Vikio de E@I!:
Projektoj
/
Komputeko
/Preskomuniko
...
Al ikso.net
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
Saluton! ===**Komputeko - nova projekto de E@I**=== Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius fine de majo, E@I prezentos sian plej novan eldonon: **Komputeko**. Temas pri profesie presita, bindita libreto en formato A5, 92-paĝa kun **pli ol 7500 prikomputilaj terminoj**. Plano estas presigi 500 ekzemplerojn - por povi proponi favoran prezon por E-istoj. Ĉu vi eble pretus helpi per via antaŭmendo? Ni speciale volas proponi antaŭmendan periodon por unuopaj Landaj Asocioj de UEA kaj E-libroservoj. Per viaj antaŭmendoj vi same helpos evoluigi la paĝaron ((http://www.komputeko.net www.komputeko.net)) - kiu estas la ĉefa punkto de la projekto Komputeko. Ni kolektis jam pli ol 200 antaŭmendojn kaj pensas, ke eble ankaŭ vi interesiĝus pri jena favora propono: **Antaŭmendoj eblas ĝis la 30-a de majo 2008** 3,60 ekde 30 ekzempleroj 4,20 ekde 10 ekzempleroj 4,80 ekde 3 ekzempleroj **Oficiala prezo de E@I ekde la 1-an de junio 2008** 6,00 ekde 3 ekzempleroj **RIM: Kondiĉo de antaŭmendoj (por ricevi librojn komence de junio favorpreze) estas pago de almenaŭ duono de la sumo antaŭ la fino de majo al nia UEA-konto "ecxi-v".** (En la kazo de pli grandaj mendoj eblas ankaŭ pagi rekte al nia banko en Slovakio - detalajn datumojn ni sendos al vi laŭbezone). Kontaktu nin je ((yves@ikso.net))aŭ ((petro@ikso.net)) se vi interesiĝas. RIM: E@I NE okupiĝos pri antaŭmendoj de unuopaj ekzempleroj, nek poste vendos mem. Eblas/necesas mendi minimume 3 ekz. ĉe ni. Se oni bezonas nur 1 ekz. - tiam bv. turni vin al iu el la libroservoj aŭ al aliaj pluvendistoj. **RIM: sendokostoj ne estas inkluzivaj.** Ĉar sendokostoj de tradicia poŝto estas sufiĉe altaj, ni pretas kunporti por vi la menditajn ekzemplerojn por nur po 0,20 EUR por ekzemplero al jenaj renkontiĝoj: * Ĵurnalista Kongreso en Vilnius, LT * UK en Roterdamo, NL * IJK en Szombathely, HU * SES+lernu-renkontigxo en Modra, SK Se vi tamen volas/bezonas sendon de libroj poŝte, skribu al ni pri tio en mendo, ni reage skribus liver-kostojn. Ni kunsendas sube iom da fonaj informoj pri la projekto Komputeko, por via informo. Amike, Yves Nevelsteen kaj Petro Bal - E@I estraranoj http://www.komputeko.net/Libreto/komputekolibreto.jpg **Komputeko** estas la mallongigo de prikomputila terminokolekto (www.komputeko.net). Komputeko ne celas anstataŭigi ekzistantajn iniciatojn (kiel Komputada Leksikono kaj Reta Vortaro), sed male ilin plifortigi, plifaciligante la aliron al diversaj fontoj kaj komparante elektojn kaj proponojn de diversaj vortaroj. La projekto Komputeko volas en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj lingvoj stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Ni rimarkis ke tre ofte esperantistoj uzas anglajn terminojn kiam ili parolas pri komputil-rilataj aferoj, simple ĉar ili ne konas, nek facile retrovas taŭgajn terminojn en Esperanto. La vortoj ekzistas; vi ilin trovos en tiu ĉi libreto. Jenaj tradukteamoj konfirmis uzi la Komputekon kiel unu el la ĉefaj fontoj por sia tradukado: Drupal (Chuck Smith), ipernity (Paul Peeraerts), Openoffice org (Tim Morley), Firefox (Eduardo Trpani), KDE, Joomla kaj liberaprogramaro.net (Cindy Mc Kee). Cetere ĝi estas konsilata referencverko de interalie la Terminologia Esperanto Centro, la administra redakcio de Monato (Paŭl Peeraerts), la Akademio de Esperanto (Bertilo Wennergren) kaj la estraro de E@I. **Bertilo Wennergren** diras la jenon pri la verko: "Komputeko estas nemalhavebla praktike orientita verko. Ĝi estas riĉa kaj ĝisdata fonto de terminoj de tre aktuala kaj rapide evoluanta fako." Ni citas ankaŭ **Paŭl Peeraerts**: "Por revuo kiel MONATO, kiu traktas tre aktualajn temojn, mi nepre bezonas fidindajn ĝisdatajn terminarojn. Komputeko plene respondas al tiu bezono." Aĉetu tiun ĉi libreton ne nur ĉar vi trovos en ĝi fidindajn tradukojn el praktiko por prikomputilaj terminoj, ne nur ĉar vi volas subteni la projektojn de E@I, ne nur por kompletigi vian kolekton de Esperanto-vortaroj, sed ankaŭ por uzi ĝin kiel varbilon; por povi montri al neesperantistoj bonkvalite presitan pruvilon ke Esperanto estas moderna lingvo kun aktuala vort-provizo, per kiu eblas absolute ĉion esprimi.
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2