sed tamen vi kompreneble rajtas uzi ĝin se estas petveturemulo - nur certiĝu, ke vi alvenos ĝustatempe por la seminario ;-)
Se vi sukcesos trovi por vi konekton ĝis Prago aŭ Vieno, skribu vian alventempon al Marek (ecxei-8@blahus.cz) kaj ni jam elserĉos por vi taŭgan konekton de tie ĝis Brno. En Brno mem atendos vin bonveniga servo, do tie vi jam ne perdiĝos. Bezonokaze la poŝtelefono de Marek (alvokoj aŭ SMS) funkcios kiel kontaktilo: +420777252487.