Vikio de E@I!: Projektoj/Traduksistemo ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

La nova traduksistemo


La traduk-sistemo estas grava parto de ĉiuj E@I-projektoj . Ĉiuj multlingvaj paĝaroj, kreitaj de E@I nuntempe uzas tiun ĉi sistemon. La projektoj iĝas pli kaj pli grandaj kaj profesiaj, pro tio gravas, ke la traduksistemo ankaŭ evoluu kaj konstante pliboniĝu.


Nuntempe ĝi ne kovras ĉiujn niajn bezonojn. Ni provis multe plibonigi ĝin ĉe lernu!, sed bedaŭrinde ne eblis tute reverki la sistemon, ĉar ĝi jam estis forte kunligita kun la cetera paĝaro. Pro tio necesis novajn aldonojn kaj plibonigojn aldoni al la malnova sistemo. Rezulte ĉe lernu! ni havas tradukssistemon, kiu taŭgas al ni, sed bedaŭrinde la tuta sistemo estas miksaĵo de malnovaj kaj novaj aferoj. Estus tro komplike ekuzi ĝin kun ĉiuj plibonigoj por iu alia projekto.


Minusoj de la nuna traduk-sistemo:


Indus krei novan traduk-sistemon, kiu ekde la komenco enhavus ĉiujn bezonatajn ilojn, estus universala kaj facile instalebla ĉe ajna projekto de E@I. Krome ĝi devas esti aparta modulo, kiu komunikos kun la cetera paĝaro nur pere de eksteraj funkcioj.


Reen al la tagordo


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]