Vikio de E@I!:
Projektoj
/GramatikKontrolilo
...
Al ikso.net
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
===Projektpropono: Krei gramatikkontrolilon por Esperanto=== ====Enkonduketo==== Imagu havi altnivelan gramatikkontrolilon por Esperanto kiu atentigus komencantojn pri verŝajnaj eraroj kun ŝanĝoproponoj kaj kiu helpus ankaŭ al spertaj Esperantistoj per "kontrollegado" de longaj dokumentoj. Tiaj gramtikkontroliloj ekzistas por multaj naciaj lingvoj, sed ankoraŭ ne por la internacia, almenaŭ ne por la vasta publiko. Jam temp' está ekŝanĝi tion! :-) (Kelkloke en ĉi tiu dokumento “laŭta pensado” estas markita per la []-signoj.) ====Literaturotrairo==== [Tim de ESF skribis: “… it would make more sense for you to develop a full-blown and complete proposal for us, based on an in-depth review of the literature.” Tion ni ankoraŭ ne faris pro diversaj kialoj, sed Sonja pretus tion fari dum la somero parte kadre de siaj studoj.] ====Kio jam ekzistas rilate softvaron kaj spertulojn en Esperantujo?==== Rigardante kio jam ekzistas pri lingvaj kontroliloj por Esperanto necesas distingi du aferojn: 1. Literumkontrolilo - http://en.wikipedia.org/wiki/Spell_checker Kontrolas nur la literumon de unuopaj vortoj. 2. Gramatikkontrolilo – http://en.wikipedia.org/wiki/Grammar_checker Celas kapti erarojn en vortoj aŭ vortgrupoj kie la vortoj mem ekzistas en ĝusta literumo sed eble ne en ĝusta formo, ekzemple konfuzo pri -i/-as aŭ manko de akuzativo. Literumkontroliloj por Esperanto ekzistas en: * Mozilo – http://mozilla.org/ * OpenOffice – http://openoffice.org * Esperantilo - http://esperantilo.org [Ĉu indus reuzi iun el tiuj en nia projekto?] Gramatikkontroliloj por Esperanto ekzistas hodiaŭ nur en la redaktilo Esperantilo – http://esperantilo.org. La gramatikkontrolilo kiu ekzistas en la redaktilo Esperantilo estas bona komenco, sed ankoraŭ ne atingis sufiĉe altan nivelon por povi esti uzata de vasta publiko. Ties sola kreanto, Artur Trzewik, uzis ĝis nun multegajn horojn por krei ĝin, sed ĝi estas verkita en tre nekutima programlingvo kaj malfacilus por novaj homoj eniri tiun laboron. Krome, Artur ne interesiĝas pri projekto kun ia financa subteno, li volas havi tutan liberon sekvi sian inspiron kaj laŭ ĝi plulabori pri sia redaktilo. La lingvisto kaj esperantisto Eckhard Bick (http://visl.sdu.dk/visl/about/eckhard.html) jam estis en serioza projekto kiu kreis gramatikkontrolilon por la dana (www.ordret.com). Krome li faris morfologian analizilon por Esperanto kaj ankaŭ havas grandan sperton pri kreado de specifaj “Constraint Grammar”-reguloj por kapti erarojn. Eckhard havas kunlaboranton programiston jam spertan pri rilata programado. Bertilo Wennergren, ne havas rektan sperton pri gramatikkontroliloj, sed ja estas majstro pri kaj Esperanto-gramatiko kaj programado en Perlo (programlingvo ofte uzata en komputila lingvistiko). Sonja Lundberg: longdaŭra ESF-kunlaboranto kaj nun studento de komputila lingvistiko de la Stokholma universitato ricevis aprobon okupiĝi pri gramatikkontrolilo por Esperanto kadre de siaj studoj, kaj por tio kaj rajtos uzi diversajn rimedojn kaj informfontojn en la universitato, kaj ricevos subtenon de almenaŭ unu instruisto kun sperto en la kampo de aŭtomata gramatikkontrolado. Judith Meyer: studento de komputila lingvistiko kun multaj talentoj: http://www.eklaboru.com/resumo_priskribo.php?id=20 Marek Blahuš: studento de komputila lingvistiko, sperta pri programado en Pitono (programlingvo ofte uzata en komputila lingvistiko); aŭtune devos elekti temon por bakalaŭra verko, kaj tial opinias ke se ĉio iros sufiĉe rapide, iu (sub)temo de tiu ĉi projekto povus fariĝi taŭga temo por ĝi, kio simile ebligus al li uzi diversajn rimedojn de la fakultata NLP-laboratorio kaj plu plifortigi la interesan antaŭvideblan internacian trans- kaj eksteruniversitatan kunlaboron. ====Kio dezirindas?==== Komencantoj kaj komencintoj de Esperanto kutime ne uzas longajn kaj komplikajn frazojn, sed ja faradas lingvajn erarojn. La eraroj de komencantoj ofte estas tro “grandaj” por ke aŭtomata gramatikkontrolilo povu korekti ilin, sed la eraroj de komencintoj kaj daŭrigantoj de Esperanto povus altgrade esti korekteblaj per aŭtomata gramatikkontrolilo, niatakse. Krome la kontrolilo povus “kapti” erarojn en tekstoj de spertaj Esperantistoj kaŭzitaj de malatentemo. Gramatikkontrolilo kiu atentigus pri tiaj eraroj kaj proponus ŝanĝoalternativojn povus esti tre helpa al komencintoj por verki pli klarajn tekstojn kaj samtempe pli bone lerni Esperanton. Ekzemple estus tre bone havi ian gramatikkontrolilon kun uzantamika ttt-interfaco ĉe la mesaĝosistemo kaj forumo de lernu! per kiuj multaj (ĉefe komencintoj) verkadas mesaĝojn ĉiutage. ====Estonte==== Alia uzokampo estus kontrolado de kursrespondoj ĉe kursoj kiel ekz “Ana Pana” (http://lernu.net/kursoj/ap/), en tiuj situacioj en kiuj ne ekzistas aktiva homa lingvohelpnto. Krei kontrolilon por tia limigita celo, kun klare difinita vortaro kaj relative neambigua uzo de gramatikelementoj povus esti onta subprojekto. ====Teamo==== Por sukcesi krei altnivelan gramatikkontrolilon bezonatas helpo de i.a: - instruistoj kiuj povas kolekti informojn pri oftaj lingvaj eraroj (*) - lingvistoj/gramatikistoj kiuj povas krei regulojn por trovi gramatikajn erarojn - homoj kiuj ŝatas kaj povas bone testi softvaron kaj doni komentojn - lingvemaj programistoj ====Bazo de tia teamo povus esti:==== * Eckhard Bick (gvidado, analizado, verkado de reguloj) * Bertilo Wennergren (analizado, regulkonsilado, programado) * [ev la programisto de Eckhard] * Sonja Lundberg (testado, komentado, raportado al ESF) * Judith Meyer (testado, komentado) * Hokan Lundberg (testado, komentado) * Marek Blahuš (testado, komentado) Krome verŝajne konsilus kaj helpus Artur Trzewik, Jonathan Pool, Henning von Rosen. (*) Fonto por trovi oftajn erarojn povus esti la korespondaj kursoj ”Ana Pana” (http://lernu.net/kursoj/ap/) kaj ”Ana renkontas” (http://lernu.net/kursoj/ap2/) kiuj enhavas ĉ 70 000 mesaĝojn kun multaj eraroj de diverslandaj komencantoj kaj ĝustigoj de lingvohelpantoj. Aldone uzeblus diversaj Esperanto-forumoj kaj taglibroj en la reto. ====Paŝoj kaj tempoplano==== * Ekigi la projekton per malgranda laborseminario (iam autune) * Ev paŝo 1: Kreado de ttt-modulo kun uzantamika interfaco por atentigi lernu!-uzantojn pri verŝajnaj eraroj en iliaj mesaĝoj. * Ev paŝo 2: Kreado de moduloj por OpenOffice kaj Firefox. * Ev paŝo 3: Kreado de “lingva konsilanto” kiu povus helpi al komencantoj kaj komencinoj plibonigi sian lingvaĵon. [Pli detale poste] ((/Organizo/EsfKunsido Reen al la tagordo))
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2