
Celoj
La projekto "Vikipedio" celas antaŭenigi la liberan enciklopedion
http://www.vikipedio.org.
Vikipedio estas grava parto de la Esperanto-kulturo.
Enhava pliriĉigo kaj lingva poluro de la artikoloj estas nia prioritato. Ni kompreneble ne kontraŭas ke estu pli da artikoloj ankaŭ :-)
Por povi plialtigi la kvaliton de la enciklopedio, necesas ke pli da esperantistoj kunlaboru al ĝi.
Eĉ se temas pri malgranda helpo.
Defioj
Estas ne ĉiam facile por konvinki homojn kunlabori al reta enciklopedio:
- homoj devas kompreni kial gravas Vikipedio (en Esperanto)
- mankas tempo
- mankas scipovo
Necesas klarigi al esperantistoj kiel libere redaktebla enciklopedio funkcias kaj
- asisti homojn en la vikiigo de (ekzistantaj) tekstoj
- asisti homojn en la alŝuto de fotoj kun korekta permesilo
Praktike
Ni provas instigi homojn kunlabori al Vikipedio per kvar vojoj:
- Manlibro pri Vikipedio
- Trejnseminarioj
- Teamo de asistantoj
- Traduko nacilingven de artikoloj pri famuloj kiuj subtenas/is Esperanton + aliaj aferoj kiuj povus interesi nacilingvan publikon. Esperanto estu pontolingvo. - Artikoloj tradukindaj nacilingven
Manlibro pri Vikipedio
La unua eldono de la manlibro estas presita en decembro 2006 je 250 ekzempleroj. La enkondukaj broŝuroj estas disdonitaj dum novjaraj renkontiĝoj kaj senditaj/transdonitaj al diversaj landaj asocioj de TEJO (senpage).

La dua eldono de la manlibro estas presata en marto 2007 je 1000 ekzempleroj.
Vi povas mendi ĝin ĉe Yves Nevelsteen aŭ Peter Baláž. Por asocioj kaj grandaj kvantoj estas rabato.
La manlibro estos aĉetebla interalie dum
- la paskaj renkontiĝoj IJF (Italio) kaj PSI (Germanio)
- la jubileo de la 100-jariĝo de la antverpena klubo La Verda Stelo (vidu
la retejon de la jubileo)
- la malferma tago de la Centra Oficejo de UEA komence de junio
Legu pli?
Legu la preskomunikon de la 22-a de marto 2007
Prelegoj kaj trejnseminarioj
Klarigoj/prelego + praktikado sur komputilo.
Okazis
- aprilo 2006 - dum la renkontiĝo PSI en Germanio
- decembro 2006 - dum la renkontiĝoj IS (Germanio) kaj AS (Pollando)
- februaro 2007 - trejnseminario pri Vikipedio de SKEJ en Slovakio
- aprilo 2007 - dum la renkontiĝo PSI en Germanio
- majo 2007 - 100-jariĝo de la antverpena klubo La Verda Stelo
- junio 2007 - prelego pri Vikipedio dum la Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA
- julio 2007 - prelego pri Vikipedio kaj praktikado dum la Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio
- aprilo 2008 - trejnseminario pri Vikipedio en Písek, Ĉeĥio
Teamo de asistantoj
Kvankam kunlabori al Vikipedio estas relative facile, minimumaj konoj pri komputiloj, interreto kaj "vikipedia sintakso" estas bezonataj. Tio foje kaŭzas ke interesatoj hezitas kontribui. Jen listo de homoj kiuj volonte helpos vin redakti artikolojn, alŝuti fotojn aŭ eĉ volas adapti tekstojn por vi kaj alŝuti ilin. Se vi mem estas spertulo kaj interesas vin esti asistanto, aldonu vian nomon ĉi-sube kaj indiku kiel vi volas helpi.
Yves Nevelsteen
- Sendu al mi viajn (senkopirajtajn) fotojn kaj tekstojn por ilin aldoni al Vikipedio.
- Aĉetu ĉe mi ekzempleron de la manlibro pri Vikipedio
- Ne hezitu kontakti min se vi havas praktikajn demandojn pri Vikipedio.
Kontaktu min je
Eddy Van Den Bosch
- Mi volonte bonvenigas novajn vikipediistojn kaj pretas respondi demandojn kiam vi ekredaktas.
Kontaku min je eddyvdbosch(ĉe)belgacom(punkto)net
Maksim Jxitcxenko
- Mi povas diverse helpi pri Vikipedio. Komuniki kun mi eblas ankaux en la rusa. Skribu retposxton en adreson cxe @mail.ru , la nomo antaux '@' estas max12354 . Aux skribu komentojn por mi en Vivjxurnalo, cxe
http://max12354.livejournal.com .
Beatrice Allée
- Mi volonte helpos novajn vikipediistojn kaj havas la projekton starigi trejnseminarietojn en Bretonio. Mia retpoŝtadreso estas bealavilleheleuc.fr?
Arno Lagrange?
- helpema al ĉiuj gekontribuontoj por kreskigi la vikipedion kaj altigi ties nivelon.
- Bovolu kontakti min per mia
diskutpaĝo en Vikipedio.
Marcos Cramer
- Mi estas sperta Vikipediisto, kiu pretas helpi al ĉiuj novuloj pri la teknika flanko de redaktado de Vikipediaj artikoloj, kaj povas doni konsilojn pri reguloj sekvindaj dum la kunlaborado.
- Kontaktu min per marcos(punkto)cramer(ĉe)gmail(punkto)com aŭ per mia
diskutpaĝo en Vikipedio.
Marek Blahuš
- Mi jam dum longa tempo laboras por Vikipedio kaj kungvidis la seminarion pri Vikipedio en Slovakio.
- Kontaktu min retpoŝte aŭ per mia
diskutpaĝo en Vikipedio.
Uwe Stecher
- Helpema al ĉiuj, kiuj hezitas alsxuti tekstojn en Esperanto aux prilabori fotojn - sed ne kiel tradukanto.
- En Vieno (Auxstrio) mi ankau volonte helpos rekte cxe la komputilo.
- Kontaktu min per uwe PUNKTO stecher CXE esperanto PUNKTO at
Miroslav Malovec
Mi pretas helpi al komencantoj en Vikipedio, cxefe al homoj kiuj bezonas klarigojn en la cxehxa lingvo.
Kontaktu min je