Vikio de E@I! : Projektoj/Posxperanto/KursoML

Jen ĉi tie ni starigu la kompletan difinon de KursoML. Ĝi ankoraŭ ne bezonos esti kompleta, ja ni komencas ĉe 0 kaj ne ĉe 1.

Nun unua prioritato estas versio 0.1 de KursoML, kiu prefere povu enteni plenan kurson de lernu!. Do laŭ mi jen kio devas esti en la formato:
OpenMoko kaj OLPC, sed ja utilas por la potenco de KursoML se tion eblas uzi}

Necesas ankaŭ fari bonan decidon pri kion oni povu kunmeti en unu lecionpaĝo. Se tio estas tro, ĝi ne estos praktika por malgrandaj montriloj. Laŭ mi oni prefere dividu en lecionojn kaj tiujn en plurajn paĝojn (iom kiel en Kurso de Esperanto), kiujn oni povas kune montri en paĝo se la legilo estas pli granda.

Dikfingra regulo: bonas se ni povas plene enigi lernu-kurson en la formaton. Por iom pli kapabligi la formaton ankaŭ indus provi transigi Kurson de Esperanto al tia formato. Por tio ni bezonas verŝajne oferti iom pli da rimedoj en la formato. Jen denove, tio lasta ne estas prioritato.

Por sonoj kaj bildoj estas la problemo, kiel kunliveri ilin kun la ĉefa dosiero. Mi proponas ke la dosierojn oni relative alvoku, kaj ke ili prefere estu do en la sama dosierujo aŭ subdosierujo je la ĉefdokumento. Je neceso oni povas kunpremi la tutan pakaĵon, iom kiel okazas ankaŭ ĉe ODF.