Vikio de E@I!:
Projektoj
/
Komputeko
/SubPagxo4
...
Al ikso.net
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
===Praktikaj interkonsentoj=== ====Kvalito kaj profesieco==== Komputeko estas profesia projekto. Ĉar ĝi celas esti referenco por homoj kiuj verkas artikolojn kaj manlibrojn, plej gravas kvalito. Tial gravas ne nur la korekta traduko, sed same ĝia ortografio. Ekzistas multaj listigoj de teknologiaj vortoj, sed malmultaj estas fidindaj rilate la ortografion. Listigante vortojn kunlaborantoj precipe atentu, krom tajperarojn, eventualajn streketojn aŭ (mal)kromspacojn. ====Fontindiko kaj aprezo==== Vorto nur ekvalidas post kiam estas indikita respektata fontindiko. En ĉiu lingvo Adobe, Apple kaj Microsoft estas respektataj fontoj. Finfine ili enkondukas novajn vortojn en la diversajn lingvojn pere de ilia programaro. Ĉiu lingvo krome havas aŭtoritaton pri ortografio kiu ankoraŭ estas pli respektata laŭ lingva vidpunkto. En Nederlandlingvio temas pri Taalunie kiu eldonas Het Groene Boekje kaj pri Van Dale, la ĉefa eldonisto de vortaroj klarigaj kaj tradukaj en Flandrio kaj Nederlando. La unuan fonton (kolumno fonto konsilinda) prefere estu nur elektita el la aprobita listeto de respektataj fontoj. Nur 1/4 de la vortoj rajtas veni de unu fonto. Por naciaj lingvoj ni disponas je listigo de terminoj kiujn uzas Mikrosofto. Por eviti ke ili kulpigas nin de ŝtelado de ilia intelekta propraĵo, tre gravas ke tiu usona firmao estu nur unu el la konsultataj fontoj aŭ ni uzos tiun fonton ekzemple nur por plenigi la liston provizore (ĝis kiam iu aldonas duan fontindikon). Por doni pli da prestiĝo kaj utilo al la terminokolekto, mi ŝatus ke kunlaborantoj aprezu la tradukproponojn. Ne ĉiam, ĉar ekzistas vorto, ĝi estas (jam) same bone akceptata de ĝia parolantaro en praktiko. Tial: ekde kiam kunlaboranto havas la senton ke pli ol la duono de la profesiaj uzantoj de la lingvo akceptas la terminon, ĝi aperu en la unua kolumno. Se ne, aperu en tiu kolumno la angla aŭ la gepatrigita formo. En la kolumno aperu nur la aprezojn 60%, 80% aŭ 100%. ****Jen kelkaj konsiloj pri aprezado:**** 60%:la kunlaboranto / kunordiganto opinias ke pli ol la duono de la profesiaj uzantoj (ĵurnalistoj, verkistoj de programaraj manlibroj, ktp) de la koncernata lingvo akceptus uzi la terminon. Tio signifas ke oni minimume jen kaj jen renkontas la terminon en revuoj, gazetaro, manlibroj ktp. 80%: la kunlaboranto / kunordiganto opinias ke plej multaj profesiaj uzantoj de la koncernata lingvo praktike jam uzas plej ofte tiun terminon por priskribi teknologiaĵon. Tamen, la angla termino de relative multaj homoj estas (ankoraŭ) uzata ankaŭ. 100%: la kunlaboranto / kunordiganto opinias ke la traduko estas akceptata de ĉiuj. La angla termino eble ekzistas, sed oni ĝin retrovas se entute relative malofte en la fakliteraturo de la koncernata lingvo. ====Kunordigantoj kaj kunlaborantoj==== Ĉar temas pri projekto kiu volas esti profesie uzebla referenco ankaŭ ekster Esperantio, gravas ke kunordiganto estu spertulo pri informatiko kaj lingvoj. Ĉar Esperanto estas esenca parto de la projekto kaj por plifaciligi la internacian komunikadon, nur fluparolantoj de la internacia lingvo estos akceptataj kiel kunordiganto por certa lingvo. **Ideala kunordiganto de lingvo** * opinias ke bona komunikado pri teknologiaĵoj eblas nur se fakuloj uzas korektajn gramatike kaj ortografie - tradukitajn terminojn en sia gepatra lingvo * opinias ankaŭ ke la uzado de tradukitaj vortoj kaj korekta skribmaniero ne nur gravas por pli bona komunikado, sed ankaŭ necesas por respekti la proprajn lingvon kaj kulturon * konsentas, kaj eble jam mem konstatis, ke momente mankas regule ĝisdatigita, fidinda, plurlingva referenco-terminokolekto pri komputilaĵoj * estas denaska aŭ tre flua parolanto de la koncernata lingvo por povi plej bone aprezi tradukproponojn * studis/as informatikon/lingvojn kaj/aŭ okupiĝas profesie pri fakterminologio * parolas Esperanton jam de minimume du jaroj kaj regas ĝin sufiĉe bone * parolas aŭ almenaŭ sufiĉe bone komprenas krom la gepatran lingvon kaj Esperanton ankaŭ la anglajn radikajn terminojn (ortografio kaj traduko, sed ankaŭ ĝia praktika signifo) * estas entuziasma kaj volonte kunordigos la kunlaborantojn * estas fidinda kaj plenumas promesojn Kunordigantojn elektas momente la iniciatinto de la vortaro. Eventuale en posta fazo ni povas tion demokratiigi . Iu kiu ekestas kunordiganto por certa lingvo, ne aŭtomate tion restos. Dependos de (ellaborendaj) praktikaj reguloj. La nomoj de ĉiu kiu iam estos kunlaborintaj al la projekto aperos minimume en la retejo de la projekto. ====La teknika flanko==== Ni devas plene profiti de la eblecoj de interreto por ellabori tiun ĉi projekton. Datumbazo kun PHP-retejo kaj vikieca sistemo por kunordigantoj kaj kunlaborantoj verŝajne plej taŭgus. Por eviti longdaŭrajn diskutojn, mi pensas ke, almenaŭ en unua fazo, plej bone estus po unu findecidanto (= la kunordiganto) por ĉiu lingvo kaj ke aliaj rajtas nur konsili. Praktike mi pensas ke ekzistu la eblecon sugesti terminon/tradukon/korekton en la retejo de Komputeko alklakante iun terminon. La sugesto estos sendita al la kunordiganto de certa lingvo. Tiu ĉi poste havu eblecon (mal)aprobi la sugeston. Kiam la termino estas (mal)aprobita, la sugestinto ricevu mesaĝon kun danko/klarigo ktp. Ekzistu kelkaj ŝablonoj por ŝpari tempon al la kunordigantoj. ====Kunlaboro kun E@I==== Tre volonte mi kunlaboros kun E@I. Sole ne eblas multon atingi; bezonata estos la ideoj, teknika scio kaj enhava provlegado/aprobo de multaj individuoj kaj instancoj. **** **Tamen mi havas kelkajn provizorajn minimumajn postulojn:** * Komputeko estas libera projekto; neniam ni petos monon por disponigi la datumbazon en interreto (eventuale ja por presotaj broŝuroj) * E@I kreas www.komputeko.net kaj zorgas ke tiu ĉi retadreso pluekzistadu * Komputeko estas peresperantista projekto, ne poresperantista. Esperanto estas unu el la laborlingvoj, sed ĉiu lingvo devas esti konsiderata egalrajta (tial la retejo devas ekzemple esti plurlingva) * la uzata teknologio estas PHP kaj MySQL por la datumbazo kaj la de Tomek ellaborita provretejo estos la bazo de la retejo www.komputeko.org. * la datumbazo estu protektita kontraŭ ŝtelado. Mi ne volas disponigi la tutan XLS-dosieron al iu ajn, por eviti ke okazus misuzoj. La datumbazo nur estu alirebla pere de la retejo kaj kunlaborantoj ĝin ĝisdatigu pere de formularo (ni vidos praktike). En unua fazo (ĝis kiam estas ellaborita teknika solvo) mi kunordigos la tradukojn de ĉiuj lingvoj pere de Excel kaj Tomek (malregule) ĝisdatigos la datumbazon. Por aldoni terminojn ekzemple mi sendos ĉiujn vortojn kiuj komenciĝas per A al Andrej por ilin traduki al la ukraina lingvo. Poste Andrej resendas la laboron kaj mi aldonos tion al la granda XLS-dosiero. * Tomek kaj mi rajtos aliri la retejon je kiu troviĝas la datumbazon kaj rajtas ĝin adapti * ĉiu fundamenta adapto al la retejo estos dokumentita (ekzemple pere de tiu cxi vikio) * mi volas resti findecidanto pri terminoj en la nederlanda kaj komence ankaŭ de terminoj en Esperanto
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2