Vikio de E@I! : Projektoj/Komputeko/SubPagxo3

Realigoj kaj planoj

Momente ekzistas granda XLS-dosiero kun ĉiuj terminoj. La esperanta traduko estas plej bone ellaborita. Troviĝas en Komputeko ĝis kvar fontindikoj kaj du alternativaj tradukoj. Ĉefaj fontoj estas Komputada Leksikono, Re Vo, PIV kaj la labordosiero de tradukantoj de Openoffice.org.

Ekzistas uzebla provretejo kun datumbazo kaj serĉeblo (http://www.komputeko.net/?vorto=per). Ideo estas, inter alie, ke la fontoj en la Komputeko-retejo estu alklakeblaj por ilin povi aliri kaj legi pli pri la termino. La interago kun Vikipedio tiusence estas tre grava parto de Komputeko.

Ekzistas ankaŭ surpapera broŝuro kun tradukoj de 2700 terminoj de la angla al Esperanto. Ĉefe por provlegi estas tre taŭga en tiu ĉi fazo de la projekto. Necesas korekti kaj pli unuecigi la tradukojn.

Statuso de la projekto

La 17-an de januaro 2007 en la teknologia vortaro aperas 3464 usonanglaj radikvortoj kun 3011 (87%) tradukoj en Esperanto, 2165 (63%) en la nederlanda, 1324 (38%) en la pola kaj 274 (8%) en la franca.