Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Ĝi nuntempe estas kvinlingva (Esperante, angle, nederlande kaj germane kaj france), sed celas plivastiĝi al kiel eble plej multaj lingvoj. Jam ekzistas unua varianto kun kelkaj aliaj lingvoj.
La Esperantaj vortaroj kaj vortlistoj, sur kiuj baziĝas la Komputeko, estas interalie la Komputada Leksikono, Re Vo?, PIV, la Interreta Vortareto de FEL, la Teknika Vortaro Pol-Esperanta, la Pekoteko, la Komputila Vortolisto kaj Nederland-Esperanta vortaro.
Ĝi ankaŭ konsideras la terminilogion uzatan en la Vikipedio.
Mi konstatis perdi multe da tempo serĉante la ĝustan tradukon de usonangla komputila termino. En la nederlanda, franca kaj Esperanto...
Legu plu...
Kunordigas la projekton E@I-estrarano Yves Nevelsteen.
Ĉefaj kunlaborantoj al la Komputeko-projekto estas Cindy Mc Kee? el Usono, Dennis Priskorn el Danio kaj Lode Van de Velde el Flandrio (Belgio). Valorajn konsilojn mi ricevis interalie de Tim Morley (Britio), Chuck Smith (Usono) kaj Bertilo Wennergren (Germanio / Koreio?).
Teknike pri la retejo helpis Tomek Stachowicz kaj La Pingvino.
Pri eldono kaj surmerkatigo de Komputeko-libro helpas Petro Baláž.
Pri provlegado multe helpis Lode Van de Velde kaj Paŭl Peeraerts.
Joan Catalŕ – kataluna kaj hispana lingvoj (ekde februaro 2007)
Fabrício Valle - portugala/brazila lingvo (ekde marto 2007)
Maŭro la Torre - itala lingvo (ekde aprilo 2007)
Andrej Yankovskij – ukraina lingvo (ekde majo 2007)
P.Fiŝo - rusa lingvo (ekde majo 2007)
Guillaume Savaton - franca lingvo (ekde majo 2007)
Robert Leleu - franca lingvo (ekde septembro 2007)
Alekcxjo Rajmondo franca lingvo, eble ankaŭ arpitana lingvo. Povas helpi pri PHP. (ekde junio 2007)
Komputeko (gastigata de E@I)
Interalie al ni konfirmis uzi la terminokolekton:
* Redakcia sekretario de Monato (Paŭl Peeraerts)
* Tradukantoj de KDE (Cindy Mc Kee?)
* Tradukanto de Drupalo kaj kunordiganto de Amikumu (Chuck Smith)
* Tradukantoj de Openoffice.org? (Tim Morley)
* Tradukantoj de GNOME al Esperanto (Guillaume Savaton)
* Denizo el Danio, membro de la traduka skipo de Plone kaj XFCE (fenestrilo por Linukso)
* Pan Images?
http://knowitall-3.cs.washington.edu/panimages/ (interkonsento ke la Komputeko aldoniĝos al ilia datumbazo)
* Unikom
http://www.unikom.org/ (interkonsento ke la Komputeko aldoniĝos al ilia datumbazo)
Ni planas krei la eblecon aldoni terminojn, tradukojn kaj sugesti alternativojn. Momente ankoraŭ ne eblas tion fari en la datumbazo mem. Provizore sciigu kaj listigu viajn sugestojn ĉi tie...
Partoprenante al multaj diskutoj pri prikomputilaj terminoj, mi kolektis ankaŭ konsilojn kaj konsiderojn.
Vi povas kun-diskuti ĉi tie...