Terminologiaj konsideroj de Jan Werner
* Se temas pri faka afero/agado/funkcio, ni rajtas uzi fakvorton - ekzemple 'pivoti' estas faka agado en tabelkalkulilo; oni bezonas iom da sperto aux klereco por scii pri kio ĉi tiu temas, aŭ kiam uzi ĝin. * Se temas pri ĉiutaga aferfo/agado/funkcio, prefere ni uzu ĉiutagajn vortojn por priskribi gxin, por ke malsperta uzanto ja komprenu la vorto(j)n
La regulo pri imperativo estas tio: ni uzas ĝin kiam temas pri instrukcio al la uzanto, ekz. "Entajpu vian pasvorton" aŭ "Elektu el la ĉi suba listo kaj klaku la butonon 'Bone'." Krom tio, ni uzas i-formojn: "Konservi dosieron", "Kopii tekston", k.s. Vi povas imagi la vortojn "Musklaku ĉi tie por..." antaŭ ĉiu tia menuero, se vi volas!
"Enmeti Filmon kaj Sonon" kun tri majuskloj estas sufiĉe nekutima stilo en Esperanto. Prefere ŝanĝu tion al "Enmeti filmon kaj sonon". Tial estis decidite uzi majusklojn nur komence de fraz(er)oj. Post "/" oni uzu majusklojn. Laŭ PMEG Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj: ... ekz pure Amerika reklamo. Edmundo atentigis ke Monato kaj aliaj uzas minusklon. decido: eŭropa valuto (kun minuskla "e")
"Lumdisko" estas tegmenta termino por kd-oj, dvd-oj kaj aliaj specoj de diskoj, kiuj iel funkcias per lumo (lasero).
Oni registras (au skribas) dosierojn sur lumdisko. Kelkaj tipoj de lumdiskoj ankau permesas kopii kaj forigi dosierojn.
Viddiskoj, kiujn oni uzas por spekti filmojn, cxiam estas nurlegaj. Povas okazi ke ili estas protektataj kontraŭ kopiado en diversaj manieroj. Ofte dvd-oj kiujn vi uzas por komputilo estas
Kiam oni konservas dosierojn sur KD aŭ DVD, plej ofte oni parolas pri "registri sur" (to burn).
"Uzanto" estas malfacila vorto. "Uzanta manlibro" ekzemple neniel estas "user manual". "Manlibro por uzantoj" estas la sola eblo. Por la neeblo diri "uzanta manlibro", kelkaj esperantistoj provas enkonduki "uzula"n. Plej multaj esperantistoj, ekzemple la tradukskipo de Open Office.org?, rifuzas tiun ĉi vorton, ĉefe ĉar jam ekzistas "uzanto" kaj ĉar "uzi" estas verba radiko kiun oni normale substantivigas per "-anto".
En praktiko plej multaj esperantistoj tradukas tiun ĉi terminon per "datumbazo". Ĉefe germanaj esperantistoj foje preferas "datenbazo". Laŭ Edmund Grimley Evans, la respondeculo de komputilaj vortoj en PIV, klare "datumbazo" gajnis inter la du terminoj. Tial en Komputeko vi ne plu trovos "datenbazo".
La ĝenerala traduko de "browser" estas "foliumilo". Mi observis, ke plej multaj esperantistoj nuntempe uzas la terminon "retumilo" por "web browser". Tio ne estas tute ĝusta, "retumilo" estas ilo por retumi; en la angla "internet suite"."Retumi" povas same bone esti legi mesaĝojn, okupiĝi pri mastrumado de retservilo per FTP, k.s. Jen superrigardo:
* Internet suite - Retumilo
* Web browser - Foliumilo aŭ TTT-legilo
* File browser - Dosieresplorilo aŭ loka foliumilo
* To browse - Foliumi aŭ esplori
* To surf - Retumi
Ekzistas ankoraŭ aliaj variantoj, kiel "krozilo". "Esplorilo" estas ofte uzata por priskribi "Internet Explorer" kaj per "Navigilo" plej multaj homoj komprenos "Netscape Navigator"
Ekzistas foje miskomprenoj pri la uzo de la traduko "alklaki". Jen kelkaj ekzemplaj frazetoj por helpi vin.
Alklaku tion aŭ jenon...
Alklaku la bildsimbolon...
Alklaku la langeton \\Agordi\\
Alklaku la menueron \\Dosiero\\
Alklaku \\Forigi\\.
Alklaku en la vorto...
Ĉar "ligo" havas jam plurajn signifojn en Esperanto, plej multaj esperantistoj preferas "ligilo"n kiel traduko de la angla "a link".
Antaŭrigardi / aspekto de la presotaĵo
Post longa diskutado, en la tradukskipo de OOo.org oni decidis ke "asistanto" estas la plej taŭga traduko. "Asistilo" laŭ pluraj spertuloj ne eblas, ĉar "wizard" ne estas ilo por asisti, sed kvazaŭ persono kiu asistas.
En Esperanto oni klare distingas inter "tabo" kaj "langeto". Tabo estas komando, kiu en redaktilo movas la tajplokon al fiksita horizontala pozicio. Langeto estas elstara parto de komputila fenestro, facile alklakebla (ekzemple ĉe Mozilo Firefox). Tamen, principe la langetoj nur estas la supraj partetoj, sur kiujn oni alklakas por aperigi la respektivajn paghojn. Eble tio necesigas rekonsideradon de aliaj tekstoj kun la termino "langeto". Vi ne malfermas langeton, sed malfermas folion alklakante langeton.
"tabo" estas la nomo de la klavo apud la 'q' sur QWERTY-a klavaro, kaj ankaux la nomo de tio, kio entajpigxas kiam oni premas tiun klavon (ASCII-signo 9); "langeto" estas ero de GUI-interfaco, per kiu oni elektas unu el pluraj 'pagxetoj' ene de fenestro, ekz. la t.n. "tabbed browsing" de Firefox. (Tim Morley, 2007-10-24)
"Ŝarĝi" signifas, ke oni surmetas au enmetas ion, kio estu iel transportata aŭ kio pezas sur ion. "Ŝargi" signifas, ke oni
enmetas au surmetas ion, kio estu uzata (kio estas bezonata por ĝusta funkciado). Do oni ŝarĝas transportilojn (aŭtojn, ŝipojn...) per transportaĵoj, kaj pesilon per pezaĵoj, kaj personojn per taskoj; sed oni ŝargas fotilon per filmo, aparaton per baterio, baterion per elektro, kasedilon per kasedo, komputilon per disko, pafilon per kuglo k.t.p.
1) Ĉiu membro de Ipernity povas persone "bloki" homojn. Tiam tiuj blokitoj ne plu povas komenti sub viaj fotoj. En la franca: bloquer. La tuto de la blokitaj homoj estas nomita "Listo de blokitoj".
2) Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas "bari" homojn. Tiam la barito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi. La barado estas portempa "puno". En la franca: supprimer.
3) Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas "eksigi" homojn. Ankaŭ tiam la eksigito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi, sed la eksigo estas definitiva. En la franca: bannir.
4) Estas uzata krome la verbo "ekskludi", kiu signifas bari kaj/aŭ eksigi (ĝis nun nur en unu paĝo). En la franca: exclure
Eduardo diras pri tio:
Mi uzas "lingvan pakon", pro tio ke ĝi estas pli mallonga. Laŭ Re Vo? ili similas "pako" kaj "pakaĵo". Eble pako rilatas pli la enhavon (ekz. miaj dorsosakaj aferoj) kaj pakaĵon la tuton (kaj dorsosakon kaj la enhavon).
"Forviŝi" temas pri parto de teksto kaj "forigi" pri tuta dosiero.
Teorie"file format" povas esti "dosieroformato" se oni celas la dimensiojn de la dosieroj. 3 dosieroj de resp. 4, 8 kaj 13 megabajtoj havas ĉiun alian formaton aŭ dimension. Sed JPG, DOC kaj PDF estas tri diversaj "dosierformoj" aŭ kiel PIV diras tri diversaj datenaranĝoj, sed certe ne formatoj.
En praktiko, plej multaj esperantistoj tamen uzas "formato". Jen kelkaj ekzemploj: - La specifaĵo Open Document? v1.0 estas havebla en formato PDF (de la retejo de la tradukskipo de OOo.org). - La kompleta kolekto de la orient-germana E-bulteno "der esperantist" (1965-1990) en formato PDF, kun aldonaj dokumentoj en formato Word. ... (de la retejo de UEA) - ekde 2007 La Ondo de Esperanto estas abonebla ne nur papere, sed ankaŭ elektronike en la formato PDF. (de la retejo de La Ondo de Esperanto) Eble temas pri kvazaŭmetafore etendita signifo de la termino. Ni vidos kiu traduko venkos; tiel funkcias kun lingvo. Prave, "formato" povus havi multajn tradukojn, kaj tio postulas pripensadon. Ekzemple, en dosieroj en la formo HTML oni povas havi unikodan aŭ latin-3 enhavon. Tiam oni parolus pri enkodigo, ne pri formato. (ankaŭ angle estus tiel) Tradukistoj devos decidi en ĉiu kazo kiel traduki "format". Mallaboreme :) oni povus eble uzi "tipo" pli malpli libere, kiam la afero estas dosiero. Ekzemple: "Dosiero de tipo pdf". Praktika solvo de la problemoAŭ (en Mozilo ni tion faris je la komenco sed poste ne plu) oni povus uzi PDF kaj Ŭord kiel adjektivojn kaj skribi jene "PDFa [podofoa] dosiero", "ELFa [elfa] dosiero" ... ĉiu leganto komprenos ĉu "dosiero en PDF-a formo", ĉu dosiero en "PDFa formato", ĉu dosiero de tipo PDF.
Koran dankon al Bertilo Wennergren pro valoraj konsiloj.