Esperanto kaj Interreto
Atentu: tiu ĉi dokumento estas momente ankoraŭ tre ne-strukturita; ĉefe temas pri cerbumado.
Kunlaborantoj
- Yves Nevelsteen (yves ĉe ikso punkto net)
- Dima Ŝevĉenko (info ĉe rusio punkto ru)
- Ladislao (esencoj.info) skribis en
http://retumanto.com/eo/opinio/krizo: Manlibro - tre bona ideo; se vi emas plupensi tiun ĉi projektideon, ni ekprovu kompili la skizon pri enhavo. Se ni sukcesos impliki kelkajn kunlaborantojn spertajn pri komputiko, ni (Hungaria Esperanto-Asocio) ekprovos trovi financan apogon por eldoni ĝin...
- Cindy McKee
(cfmckee ĉe gmail punkto com)
Enkonduko
Multaj esperantistoj ne komprenas kial gravas Interreto por antaŭenigi la Esperanto-movadon kaj ne scias kiel uzi ĝin efike. Samkiel la manlibro pri Vikipedio, tiu ĉi manlibro konsistos el du partoj:
- KIAL: rakonto pri la historio de Interreto, konvinka teksto pri ĝia utilo por la movado ktp
- KIEL: konsiloj kiel praktike uzi programojn, sistemojn ktp
- por komencantoj en komputiko
- por komencantoj en Esperantujo (sed spertohavaj en uzado de komputilo kaj interreto)
Strukturo de la manlibro
1) Kiel homoj esperantistiĝas?
- diversaj motivoj eklerni Esperanton
- tradicia maniero eniri la movadon
- nova maniero eniri la movadon
2) La rolo de lokaj kluboj
- informi pri Esperanto -->
retejo kun enhav-mastruma sistemo por novaĵoj propra retejo kun enhav-mastruma sistemo por novaĵoj, lernu.net, aktuale.info,...
- kunlabori per la reto por plibonigi la lokan revuon
3) Interreto ebligas
- informadon: eblas informi multajn homojn, dum aktivuloj devas investi relative malmulte da tempo
- instruadon: lernu.net, koresponda kurso
- komunikadon: retpoŝto, Skype,...
- fari projektojn kiuj entuziasmigas. Aktivuloj estas ofte bremsitaj kaj malentuziasmigitaj pro la malagemo de klubanoj en propra klubo/regiono.
4) Kiel uzi Interreton efike por antaŭenigi Esperanton?
Kio ekzistas (oni devus disigi la aplikaĵojn - tien mi enviciĝas ankaŭ la komunumajn retejojn - de la programoj)
Aplikaĵoj:
- Vikipedio
- vikioj
- podkastoj
- interkona retejo Amikumu
- eklaboru
- ipernity
- livejournal
- diversaj retejoj: kursoj, programoj, fotoj, filmetoj,...
- dvd Esperanto Elektronike (projekto interreta)
- lernu.net
- tradukskipoj Openoffice.org,
Mozilla, libera programaro (KDE ktp)
- Komputeko
Programoj:
- Esperantilo
- UniRed
- Eelektronikaj vortaroj
- EK!
- ReVo
- Diversaj esperantigitaj celprogramoj (ekzemple kiel estas ankaŭ la Pamela kromprogramo uzebla kune kun Skajpo)
- retpoŝto
- tujmesaĝiloj (Jabber, ICQ)
- Skajpo / Skype
- Diversaj motivoj eklerni Esperanton
(Interesa, tamen komprenebla fenomeno: en Hungario ekzemple, tiuj elektas kaj eklernas IL-on, al kiuj necesas
iagrada lingvoekzameno - por akiri la universitatan diplomon. Ili ne eniĝas en la movado, eĉ, laŭ instruistoj ili forlasas/forgesas ankaŭ la lingvon mem post la sukcesa - kaj facila - lingvoekzameno.)
Tradicia maniero eniri la movadon
- ekscias pri la ideo en gazetaro aŭ de amiko
- informiĝas ĉe la loka klubo aŭ landa asocio
- lernas per libro aŭ vesperkurso
- vizitas klubon por ekzerci ktp
Nuntempa maniero eniri la movadon
- ekscias pri la ideo en budo, gazetaro aŭ en interreto
- trovas pli da informoj pri la lingvo en interreto
- lernas per lernu.net / la Brazila kurso /
Lernolibroj, vortaroj ks. en interreto
- praktikas retbabilante, skajpante,
DuaVivo
--> tuj havas kontakton kun homoj en la tuta mondo
- interkonsentas kun konatuloj en interreto pri komuna vizito; ĉu al renkontiĝo, ĉu al klubejo kiam estas vere interesa prelego
- kiam oni unuafoje renkontiĝas fizike, ofte jam parolas flue
Ŝancoj kaj defioj
- homoj vizitas lokan klubon nur se vere indas
- necesas plu-profesiigi renkontiĝojn; homoj estas postulemaj (
+preparado kaj informado de renkontiĝoj, uzante interreton)
- teknologio progresigas nian movadon
- mankas multe da scio --> gravas eduki homojn por ke ili lernu uzi la modernajn komunikilojn; gravas pli faciligi la ŝajne komplikajn aferojn
- en estonteco pli da homoj havos aliron al interreto
- vojaĝi estas ĉiam malpli kosta kaj pli facila
- eBook Reader
- komputiloj laboras por ni kaj liberiĝas tempo kiun aktivuloj povas uzi por okupiĝi pri varbado k.s.
Profesieco
- renkontiĝoj, eldonoj ktp devas esti enspezigaj kaj natura merkato ekestu. Nur se estas enspezoj, homoj restas motivitaj.
- homoj postulas pli profesiajn eldonojn je favora prezo. Ne povas esti lingvaj eraroj, fuŝe kopiitaj aferoj
- optimuma uzo de interreto kaj internaciaj kontaktoj --> presi en oriento, profesiaj kaj talentaj/entuziasmaj homoj de la tuta mondo povas kunlabori.
Uzeblaj diraĵoj
Nu, ne admiru min ĉar tio ĝenas min: mi estas simpla virino baldaŭ 62 jaraĝa, kiu eklernis Esperanton oktobre 1997 ĉar delonge ŝi volis lerni
la lingvon kaj nur tiam havis la oportunon ĝin lerni en loka klubo. Mi fariĝis esperantisto grandparte danke al soc.culture.esperanto kie mi
multe skribis kaj legis, ĉar por mi ne estis alia ebleco: mia edzo ne volas lerni la lingvon kaj mi tre respektas lian volon.
Elkore kaj ĉion bonan al vi geamikoj kiuj legas min.
Mireja
Tiuj, kiuj jam legis la programon de la interasocia kongreso de Bourg en Bresse, scias, ke la sabaton 26an de majo (matene de la 9a gxis la 11a, en Cxinio posttagmeze de la 15a gxis la 17a) okazos videokonferenco inter Cxinio kaj Francio. Espere multe da kongresanoj cxeestos cxi eventon, kiu disvolvigxos grandekrane ambauxflanke...
Cxinaflanke, oni serioze preparas la aferon...Partoprenos:
- la estro de la lernejo Baotalu en Zhenjiang, S°Fan, tiu kiu tiom favoras E°-n en sia lernejo...
- instruistoj de tiu cxi lernejo
- geknaboj, kiuj lernas E°-n kaj jam kapablas paroli.
- iu estrarano de la urbo Zhenjiang
- lokaj esperantistoj, el kiuj eminenta S°Wang, prezidanto de E°Zhenjiang Asocio.
- Sino Cui, prezidantino de la Jangsu-a Regiona Asocio.
- membroj de la politika asocio "Akcelo al Demokratio" (!)
- membroj de la loka edukadburoo.
- kelkaj gepatroj de gelernantoj.
- lokaj jxurnalistoj.
Francaflanke, la tri geprezidantoj koncernitaj Bruno Flochon (E°France), Claude Pepin (Rodanalpo) kaj Anne-Claude Henriot (Bourg en Bresse) cxeestos, kaj estrarino de la municipo pri kulturaj aferoj, kaj membroj de la loka klubo, kaj jxurnalistoj...kaj multe da scivolemaj gekongresanoj...
Evidente, por ke la afero estu interesa kaj fruktdona, cxar ofte necesos tradukado, oni devos limigi la prezentadojn kaj prelegojn...kaj lasi la plej grandan lokon por interkonatigxi, jxeti demandojn kaj respondojn.
Cxinaj gelernantoj fiere preparas muzikajn pauxzojn per tradiciaj instrumentoj...
Cxi evento (cxu vi sentas tion ?) evidente estas premiero en la tuta mondo...Cxu tiel ligi popolojn kaj per E° kaj per modernaj iloj jam okazis ? Preparu kameraojn kaj fotilojn...
Michel Fontaine
Karaj skajpanoj,
Okazis je la 16-a de aprilo (23:30 brazila horo) de Brazilo al Cxinio je la 17-a (10:30 loka ĉina horo) grava montrokurso pri E-to
prezentita al multaj gelernantoj kaj geinstruistoj en la Elementa Lernejo
Baotalu.La geintruistoj S-ino Shi Xueqin ( kromnome Negxeta)
kaj S-ro Michel Fontaine (li estas franco ,kiu nuntempe vivas en Cxinio) instruis kaj reviziis kelkajn vortojn,cxiu laux sia mangxmaniero: telero, bastonetoj, bovlo, forketo, pano, rizo, pomo, cxerizoj, piro...ktp
Post la unua instrua parto,mi partoprenis en tiu perskajpe auxdvida kontakto. Komence oni intersalutis kaj kelkaj gelernantoj bonvenigis
min al la provklaso kun kortusxaj esperantaj vortoj.Unu post la alia salutis min esperante.La gekanaboj montrigxis lertaj,
intelegentaj,atentaj kaj mi tuj rimarkis, ke Esperanto vere interesas ilin.
Ili jxetis demandojn al mi:Cxu mi sxatas fruktojn?,Kion mi mangxas en Brazilo?Per kio mi mangxas?
Mi respondis la demandaron per ilustrajxoj, tiel kiam mi parolis pri pano,pomo, banano,piro, mi pervideo-skajpo montris la mangxajxojn kaj
ili kune ripetadis la vortojn entuziasme.Iu bela knabino demandis al mi:Cxu mi bone parolas Esperanton?
Imagu mian felicxon kaj surprizon! Nekredeble estas por mi imagi, ke en alia flanko de la planedo, geknaboj forte interesigxas al nia
komuna lingvo.Gepatroj akompanis atente la klason.La instruistino S-ino Shi Xueqin alvokis por saluti min filon kaj patrinon...Kiom da
emocio!
En la fino ili kantis omagxe al mi belan kaj melodian kanzonon nome "Edelvejs' " en la cxina kaj poste kune en E-o.
Kion diri pri tia nemezurebla sperto? Eble mi uzos la samajn vortojn , kiujn mi uzis unuafoje...." La emocio estis neesprimebla!"
Ju pli mi komunikigxas kun homoj pere de Esperanto, des pli mi estas certa pri gxia valoro kiel lingvo vivanta. Ju pli mi konstatas, ke
ekzistas bonaj semistoj kiel S-ino Xueqin kaj S-ro Michel Fontaine, des pli mi fidas pri la estonteco de nia afero. Mi metas mian fidon
cxefe sur konkretaj spertoj cxar ili konvinkas.
Lùcia Marder Karesema,
Verdkore!
Dank' al ipernity, mi havas novan retamikon; li nun lernas Esperanton -- mi demandis pri lia intereso en Esperanto; li respondis:
About esperanto, I didnt know a word until I started to upload my photos to Ipernity in the 21 of december 2007. Then I saw there is a
large community of Esperantistas in the world of art and science, that I want to meet and share knowledge and experiences with.
Dankon Cindy pro la mesaĝo! Estas tre agrable ekscii pri tio. Mi efektive pensas, ke nia simpla ĉeesto en Ipernity, sed altruda varbado, estas tre grava por nia movado.
Mi samopinias. Nia ĉiutaga, utila UZO de Esperanto estas la plej bona 'varbado'; kaj mi tre dankas vin, Paul, ĉar vi volis traduki ipernity.
Ni rikoltos la frukton de via laboro long, long, longtempe, mi kredas.
Ligiloj
En la nederlanda, pri kial libera programaro estas pli bona ol komerca:
http://www.bvsblog.be/2007/04/
Etiketo de la reto
- Ne majuskligu ĉiun literon de via tajpado. Tio estas konsiderita krio, kaj estas malĝentila.
- Tujmesaĝiloj havas aŭ statindikilon aŭ statmesaĝon aŭ ambaŭ. Ili montras al aliaj ĉu vi estas disponebla aŭ okupata. Se vi lasas vian staton 'disponebla' tamen ne respondas kiam oni tujmesaĝas vin, tio estas konsiderita malĝentila.
Ĝenerala regulo: Kvankam vi ne povas vidi (eble) viajn enretajn kontaktojn, ili estas realaj personoj. Traktu ilin kun la sama respekto kiun vi elmontras vizaĝ-al-vizaĝe.
Diskutejo
- Skype estas sufiĉe grava ke ni bezonas enmeti paŝon post paŝa kurseto pri ĝi.
- Iuj personoj eĉ ne scipovas aliĝi al retejo! Nur hieraŭ mi devis informi amikinon ke ŝi bezonis elekti uzantonomon kaj pasvorton. Do, mi lernis ke mi ne povas forgesi la bazajn konceptojn.
- Eble ni povus enmeti ligilon al retpaĝo kiu enhavos ligilojn al lernu, amikumu, kaj aliaj gravaj retejoj. La legantoj ne devus memori kaj entajpi plurajn ligilojn; nur unu. --Eble tiu retpaĝo ankaŭ povus enhavi simplajn lecionojn -- tamen ne multajn bildojn, ĉar kelkaj personoj devas konektiĝi per la malrapida telefonlineo.
-- Cindy
30 januaro
- Miaopinie, se ni verkas multe pri sekcioj 1-3, la manlibro estos tre granda. Sekcio 4 'Kiel uzi interreton' estos la ĉefa temo, ĉu ne? Kaj tiu temo enhavos lecionon post leciono post...leciono. -- Cindy
2 feb
- Ĉu TTT-legilo, retumilo, aŭ retlegilo?
- Ĉu TTT-ejo, retpaĝaro, aŭ retejo? --Cindy