Vikio de E@I!: Projektoj/LernuLingvonLernuAnglan ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Projektpropono: Lernu lingvon / Lernu la anglan


(Verkita de Judith kaj Sonja.)

Resumo kaj motivado

Projekto “Lernu lingvon!” senpage instru(et)os plurajn lingvojn en multaj lingvoj, same kiel lernu! instruas Esperanton en multaj lingvoj, sed la kursoj ne nepre devus esti tiel grandaj. La lernoplatformo de lernu! povos esti re-uzita, ŝparante multe de programado. Inter la celoj de tiu projekto estos ne nur igi homojn lerni alian lingvon sed altiri lingvemulojn al la paĝaro kaj informi ilin ne nur pri ilia elektita fremdlingvo sed ankaŭ pri Esperanto kaj pri lernu!. Ja multaj Esperantistoj venas el la aro de lingvemuloj.


“Lernu la anglan” povas esti vidita kiel ero de tiu granda projekto, sed ĝi ankaŭ havas aldonan motivadon: en multaj landoj (eĉ riĉaj landoj kiel Usono aŭ Germanio, sed speciale evolulandoj), homoj ankoraŭ ne havas egalan aliron al bona edukado. Tiuj, kiuj venas el riĉa familio, ĝenerale ricevos pli bonan edukadon ol tiuj, kiuj venas el malriĉa familio. Speciale la kvalito de lingvoinstruado tre varias kaj flueco en fremdlingvoj estas grava kriterio por ricevi bonan laborpostenon. Hodiaŭ, en multaj landoj, oni simple ne povas ricevi bonan laborpostenon sen bone paroli la anglan. Ankaŭ universitatoj ĉie en la mondo postulas konon de la angla kaj en multlingvaj landoj, speciale en Afriko, oni eĉ ne povas eniri altlernejon sen paroli la interkomprenolingvon de tiu lando, plej ofte la anglan aŭ la francan. Oni eĉ ne povus lerni memstudante por plibonigi sian pozicion, ĉar libroj kaj retpaĝoj por memstudado plej ofte nur haveblas en la angla. Do estas malbona cirklo por la malriĉuloj en tiuj landoj kaj ankaŭ alilande. Ni povus helpi egaligi iliajn ŝancojn ofertante bonan kaj kompletan kurson pri la angla rete, kompreneble senpage por la lernantoj sed subvenciate per donacoj aŭ reklamo. Tiel ni ne nur kontribuos al egaleco sed ankaŭ povos montri al la mondo la avantaĝojn de Esperanto. La retpaĝaro nature ne nur uziĝos de afrikanoj, ankaŭ en Ĉinio, Japanujo, Meksiko, Germanio kaj aliaj landoj multegaj homoj ĝoje uzos ĝin.

Kiuj similaj projektoj jam ekzistas?


  1. Per Esperanto pri aliaj lingvoj: la nura por ni konata tia projekto estas Lingva Prismo (http://www.lingvo.info/), sed ĝi ne altiras aparte multe da lingvemuloj ĉar ĝi ne ofertas aparte multe da enhavo kiu ne ekzistas sur aliaj paĝaroj.
  2. Instrui aliajn lingvojn rete kaj senpage: fakte ekzistas multaj paĝaroj, SED kutime:
    • ili nur instruas unu lingvon
    • ili nur instruas en unu lingvo, kutime la angla
    • ili plej ofte instruas la lingvon malprofesie kaj nur iomete
    • ili ĉiukaze ne havas tiom bonan platformon kiel lernu! . En lingvolern-forumoj kiel ekz http://how-to-learn-any-language.com/forum kaj http://www.unilang.org/forum, lernu! ĉiam estas menciata kiel modela retpaĝaro por reta lingvo-lernado.
  3. Instrui la anglan rete kaj senpage: estas strangega afero, sed ne ekzistas senpaga kaj libere atingebla retpaĝo kiu ofertas bonajn retajn lecionojn por la angla. La retpaĝoj pri lernado de la angla ĉiuj celas altnivelajn lernantojn kaj ne ofertas verajn lecionojn, nur aldonajn materialojn. Tute mankas lecionoj, speciale por tiuj, kiuj volas ekde la komenco lerni la anglan.

Postuloj pri la kursoj

Por altiri lingvemulojn, la kursoj devas esti profesie faritaj, sufiĉe longaj por esti utilaj (ekzemple pli ol 5 lecionoj, ĉar la plejmulto de retaj ‘kursoj’ nur enhavas 5 lecionojn) kaj ili kompreneble estu bazitaj sur la laŭdita platformo de lernu!. Po unu kurso por ĉiu instruita lingvo povus sufiĉi kaj ne necesas ke la aldonaĵoj en la retpaĝaro estu multaj. Tamen ne estas malmulte da laboro krei tian retpaĝaron ĉar por preskaŭ ĉiu instruita lingvo oni bezonos novan instruplanon (nur la gramatiko de latinindaj lingvoj estas tiel simila ke ili povus esti instruitaj same) kaj novan teamon por kreado de la lecionoj. La teamo por teknikaĵoj povas resti la sama. Sed tiu malfacilaĵo ankaŭ povas esti ŝanco: se estas alia teamo por ĉiu lingvo, la teamoj povus samtempe krei plurajn kursojn anstataŭ krei unu kurson post la alia, kiel farus unu sola teamo. Ankaŭ eblas krei la teknikan ĉirkaŭaĵon dum la lingvoteamoj ankoraŭ pridiskutas la instruplanon aŭ lecionenhavojn.

Necesaj paŝoj por realigo

Por “Lernu la anglan”, komencaj paŝoj jam okazis: troviĝis teamo el lingvoinstruistoj kaj denaskuloj kaj tradukistoj (ĉiuj estas volontuloj pro manko de mono) kaj la metodologio kaj la lecionplano por la unuaj 15 lecionoj jam estas decidita. Ankaŭ jam kreiĝis enhavo, speciale por la instruado de la angla prononcado. Sed manko de budĝeto faras ke la plia evoluado ne rapidas, ĉar ĉiu nur kontribuas tiom, kiom tiu volas, kaj tiam, kiam tiu havas liberan tempon kaj inklinon, neregule.


Por “Lernu lingvon” oni verŝajne unue prisondu kiuj volus kontribui kaj por kiuj lingvoj, kaj laŭeble trovu seriozajn partnerojn por kelkaj ĉu minoritataj, ĉu malgrandŝtataj lingvoj. Kun seriozaj partnerojn oni povus serĉi eksterajn subvenciojn por havi ankaŭ financan bazon por realigo. Poste eblas decidi kiujn lingvojn kaj kiujn lingvoteamojn oni volas por la komenca versio de la retpaĝaro. Post la decido la teamoj povas dividi taskojn kaj evoluigi lecionplanon kaj unuan enhavon dum la teknika teamo kreas funkciantan unuan version de la paĝaro. Kiam ekzistas paĝaro la lingvoteamoj povos krei la lecionojn kaj ĉiuj teamoj daŭre plibonigos la paĝaron aŭ la enhavon.

Necesaj laborhoroj


Judith:
Dank’ al mia laboro kreante lecionojn por Internet Live Seminar, mi povas provi pritaksi la bezonatajn laborhorojn. Ne estas tre ekzakta pritakso, ĉar tiel estas nur kiam mi sola kreas lecionojn, dum en teamo oni devas kalkuli je tempo por diskutado, sed ankaŭ je labordisdivido kaj samtempa laboro de pluraj personoj.


Do, por 15-leciona instruado de unu lingvo tradukita en 10 aliaj instrulingvoj (do 11 instrulingvoj entute) estus 92 horoj da laboro aldone de la unufoja adaptado de la lernu!-kodofonto.


Reen al la tagordo


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]