Komputeko – prezento
Enkonduko
Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Ĝi nuntempe estas kvinlingva (Esperante, angle, nederlande kaj germane kaj france), sed celas plivastiĝi al kiel eble plej multaj lingvoj. Jam ekzistas unua varianto kun kelkaj aliaj lingvoj.
La Esperantaj vortaroj kaj vortlistoj, sur kiuj baziĝas la Komputeko, estas interalie la Komputada Leksikono,
Re Vo, PIV, la Interreta Vortareto de FEL, la Teknika Vortaro Pol-Esperanta, la Pekoteko, la Komputila Vortolisto kaj Nederland-Esperanta vortaro.
Ĝi ankaŭ konsideras la terminilogion uzatan en la Vikipedio.
La iniciatinto de la projekto, Yves Nevelsteen, interalie aliĝis al la esperantigaj tradukskipoj de
Open Office.org kaj Drupalo kun la celo disponigi la konkludojn de tiuj ĉi skipoj al pli granda rondo pere de la Komputeko.
Historio de la projekto
- aprilo 2006: komenco
- oktobro 2006: unua eldono kun pli ol 2600 terminoj
- januaro 2007: unua versio de la provretejo kun pli ol 3.000 terminoj
- julio 2007: propra retregiono kun pli ol 4.000 terminoj; surpapera broŝuro por provlegado
- septembro 2007: ĝisdatigo de la retejo, aldono de kromaj 500 terminoj
- novembro 2007: aldono de multaj nacilingvaj terminoj. Aperas nun 6000 tradukoj en Esperanto, 5000 en la nederlanda, 3700 en la franca kaj 3450 en la germana. Ekzistas unua varianto kun la hispana, kataluna kaj pola lingvoj.
- januaro 2008: ĝisdatigo de la esperantaj tradukoj. Aperas nun pli ol 6630 tradukoj.
- majo 2008: unua papera eldono de la projekto; libro en formato A5 kun pli ol 6800 terminoj. Legu la preskomunikon
Kial Komputeko?
Mi konstatis perdi multe da tempo serĉante la ĝustan tradukon de usonangla komputila termino. En la nederlanda, franca kaj Esperanto...
Legu plu...
Kunlaborantoj
Kunordigas la projekton E@I-estrarano Yves Nevelsteen.
Ĉefaj kunlaborantoj al la Komputeko-projekto estas Cindy
Mc Kee el Usono, Dennis Priskorn el Danio kaj Lode Van de Velde el Flandrio (Belgio). Valorajn konsilojn mi ricevis interalie de Tim Morley (Britio), Chuck Smith (Usono) kaj Bertilo Wennergren (
Germanio / Koreio).
Teknike pri la retejo helpis Tomek Stachowicz kaj La Pingvino.
Pri eldono kaj surmerkatigo de Komputeko-libro helpas Petro Baláž.
Pri provlegado multe helpis Lode Van de Velde kaj Paŭl Peeraerts.
Helpantoj pri aliaj lingvoj
Joan Catalŕ – kataluna kaj hispana lingvoj (ekde februaro 2007)
Fabrício Valle - portugala/brazila lingvo (ekde marto 2007)
Maŭro la Torre - itala lingvo (ekde aprilo 2007)
Andrej Yankovskij – ukraina lingvo (ekde majo 2007)
P.Fiŝo - rusa lingvo (ekde majo 2007)
Guillaume Savaton - franca lingvo (ekde majo 2007)
Robert Leleu - franca lingvo (ekde septembro 2007)
Alekcxjo Rajmondo franca lingvo, eble ankaŭ arpitana lingvo. Povas helpi pri PHP. (ekde junio 2007)
Retejo
Komputeko (gastigata de E@I)
Uzas la Komputekon
Interalie al ni konfirmis uzi la terminokolekton:
* Redakcia sekretario de
Monato (Paŭl Peeraerts)
* Tradukantoj de
KDE (Cindy
Mc Kee)
* Tradukanto de
Drupalo kaj kunordiganto de
Amikumu (Chuck Smith)
* Tradukantoj de
Openoffice.org (Tim Morley)
* Tradukantoj de
GNOME al Esperanto (Guillaume Savaton)
* Denizo el Danio, membro de la traduka skipo de
Plone kaj
XFCE (fenestrilo por Linukso)
*
Pan Images
http://knowitall-3.cs.washington.edu/panimages/ (interkonsento ke la Komputeko aldoniĝos al ilia datumbazo)
*
Unikom
http://www.unikom.org/ (interkonsento ke la Komputeko aldoniĝos al ilia datumbazo)
Aldonoj kaj sugestoj
Ni planas krei la eblecon aldoni terminojn, tradukojn kaj sugesti alternativojn. Momente ankoraŭ ne eblas tion fari en la datumbazo mem. Provizore sciigu kaj listigu viajn sugestojn
ĉi tie...
Konsideroj
Partoprenante al multaj diskutoj pri prikomputilaj terminoj, mi kolektis ankaŭ konsilojn kaj konsiderojn.
Vi povas kun-diskuti
ĉi tie...