Vikio de E@I!: Projektoj/LernuLingvon ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Jen projektpaĝo pri tiu ideo. Je momento, nur haveblas pensoj de Judith (ju:), Hokan (ho:), Sonja (so:), k Erinja (er:).


"Lernu lingvon!" miascie estu grandega projekto kiu utiligas la platformon de Lernu! por instrueti multajn lingvojn en multaj lingvoj.


so:
laŭ mi ne nepre temu nur pri instruetado. oni povas komenci per tio sed laŭ plaĉo kaj forto de prizorgantoj de unuopaj lingvoj ankaŭ aldoni ampleksegan materialon, kia jam ekzistas por Eo.

Kursetoj

Eĉ kursetoj pri multaj lingvoj en multaj lingvoj ne facile fareblas. Por ĉiu lingvo bezonatus nova lecionplano kaj ĉiu traduko devos ŝanĝi almenaŭ la gramatikajn eksplikojn por ke ili estu bone kompreneblaj por anoj de tiu lingvogrupo. Mi ne povas imagi metodon kiu uzus la saman lecionplanon aŭ la samajn lecionpartojn por ĉiu lingvo (se oni ne nomas frazlibron kurson), speciale se la instruado estas en diversaj lingvoj. La plej simila projekto estus Eurocom, kiu "instruas" la latinidajn lingvojn al tiuj, kiuj jam konas almenaŭ unu.


ho: mi tamen pensas ke eblus fari simpligitajn versiojn de ekz "Mi estas komencanto", "Vojaghu kun Zam", "Ana Pana" kaj ev "Bildoj k demandoj" en multaj lingvoj por multaj lingvoj. kompreneble oni ne profunde lernus lingvon per tiaj kursetoj, sed oni tamen povus iom lerni, chu ne?


ju: eblas fari kursetojn kiel la tiajn, sed ja bezonas alia lecionplano (iomete aliaj frazoj, tute alia gramatikpagxo, sekve ankaux aliaj novaj vortoj kaj aliaj ekzercoj sed samaj ekzercotipoj) por cxiu lingvo. Mi plej sxatas "Ana Pana", do mi ekspliku per tio:
* La unua esperanta leciono temas pri sinprezentado. Bonega temo kaj ni uzu la saman temon por la alialingvaj lecionoj. Se oni volus uzi la samajn frazojn por cxiu lingvo, jen la rezulto:


ju: Tio, kion mi volas diri, estas ke la sama temo kaj la samaj frazoj, ecx se ili estas simplegaj, bezonas alian gramatikerojn en cxiu lingvo. Kaj ecx se la gramatikero estas la sama (ekzemple la definita artikolo), tio povas esti facilega kaj rapidege instruita ajxo en unu lingvo (ekz. "la" en Esperanto aux "the" en la angla; en la cxina tute ne ekzistas) kaj malfacilega ajxo en alia lingvo (ekz. pli ol 18 diversaj kazoj/formoj en la germana). Do en unu lingvo la artikolo estus malgrandega parto de la leciono kiu eble ecx ne bezonas ekzercon kaj en alia lingvo gxi estas tiom komplika gramatikajxo ke oni devus ekspliki gxin dum pluraj lecionoj kaj oferti multajn ekzercojn.


ho: mi komencas kompreni kion vi celas... la afero shajnas senfine pli komplika ol mi unue imagis :-). sed, se ni sukcesus trovi seriozajn partnerojn kaj koncentrighus je 3-4 cellingvoj ni eble sukcesus.. tamen, vershajne estus malfacile trovi tiajn partnerojn. cetere, chu jam ekzistas vikipagho au simile pri via projekto "lernu la anglan!"?


ju: :-) jes, se oni faras nur kelkajn cellingvojn samtempe oni povas realigi la projekton. Mi ankaux povus helpi, mi jam skribas lecionplanojn kaj lecionojn por Internet-Live-Seminar. Se estas iu, kiu ne tro certas pri kiel krei lecionplanon aux lecionon, mi ankaux povos provi ekspliki al li kiel fari - sed ne cxiuj kapablas cxar oni devas esti tre atentema pri la lingvo kaj la gramatiko kiun oni uzas. Ekzemple mia frato fluege parolas la anglan sed li ne povas diri cxu li jxus uzis tre komplikan gramatikan formon aux ne, cxu li nur uzis la gramatikerojn kaj vortojn jam prezentitajn ktp. . Por "Lernu la anglan" mi kreis vikion cxe http://www.learnlangs.com/coursewiki. Ni jam multon planis kaj kompletigis kelkajn komencajn taskojn, sed ankoraux ne estas lecionoj kaj mi ankoraux ne havas aliron al la kursofonto de Lernu por ekverki nian pagxaron.


so: mi plene konsentas kun judith ke simple transpreni/traduki unulingvan kursrakonton por instruado de alia lingvo kaj atendi ke en tiu rakonttraduko aperos samaj gramatikaĵoj ks estas malrealisme. sed aliflanke mi ankaŭ konsentas kun hokan kaj la "ostaro" de jamaj lernu!-kursoj povus esti utila kaj uzebla ankaŭ por aliaj lingvoj. se ankaŭ mi uzas Ana Pana kiel ekzemplon tiam laŭ mi ja eblus kaj bonus laŭ sama modelo krei ian facillingvan rakonton en alia lingvo sed, tiel kiel judith skribas, atenti pri gramatikaĵoj de tiu lingvo kaj laŭ lingvo mem adapti kiam aperu kiuj novaj vortoj ks. oni havus novan rakonton, novan gramatikaĵ- kaj vortdismeton por ĉiu lingvo, sed uzus saman, pretan kursstrukturon kaj teknikan solvon. simile pri aliaj kursoj, kiel ekz "Vojaĝu kun Zam". ke traduki saman kurson al diversaj lingvoj adaptante klarigojn laŭ la lingvo de lernanto funkcias oni ja jam spertis kaj pri diversegaj Esperantaj, kaj pri aliaj kursoj.


er: Mi konsentas ke estas malfacile uzi la saman kurson por instrui plurajn lingvojn. Sed la malfacilece ankaŭ dependas forte de la instrumetodo. Se oni instruas per sufiĉe "konversacia" maniero, mi pensas ke vi supriziĝus je tio, kion vi povas lasi sama. Ekzemple, mi faris kelkajn unuajn lecionojn de la son-kurso de Pimsleur, por tri lingvoj: la ĉina, la hebrea, la svis-germana, kaj la franca. Tiuj lingvoj estas sufiĉe malsamaj unu de la alia. Tamen multo restis sama en la instruado. Mi kredas ke la ŝlosilo al tio estas ne-troa gramatika instruo. Ekzemple, pri la franca; oni ne tuj instruas ĉiujn ses formojn de la verboj "être" kaj "avoir". Se la celo de la unua leciono estas lerni kiel sinprezenti, do kredeble, ni povas instrui nur du aŭ tri formojn; la unuan kaj duan personon, kaj eble la trian. Oni ne devas tuj instrui ĉiujn pronomojn; komence, nur "mi" kaj "vi" sufiĉas, laŭ mi. Oni ne devas tuj instrui ĉiun eblan verbformon; kredeble pasos ioma tempo ĝis la lernanto vere bezonos pluralan formon, se la celo komence estas sinprezento. Mi kredas ke se oni tuj donas ses verboformojn kaj ĉiujn pronomojn al la nova lernanto - en kurso laŭ la stilo de Ana Pana - tio estas vere troa. Eĉ en Ana Pana mem, ni havas ligilojn tiel ke lernantoj povas legi pri ĉiuj pronomoj, aŭ pri ĉiuj verboformoj, sed efektive, lernanto povas esti tre sukcesa en tiu leciono sen scii pli ol "mi" kaj "vi" (inter pronomoj) kaj ties posesivajn formojn. Mi sugestas ke bona maniero por krei planon por instruo estas trarigardi kursojn kiuj jam ekzistas, kiuj instruas multegajn diversajn lingvojn per tre simila maniero. La unuaj pensoj kiuj venas al mia kapo estas Pimsleur (son-benda), Berlitz (skriba aŭ son-benda), kaj Rosetta Stone (nur bildoj, sonoj, kaj vortoj, sen uzo de nacilingvo). La tasko estas malfacilega, tio veras. Sed mi kredas ke estas pli da rimedoj ol ni pensas, kaj ke ni devas nur trovi ilin.


Pri lingvoj kun ne-latinaj alfabetoj - mi rimarkis ke kelkaj kursoj pri tiuj lingvoj instruas la literojn iom post iom. Tio povas esti bona maniero por instrui sen fortimigi la lernanton. Ankaux dependas de la alfabeto. Estas pli facile instrui la grekan (kiu havas kelkajn literojn kiuj duon-similas al la latinaj, kaj havas literojn kiujn oni rekonus de matematiko) ol instrui la araban (tute malsama).


ju: Mi konas Pimsleur kaj Rosetta Stone, neniam provis Berlitz. Rosetta Stone aĉas, oni ne vere povas lerni eĉ iomete de lingvo nur per ĝi, krom kelkaj vortoj. Pimsleur bonas por la komenco sed poste ne instruas sufiĉe da vortoj. Mi tamen ne pensas ke estus bona bazo por lingvokursoj por multaj lingvoj ĉar ja Pimsleur uzas kelkajn aliajn frazojn kaj multajn aliajn gramatikeksplikojn en ĉiu lingvo. Ekzemple en la unua leciono ili plej ofte instruas kiel diri "Ĉu vi parolas la anglan?", sed krom tio ili aŭ instruas "Mi estas amerikano" aŭ "Mi nur malmulte parolas la anglan" aŭ "Mi nomiĝas Sinjorino Keller" aŭ io ajn depende de la lingvo. Oni do tamen devus fari la tutan laboron, oni ne povus transpreni vortliston, gramatikeksplikon aŭ ion ajn. Assimil metodo ankaŭ ekzistas por multege da lingvoj kaj bone funkcias, sed ĝi uzas tute aliajn frazojn por ĉiu lingvo. Same por Teach Yourself.


Pri instrui la skribadon: mi kredegas ke iom-post-ioma instruado de literoj estas la sola bone funkcianta kaj motiviganta metodo, sed la plejmulto de komercaj kursoj ne faras tiel. Tial mi mem verkis kursojn por la greka kaj la korea kiuj nur instruas la skribadon. La metodo bonege funkcias, oni povas lerni eĉ fremdegan skribmanieron kiel la korean en nur kelkaj horoj. Mi povas verki similajn kursojn por ĉiu ajn alfabeta (aŭ preskaŭ-alfabeta) skribmaniero se denaskulo aŭ sperta lernanto helpas min trovi vortojn.


Alia instruado

Komence eble pli bonus aliaj ofertoj por allogi lingvolernantojn:
* Vorto de la tago por aliaj lingvoj. Ofertu vortoj por progresintoj kun eksplikoj en la cellingvo kaj en Esperanto kaj la abonu-paĝo estu en multege da lingvoj. Tiel progresintaj lingvolernantoj ŝatos aboni la "Vorto de la tago" eĉ se ili ne scias Esperanton, sed ili ĉiutage vidos iom da Esperanto en ilia retpoŝto kaj ankaŭ la ligilon al Lernu...


ho: bonega ideo!


* Lernu! plug-in por Firefox por aliaj lingvoj. Estas tre utila lernilo (kvankam kelkfoje la vortoj estas tro malfacilegaj kaj maloftege uzataj) kaj mi neniam vidis tian lernilon por aliaj lingvoj. Ne tro malfacilus adapti ĝin kaj la verda "Lernu" simbolo estu ligilo al la Lernu! paĝaro - eĉ se homoj eventuale lernas la italan per la francan kun tio ilo, ili aŭdos pri Lernu kaj pri Esperanto.


ho: tion mi ne komprenas... chu vi povus pli klarigi?


ju: ekzistas tiu plug-in por Firefox kiu montras esperantan vorton kaj anglan tradukon en la subo de la fenestro cxiam kiam oni retumas al nova pagxo. Tre bona ideo, cxar malinteresas atendi kiam la pagxo ankoraux ne pretas, do mi cxiam rigardas la esperantajn vortojn dume kaj kelkfoje lernas ion. Se oni enmetus alian vortaron, ja eblus uzi tiun plug-in por lerni alian lingvon. Ankaux ne-Esperantistoj tiam uzos gxin, cxar tute ne ekzistas simila ilo por aliaj lingvoj. Dekstre al la traduko trovigxas Lernu simbolo. Je momento klako sur gxi sxangxas la vorton, sed oni povus transformi gxin en ligilo al Lernu.net? kaj homoj uzante la ilon iam vizitos.


ho: sonas interese! chu estus multe da laboro realigi tion?


ju: mi ja ne havas la fontokodon de tio, sed devus esti facilega. Oni nur sxangxus la fonton de la vortoj al iu alia vortaro ol la Esperanto-angla. Lernu! jam havas multajn vortarojn kiujn eblus uzi, sed ili cxiuj temas pri Esperanto. Oni unue povas integrigxi ilin, sed se oni volas altiri ne-esperantistajn lingvolernantojn oni ankaux bezonas vortarojn pri aliaj lingvoj, ekzemple angla-franca vortaro. Mi certas ke eblas trovi tion aux fari gxin baze sur la ekzistantajn Lernu! vortarojn (dependas de la formato), sed versxajne bezonos 3-5 horojn por konvertado.


so: iuj lernu!-uzantoj jam kreis fajrovulpajn programetojn, mi memoras certe pri franc-esperanta vortaro, do tiujn eblus reuzi. krome mi pensas ke pluraj aliaj lernu!-iloj kaj moduloj estus facile transpreneblaj al aliaj lingvoj, ekz vortlernado, vortarsistemo, tekstalklakeblo, forumoj, ekzercoj, ekzamenoj...

Projektfluo

so:
Ŝajnas ke Judith jam kreas volontulan teamon por la angla, kaj pretas mem adapti la lernu!-kodon tenante ĝin malfermfontan kaj reuzebla kun ĉiuj plibonigoj por aliaj lingvoj. Do, tio estas unu el la eblaj projektfluoj:


1) Elekti lingvon
2) Trovi volontulan teamon
3) Volontule krei limigitan lernmaterialon
4) Enretigi la materialon uzante la lernu!-kodon kun etaj adaptoj


Alia eblo, kun seriozaj/grandaj instituciaj partneroj a.s., estus:


1) Trovi grandajn partnerojn por iu lingvo
2) Verki monpetojn por evoluigo de instrumaterialo por tiu lingvo
3) Kun propra buĝeto krei ampleksam instrumaterialon
4) Enretigi la materialon uzante kaj laŭbezone grave plibonigante la lernu!-kodon
5) Daŭre prizorgi, plibonigi kaj ampleksigi la materialon, en maniero verŝajne simila al tiu en kiu lernu! kreskis

Tempoplano


lernu_la_anglan

Kiel ĝi ankoraŭ estas voluntula projekto, mi nur prilaboras kiam mi havas liberan tempon kaj emon kaj la aliaj volontuloj faras same. Se ni ricevus monsubtenon, ni povus pretigi la kurson pli rapide. Ĝis nun, ni kreis diskutejon, planis la metodon kaj bazajn aspektojn, kreis instruplanon por la unuaj 15 lecionoj kaj jam pretigis kelkajn materialojn por instruado de la prononcado.


lernu_la_x-an


Reen al la tagordo


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]