Vikio de E@I!: Seminarioj/Brno2006/Kondicxoj ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Ordinaraj partoprenantoj


Por la trejnseminario ni povas akcepti 19 ordinarajn partoprenantojn, kiujn sendas niaj partneraj landaj sekcioj de TEJO. Tiuj ĉi partoprenantoj devos pagi nur 30 % de siaj vojaĝkostoj kaj la partoprenkotizon. Se vi loĝas en unu el la respektivaj landoj kaj ŝatus partopreni la seminarion, kontaktiĝu kun via landa sekcio:


LandoOrganizoPartoprenantoj
Ĉeĥio (B)Ĉeĥa Esperanto-Junularo3
Germanio (A)Germana Esperanto-Junularo2
Hungario (B)Hungara Esperanto-Junularo3
Litovio (B)Litova Esperantista Junulara Ligo3
Nederlando (A)Nederlanda Esperanto-Junularo2
Pollando (B)Pola Esperanto-Junularo3
Slovakio (B)Slovakia Esperanta Junularo3

La partoprenkotizo estas 40 EUR por A-landanoj kaj 20 EUR por B-landanoj.


La personoj kiuj aliĝas pere de landaj sekcioj kaj volas ricevi la subtenon (kovro de loĝado, manĝado kaj 70 % de vojaĝkostoj) devas plenumi la jenajn kondiĉojn:


Ĉar la programo de la seminario okazos paralele en du grupoj, oni konsilas al la landaj sekcioj rekomendi partoprenontojn tiel, ke inter ili troviĝu unu komencanto kaj unu spertulo (kaze ke la LS sendas 2 homojn) aŭ unu komencanto kaj du spertuloj aŭ male (kaze ke la LS sendas 3 homojn). Se la partopreno ĉe la seminario celu helpi ankaŭ al la interna funkciado de la landa sekcio mem, oni strebu prioritatigi tiujn homojn, kiuj ene de la asocio okupiĝas pri kreado de ĝia interreta prezentaĵo, pri komputila laboro, kreado de informiloj, eksteraj rilatoj ktp.

Mempagantaj partoprenantoj


Eblas akcepti por la trejnseminario ankaŭ limigitan nombron de ĉeestontoj, kiuj pretas mem pagi por si la elspezojn kiujn por ordinaraj partoprenantoj kovras la ricevita subvencio (te. loĝadon, manĝadon kaj vojaĝkostojn). Tiun ĉi eblecon povas utiligi precipe tiuj, kiuj ne plenumas la kondiĉojn por aliĝi kiel ordinaraj partoprenantoj (ne estas membro de partnera esperanto-organizo, estas pli ol 30-jaraĝaj ktp.). Interesiĝantoj pri mempagata partopreno devas plenumi la jenajn kondiĉojn:


La sumo, kiu al mempagantaj partoprenantoj kovros ilian loĝadon, manĝadon, dumseminariajn vojaĝojn kaj ekskursojn, egalas al 200 eŭroj por A-landanoj, kaj 150 eŭroj por B-landanoj. Krome, same kiel la subvenciatoj, ankaŭ mempagantaj partoprenantoj devas pagi la partoprenkotizon (prezoj donitaj supre) laŭ sia landokategorio. La landokategorion oni difinas ĉiam laŭ la loĝlando de la partoprenanto kaj la listo de landokategorioj de UEA. Por ke la aliĝo de mempaganta partoprenanto ekvalidu, necesas plenigi la aliĝilon (legu sube) kaj sendi minimume 50 % de la tuta pagenda sumo al la UEA-konto de E@I "ecxi-v", aŭ al la bankokonto de E@I en Slovakio:


kontonumero: 8887398/5200
nomo de la konto: E@I
IBAN: SK7552 0000 0000 0008 887398
SWIFT kodo: INRB SKBX

adreso:
OTP Banka Slovensko, a.s.
Pobočka, Nám. SNP 212/4
SK-958 01 Partizánske
Slovakio

Atentu, ke por mempagantaj partoprenantoj la limdato por alveno de la pago estas la 15-a de oktobro.

Aliĝilo


Se vi plenumas la suprajn kondiĉojn por ĉeesti la seminarion aŭ kiel ordinara partoprenanto, aŭ kiel mempaganta partoprenanto, bonvolu plenigi la aliĝilon, kiu troviĝas ĉi tie. La limdato por aliĝoj estas la 4-a de oktobro.


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]