Kial Komputeko
Profesie
Laborante kiel profesia tradukisto kaj verkisto de nederland- kaj franclingvaj programaraj manlibroj, mi konstatis perdi multan tempon serĉante la ĝustan terminon por komputilaĵo.
Ekzistas pluraj referencoj en interreto, sed en praktiko neniu estas kompleta. Mi do devis ĉiam serĉi novan vorton en minimume tri-kvar vortaroj por kompari kaj… tial ekkreis propran listigon de la plej malfacilaj vortoj. Ne ĉiam temas pri la termino mem, sed en praktiko ofte ankaŭ pri ĝia korekta ortografio.
En la nederlanda lingvo oni regule adaptas la regulojn de la lingvo. Tio por homoj kiuj volas skribi korekte kaŭzas problemojn. Ekzemple inter jenaj vortoj plej multaj flandroj kaj nederlandanoj ne kapablus indiki la ĝustan skribmanieron:
Online / on-line / on line (ĝis aŭgusto 2005 “on line”, poste “online”)
Backup / back-up / back up (“back-up”, sed prefere “reservekopie”)
Do, mi pli kaj pli da vortoj ekaldonis al mia persona listigo kaj… naskiĝis teknologia vortareto angla – nederlanda – franca.
Hobie
Mi aliĝis hobie al la dissendolisto de tradukantoj de
Openoffice.org. Al ĝi (je mia ĝojo) kunlaboras teamo de ege kompetentaj homoj. Unu el ili estas la akademiano Bertilo Wennergren.
Se post diskutado fakuloj interkonsentas pri certa termino, laŭ mi indas ie ĝin listigi. Kompreneble la termino aperos ankaŭ ene de
Openoffice.org mem, sed tio ne estas la plej praktika konsultoloko. Cetere la traduko de
Openoffice.org ankoraŭ ne estas preta.
Do, mi komencis aldoni la terminojn en Esperanto al la listigo kaj… naskiĝis kvarlingva prikomputila terminokolekto. Intertempe mi aliĝis al diversaj aliaj dissendolistoj kiel tradukado@yahoogroups.com kaj ĉiufoje kiam pri certa termino ekestas konsento, mi ĝin aldonas al Komputeko.