Vikio de E@I!:
Projektoj
/Komputeko
...
Al ikso.net
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
===Komputeko – prezento=== ====Enkonduko==== Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Ĝi nuntempe estas kvinlingva (Esperante, angle, nederlande kaj germane kaj france), sed celas plivastiĝi al kiel eble plej multaj lingvoj. Jam ekzistas unua varianto kun kelkaj aliaj lingvoj. La Esperantaj vortaroj kaj vortlistoj, sur kiuj baziĝas la Komputeko, estas interalie la Komputada Leksikono, ReVo, PIV, la Interreta Vortareto de FEL, la Teknika Vortaro Pol-Esperanta, la Pekoteko, la Komputila Vortolisto kaj Nederland-Esperanta vortaro. Ĝi ankaŭ konsideras la terminilogion uzatan en la Vikipedio. La iniciatinto de la projekto, Yves Nevelsteen, interalie aliĝis al la esperantigaj tradukskipoj de OpenOffice.org kaj Drupalo kun la celo disponigi la konkludojn de tiuj ĉi skipoj al pli granda rondo pere de la Komputeko. ====Historio de la projekto==== * aprilo 2006: komenco * oktobro 2006: unua eldono kun pli ol 2600 terminoj * januaro 2007: unua versio de la provretejo kun pli ol 3.000 terminoj * julio 2007: propra retregiono kun pli ol 4.000 terminoj; surpapera broŝuro por provlegado * septembro 2007: ĝisdatigo de la retejo, aldono de kromaj 500 terminoj * novembro 2007: aldono de multaj nacilingvaj terminoj. Aperas nun 6000 tradukoj en Esperanto, 5000 en la nederlanda, 3700 en la franca kaj 3450 en la germana. Ekzistas unua varianto kun la hispana, kataluna kaj pola lingvoj. * januaro 2008: ĝisdatigo de la esperantaj tradukoj. Aperas nun pli ol 6630 tradukoj. * majo 2008: unua papera eldono de la projekto; libro en formato A5 kun pli ol 6800 terminoj. Legu la ((!/Preskomuniko preskomunikon)) ====Kial Komputeko?==== Mi konstatis perdi multe da tempo serĉante la ĝustan tradukon de usonangla komputila termino. En la nederlanda, franca kaj Esperanto... ((!/SubPagxo2 Legu plu...)) ====Kunlaborantoj==== Kunordigas la projekton E@I-estrarano Yves Nevelsteen. Ĉefaj kunlaborantoj al la Komputeko-projekto estas Cindy McKee el Usono, Dennis Priskorn el Danio kaj Lode Van de Velde el Flandrio (Belgio). Valorajn konsilojn mi ricevis interalie de Tim Morley (Britio), Chuck Smith (Usono) kaj Bertilo Wennergren (Germanio/Koreio). Teknike pri la retejo helpis Tomek Stachowicz kaj La Pingvino. Pri eldono kaj surmerkatigo de Komputeko-libro helpas Petro Baláž. Pri provlegado multe helpis Lode Van de Velde kaj Paŭl Peeraerts. =====Helpantoj pri aliaj lingvoj===== **Joan Catalŕ** – kataluna kaj hispana lingvoj (ekde februaro 2007) **Fabrício Valle** - portugala/brazila lingvo (ekde marto 2007) **Maŭro la Torre** - itala lingvo (ekde aprilo 2007) **Andrej Yankovskij** – ukraina lingvo (ekde majo 2007) **P.Fiŝo** - rusa lingvo (ekde majo 2007) **Guillaume Savaton** - franca lingvo (ekde majo 2007) **Robert Leleu** - franca lingvo (ekde septembro 2007) **Alekcxjo Rajmondo** franca lingvo, eble ankaŭ arpitana lingvo. Povas helpi pri PHP. (ekde junio 2007) ====Retejo==== ((http://www.komputeko.net/ Komputeko)) (gastigata de E@I) ====Uzas la Komputekon==== Interalie al ni konfirmis uzi la terminokolekton: * Redakcia sekretario de **Monato** (Paŭl Peeraerts) * Tradukantoj de **KDE** (Cindy McKee) * Tradukanto de **Drupalo** kaj kunordiganto de **Amikumu** (Chuck Smith) * Tradukantoj de **Openoffice.org** (Tim Morley) * Tradukantoj de **GNOME** al Esperanto (Guillaume Savaton) * Denizo el Danio, membro de la traduka skipo de **Plone** kaj **XFCE** (fenestrilo por Linukso) * **PanImages** http://knowitall-3.cs.washington.edu/panimages/ (interkonsento ke la Komputeko aldoniĝos al ilia datumbazo) * **Unikom** http://www.unikom.org/ (interkonsento ke la Komputeko aldoniĝos al ilia datumbazo) ====Aldonoj kaj sugestoj==== Ni planas krei la eblecon aldoni terminojn, tradukojn kaj sugesti alternativojn. Momente ankoraŭ ne eblas tion fari en la datumbazo mem. Provizore sciigu kaj listigu viajn sugestojn ((!/SubPagxo6 ĉi tie...)) ====Konsideroj===== Partoprenante al multaj diskutoj pri prikomputilaj terminoj, mi kolektis ankaŭ konsilojn kaj konsiderojn. Vi povas kun-diskuti ((!/SubPagxo7 ĉi tie...))
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2