Krei multlingvan ilon por povi okazigi virtualajn konferencojn, prelegojn, kursojn kaj seminariojn.
Enkonduko
Nuntempe ĉefa aktivado de esperantistoj okazas en la virtuala mondo - en la reto. Tre ofte aperas bezono por virtualaj kunsidoj, sed mankas bona ilo por tio. Krome tre ofte en la mondo okazas diverstemaj prelegoj kaj seminarioj (ekz. tiuj de E@I) en Esperanto, kiujn bedaŭrinde povas partopreni ne tre multe da esperantistoj pro manko de financoj kaj pro longaj distancoj. La rezultojn de tiuj seminarioj ĝuas nur etaj grupoj de esperantistoj. Estus bonege havi ilon, pere de kiu eblus virtuale ĉeesti seminariojn kaj sekvi ĉiujn okazantajn prelegojn, kursojn, trarigardi arkivojn de jam okazintaj aferoj ks. Tre ofte ĉiuj kunsidoj, prelegoj kaj seminarioj okazas nur en Esperanto, do la sola celgrupo estas esperantistoj. Indus ŝanĝi tion, ekz. eblus havi eblon aldoni multlingvajn titolojn al iuj prelegoj, tiamaniere eĉ ne-esperantistoj povus vidi kaj kompreni multajn prelegojn. En la komenco ĉiuj prelegoj kaj kunsidoj povus okazi nur en Esperanto, sed post iom da tempo la projekton povus ekuzi ankaŭ aliaj organizoj kaj personoj.
La projekto helpus al esperantistoj apliki Esperanton en sciencoj, praktike uzi la internacian lingvon por akirado de novaj scioj, plifaciligi interkomunikadon. La paĝaro estus kvazaŭ virtuala prelegejo, reta universitato kaj kunsidejo. La sistemo enhavus ĉiujn bezonatajn ilojn por povi interŝanĝi informojn kaj spertojn pri iu temo, okazigi prelegojn kaj trejn-kursojn pri ajna temo. Por esperantistoj la sistemo estus tute senpaga, sed estonte ni povus proponi la novan retejon ankaŭ al aliaj organizoj kontraŭ iu pago.
La ĉefa pontolingvo de la sistemo estus Esperanto, sed tamen la prelegoj povus okazi ankaŭ en aliaj lingvoj. La afero estus vere utila, ĉar esperantistoj ekhavus eblon praktike uzi la lingvon kaj aperus plia pruvo, ke Esperanto ja povas funkcii kiel vera lingvo, pere de kiu eblas lerni ion novan. La paĝaro kunlaborus kun aliaj projektoj, ĝi povus funkcii kiel kunsidejo aŭ prelegejo (ekz. kadre de Nitobe-centro pere de tiu ĉi paĝaro estus eble okazigi iujn prelegojn pri lingvopolitiko, kadre de lernu! okazigi Esperanto-lecionojn ks.)
Ĉefaj celoj
proponi bonan ilon por virtualaj kunsidoj.
krei bonan prelegejon, per kiu eblus virtuale partopreni prelegojn, seminariojn ks.
krei bonan arkivon de prelegoj kaj seminarioj, tiamaniere la rezultoj de seminarioj ne perdiĝus post ties finoj.
instigi homojn uzi Esperanton por interŝanĝo de scioj kaj spertoj pri iuj temoj.
montri al ekstera publiko, ke esperanto povas esti utila en lernado.
per nova bona produkto instigi aliajn organizojn kunlabori kun Esperanto-organizoj.
aranĝi, ke la sistemo estu facile ligebla al aliaj Esperanto-projektoj, ekz. lernu! (virtuala klasĉambro..), esf-paĝaro (kunsidejo...), nitobe-centro (prelegoj pri lingva politiko....) ks.
Priskribo
La tuta sistemo konsistus el 3 ĉefaj partoj: kunsidejo, prelegejo kaj arkivo.
Kunsidejo. Ĉefaj funkcioj:
oni povu elekti, ĉu la kunsido estu fermita (aliro per pasvorto) ĉu malfermita (ajna deziranto povu aliĝi).
oni povu komuniki skribe, voĉe kaj per web-kameraoj.
estu eblo videbligi kunsid-tagordon.
estu eblo protokoli la aferojn (ĉiu partoprenanto havu eblon fari notojn, kiujn poste eblu elŝuti en teksta formato.)
estu eblo montri bildojn aŭ/kaj powerpoint-aĵojn.
estu eblo desegni.
estu eblo vidigi ret-paĝojn rekte en la kunsidejo.
estu eblo voĉdoni: kaj malfermite kaj anonime; la sistemo mem kalkulu kaj montru la rezultojn.
estu eblo konservi la okazintan kunsidon (bildojn, tekston, protokolojn)
Prelegejo. Funkcius tute simile al la kunsidejo. La ĉefa diferenco estus tio, ke pli multajn aferojn rajtus fari nur preleg-gvidanto (ekz. montri retpaĝojn, montri bildojn ktp.) Estus eblo okazigi rektajn video-elsendojn el diversaj Esperanto-seminarioj kaj "virtualaj ĉeestantoj" havus eblon sekvi prelegon kaj fari demandojn.
Arkivo. Ĉiujn okazintajn prelegojn oni povus meti en la arkivon. Enmeti en la arkivon oni povus ankaŭ tiujn prelegojn, kiuj ne estis rekte elsendataj, sed tamen estis filmitaj. En la arkivo oni povus vidi video-elsendon, alŝutitajn bildojn (ekz. powerpoint-aĵojn, kiuj ŝanĝiĝus sinsekve dum la prelego en bezonataj momentoj). Por prelegoj en la arkivo oni povus aldoni tradukeblajn subtitolojn. Estus eblo komenti ĉiujn aferojn en la arkivo.
Aldonaj funkcioj: multlingvaj vortaroj, listo de ĉiuj okazintaj kaj okazontaj aferoj kun eblo dissendi memorigojn, eblo postuli pagon por iuj kursoj, prelegoj ks.
Strukturo de la paĝaro
Venos poste ...
Aldonaj atentigoj/ideoj :-).
En la unua paŝo eblus krei simplan version de la projekto. Ekzemple, eblus realigi nur arkivon de prelegoj. Post ĉiu seminario oni rajtus alŝuti filmitajn prelegojn kun bildoj kaj aliaj uzantoj havus eblon trarigardi ĉion kaj komenti.