Komputeko estas profesia projekto. Ĉar ĝi celas esti referenco por homoj kiuj verkas artikolojn kaj manlibrojn, plej gravas kvalito. Tial gravas ne nur la korekta traduko, sed same ĝia ortografio. Ekzistas multaj listigoj de teknologiaj vortoj, sed malmultaj estas fidindaj rilate la ortografion. Listigante vortojn kunlaborantoj precipe atentu, krom tajperarojn, eventualajn streketojn aŭ (mal)kromspacojn.
Vorto nur ekvalidas post kiam estas indikita respektata fontindiko. En ĉiu lingvo Adobe, Apple kaj Microsoft estas respektataj fontoj. Finfine ili enkondukas novajn vortojn en la diversajn lingvojn pere de ilia programaro.
Ĉiu lingvo krome havas aŭtoritaton pri ortografio kiu ankoraŭ estas pli respektata laŭ lingva vidpunkto. En Nederlandlingvio temas pri Taalunie kiu eldonas “Het Groene Boekje” kaj pri Van Dale, la ĉefa eldonisto de vortaroj klarigaj kaj tradukaj en Flandrio kaj Nederlando.
La unuan fonton (kolumno “fonto konsilinda”) prefere estu nur elektita el la aprobita listeto de respektataj fontoj. Nur 1/4 de la vortoj rajtas veni de unu fonto. Por naciaj lingvoj ni disponas je listigo de terminoj kiujn uzas Mikrosofto. Por eviti ke ili kulpigas nin de ŝtelado de ilia “intelekta propraĵo”, tre gravas ke tiu usona firmao estu nur unu el la konsultataj fontoj aŭ ni uzos tiun fonton ekzemple nur por plenigi la liston provizore (ĝis kiam iu aldonas duan fontindikon).
Por doni pli da prestiĝo kaj utilo al la terminokolekto, mi ŝatus ke kunlaborantoj “aprezu” la tradukproponojn. Ne ĉiam, ĉar ekzistas vorto, ĝi estas (jam) same bone akceptata de ĝia parolantaro en praktiko. Tial: ekde kiam kunlaboranto havas la senton ke pli ol la duono de la profesiaj uzantoj de la lingvo akceptas la terminon, ĝi aperu en la unua kolumno. Se ne, aperu en tiu kolumno la angla aŭ la “gepatrigita” formo. En la kolumno aperu nur la aprezojn 60%, 80% aŭ 100%.
Jen kelkaj konsiloj pri aprezado:
60%:la kunlaboranto / kunordiganto opinias ke pli ol la duono de la profesiaj uzantoj (ĵurnalistoj, verkistoj de programaraj manlibroj, ktp) de la koncernata lingvo akceptus uzi la terminon. Tio signifas ke oni minimume jen kaj jen renkontas la terminon en revuoj, gazetaro, manlibroj ktp.
80%: la kunlaboranto / kunordiganto opinias ke plej multaj profesiaj uzantoj de la koncernata lingvo praktike jam uzas plej ofte tiun terminon por priskribi teknologiaĵon. Tamen, la angla termino de relative multaj homoj estas (ankoraŭ) uzata ankaŭ.
100%: la kunlaboranto / kunordiganto opinias ke la traduko estas akceptata de ĉiuj. La angla termino eble ekzistas, sed oni ĝin retrovas – se entute – relative malofte en la fakliteraturo de la koncernata lingvo.
Ĉar temas pri projekto kiu volas esti profesie uzebla referenco ankaŭ ekster Esperantio, gravas ke kunordiganto estu spertulo pri informatiko kaj lingvoj. Ĉar Esperanto estas esenca parto de la projekto kaj por plifaciligi la internacian komunikadon, nur fluparolantoj de la internacia lingvo estos akceptataj kiel kunordiganto por certa lingvo.
Ideala kunordiganto de lingvo
Kunordigantojn elektas momente la iniciatinto de la vortaro. Eventuale en posta fazo ni povas tion « demokratiigi ». Iu kiu ekestas kunordiganto por certa lingvo, ne aŭtomate tion restos. Dependos de (ellaborendaj) praktikaj reguloj. La nomoj de ĉiu kiu iam estos kunlaborintaj al la projekto aperos minimume en la retejo de la projekto.
Ni devas plene profiti de la eblecoj de interreto por ellabori tiun ĉi projekton. Datumbazo kun PHP-retejo kaj vikieca sistemo por kunordigantoj kaj kunlaborantoj verŝajne plej taŭgus.
Por eviti longdaŭrajn diskutojn, mi pensas ke, almenaŭ en unua fazo, plej bone estus po unu findecidanto (= la kunordiganto) por ĉiu lingvo kaj ke aliaj rajtas nur konsili. Praktike mi pensas ke ekzistu la eblecon sugesti terminon/tradukon/korekton en la retejo de Komputeko alklakante iun terminon. La sugesto estos sendita al la kunordiganto de certa lingvo. Tiu ĉi poste havu eblecon (mal)aprobi la sugeston. Kiam la termino estas (mal)aprobita, la sugestinto ricevu mesaĝon kun danko/klarigo ktp. Ekzistu kelkaj ŝablonoj por ŝpari tempon al la kunordigantoj.
Tre volonte mi kunlaboros kun E@I. Sole ne eblas multon atingi; bezonata estos la ideoj, teknika scio kaj enhava provlegado/aprobo de multaj individuoj kaj instancoj.
Tamen mi havas kelkajn provizorajn minimumajn postulojn: