Lerni Esperanton Ludante - Projekto por krei Esperanto-lernigajn komputilludojn
"... la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu ellerni ĝin ludante"
- tion skribis Zamenhof en la Una Libro, kvazaŭ li jam tiam antaŭvidis ke 100 jarojn poste preskaŭ ĉiuj junuloj ŝatos komputilludojn :-).
Ĝeneralaj demandoj:
- Kiuj lingvolernigaj komputilludoj ekzistas hodiaŭ?
- Kiuj komputilludoj kun lingvolernigaj elementoj ekzistas hodiaŭ?
- Kiel amuzaj, interesaj kaj efikaj estas tiuj ludoj?
- Kiuj estas la ĉefaj celgrupoj de tiuj ludoj?
Respondoj al tiuj demandoj parte troveblas en:
Esperanto-rilataj demandoj:
- Kiuj Eo-lernigaj komputilludoj ekzistas hodiaŭ?
- Kiuj komputilludoj kun Eo-lernigaj elementoj ekzistas hodiaŭ?
- Kiel amuzaj, interesaj kaj efikaj estas tiuj ludoj?
- Kiuj estas la ĉefaj celgrupoj de tiuj ludoj?
- Kiajn/kiujn komputilludojn indus modifi por aldoni Eo-lernigajn elementojn?
- Ĉu realisme krei Eo-lernigan komputilludon de nulo sen granda buĝeto?
Testindaj kaj eble modifindaj ludoj:
-
http://www.pygame.org/project/1134/ - "Dododu", simpla RPG al kiu eblus enmeti pli kaj pli Eo frazojn kaj eble ekzercojn
-
http://www.pygame.org/project/1031/ - "Omnitux", ia edukludo, eble adaptebla al Eo-lernado
-
http://www.pygame.org/project/984/ - "Stega Vorto", trovu laŭvice la literojn de donita vorto en preterfluanta fama teksto
-
http://www.pygame.org/project/935/ - "Kanji Strike", eblus uzi bildetojn de diversaj objektoj anstataux kanji-signojn
-
http://www.pygame.org/project/631/ - "Trivi Edu", ludo kun sxangxeblaj demandoj kaj respondoj
- [Volonte proponu aliajn ludojn!]
Jen paĝo kie vi povas raporti pri viaj spertoj kaj pensoj rilate al specifa testita ludo
SpertojDeTestitajLudoj.
Provizora tempoplano:
- Skribi al E-istoj kaj komputilprogramistoj (junio - julio)
- Serĉi informojn, testi ludojn kaj analizi kodon (julio - aŭgusto)
- Aldoni Eo-lernigajn elementojn al kelkaj ludoj (aŭgusto-oktobro)
- Testado kaj komentado de la ludoj (novembro)
- Raportado pri la serĉado kaj la elprovado (decembro)
Ludemaj interesiĝantoj:
- Ogo - ideoj, testado, programado
- Henning - ideoj, testado
- Hokan - ideoj, testado
- Russ - ideoj, testado, verkado de reguloj
- Emilio - ideoj, testado, lingvaj strukturoj
- Kubo F - ideoj
- [Volonte enskribu vian nomon kaj pri kio vi emus helpi.]
Diskutgrupo de la projekto:
http://groups.google.com/group/LerniEonLudante - aliĝu kaj diskutu :-)
Ludideoj eble realigindaj:
1) Oni ĉirkaŭkuras kaj ĉasas objektojn (ekz fruktojn aŭ meblojn aŭ ion ajn konkretan) kaj devas eviti iajn monstrojn. Kiam oni sukcesas preni objekton oni ricevas poentojn kaj la nomo de la objekto aperas dum sekundo aŭ du, ekz "banano". Fine de la ludo oni devas kunligi la prenitajn objektojn kun la ĝusta nomo kaj ricevas pliajn poentojn ĉiun fojon oni
sukcesas pri tio. Do, ludeto por lerni novajn vortojn en amuza maniero.
2) Varianto de la supra ideo estas ke la objektoj kiuj agas monstre kaj volas formanĝi la ludanton, fariĝas amikoj kaj poste helpos al la ludanto en la ludo se oni scias la magian "veran" (do, esperantlingvan) nomon de objekto aŭ ulo. Tia ludo donus la senton ke la mondo amikas kaj Esperanto faras el la mondo pli *amikan* lokon.
3) Oni estas en fremda mondo kaj havas iun taskon, ekz "trovi ruĝan diamanton". Por moviĝi oni devas doni instrukciojn, ekz "iru antaŭen", "iru dekstren", "saltu", "grimpu supren" ktp. (Estus bone se eblus fari tion buŝe iam, sed komence per tajpado aŭ klakado sur butonojn.)
4) Krei objektmalkovran ludon (
http://en.wikipedia.org/wiki/Hidden_object_game) por lerni vortojn (por ekz-e aĵoj, iloj kaj simplaj agoj) en Esperanto.
5)
http://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org/ estas bona ludo kiu helpas lerni vortojn rilate al specifa koncepto, kaj kuraĝigas ĉiutagan partoprenadon pro konkurenco kun la aliaj ludantoj. Ĉiutage estas nova vorto, kaj homoj simple respondas kun 8 similaj aŭ iel rilataj vortoj, kaj gajnas poentojn se ili elektas popularajn, do "naturajn" taŭgajn vortojn. Tio ne nur instruas vortojn sed instruas tion, kiuj vortoj estas oftaj inter aliaj Esperantistoj, do iusence instruas iom da Esperanta kulturo. Laŭ mi (Russ) indas havi tiajn sociajn ludojn, en kiuj multaj homoj partoprenas ĉiutage.
6) Ludo bazita je Pacman. Manĝkapo kuras trans labirinto kaj manĝas punktojn (normala versio) kaj ankaŭ literojn. Literoj devas esti manĝitaj en ĝusta ordo, ia vorto. La vorto estas solvo de facila demando montrita supre ("Konstruaĵo en kiu loĝas homoj." aŭ "Hejmbesto"). Eblas ankaŭ aldoni funkciojn kiel Helpo (pormomente montros numerojn super ĝustaj literoj aŭ iio simila), Monstroj kiuj volas formanĝi nian manĝkapon, eblo kelkajn sekundojn formanĝi monstrojn post manĝo de bona litero, ktp.
7) Je
http://blogo.ikso.net/2009/03/homaj-rajtoj-kaj-esperanto-kiel-komputila-ludo/ estis propono por unu kultur-lerniga ludo. Petro skribis:"Trajnon Zamenhof irantan al UK - kolektante verdajn stelojn (au “denaskulojn” survoje :) kaj post ĉiu sukcesa parto aperu unu ĉapitro de la Praga Manifesto?"
8) Ludo kunigita kun projekto Tajpu. Elmaldekstre dekstren moviĝos vortoj kaj ludanto rapide devas entajpi la vortojn aŭ en Esperanto aŭ eĉ rilataj al Esperanta kulturo. Se ludanto entajpus neEsperantan vorton do malvenkus.
9) Kultur-lerniga ludo. Klasika ludo Milionulo kun demandoj rilataj al E-kulturo.
10) Vort-trajno. Ludanto entajpos Esperantan vorton, ludo montros E-vorton komencatan per la lasta litero de vorto de uzanto. Sekvas ludanto kaj tiel plu. Cxar multegegaj vortoj finas je "o" aux "a" ludanto kaj ludo devas uzi apostrofon se eblas, nominativo ne estas permesita, eble ankaux e-finajxo. Eblus bone ludi en grupo per interreto, eble kiel ludo cxe retpagxaro.
Medioj / teknikoj por krei ludojn
Scratch
*
http://scratch.mit.edu/ Scratch!
*
http://scratch.mit.edu/forums/viewtopic.php?pid=238976 Scratch in Esperanto??