Vikio de E@I!: Projektoj/GramatikKontrolilo/Eraroj ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Kolekto de gramatikaj eraroj en Esperanto por la projekto "lingvohelpilo"


Bv enskribi viajn proponojn laux la jena formato:


[id-numero]e) [Erara frazo]
[id-numero]d1) [Gxusta alternativo]
[id-numero]d2) [Gxusta alternativo]
[id-numero]k) [klarigo]


e = eraro
d = devus-esti (1, 2 ,....)
k = komento(j)


NB: Pro praktikaj kialoj la x-sistemo estu uzata cxi-pagxe.
Iu: "Tio tute lamas... kial ne uzi pli bonan viki-programon se cxi tiu ecx ne povas trakti cxapelitajn literojn?"
Hokan: "Cxar mankas tempo tion instali.. Do, ni eltenu la terurajn iksojn ;-)"


1e) Mi vidas hundo.
1d1) Mi vidas hundon.
1d2) Min vidas hundo.
1k) -n mankas cxe la rekta objekto.


2e) Temas pri io libro.
2d1) Temas pri iu libro.
2d2) Temas pri ia libro.
2k) "Io" ne povas stari antaux substantivo.


3e) Mi pensas pri vin.
3d1) Mi pensas pri vi.
3k) Post "pri" ne estu -n.


4e) Okazas nenion.
4d1) Okazas nenio.
4k) La verbo "okazi" ne havas objekton.


5e) cxi jare
5d1) cxi-jare
5k) Kiam "cxi" rilatas al adverbo aux adjektivo oni devas kunskribi per streketo.


6e) cxi-tie
6d1) cxi tie
6k) Kiam "cxi" rilatas al korelativo oni ne kunskribu per streketo.


7e) cxi-filmo
7d1) cxi filmo
7k) Kiam "cxi" rilatas al substantivo oni ne kunskribu per streketo.


8e) Mi interesas pri tio.
8d1) Mi interesigxas pri tio.
8d2) Min interesas tio.
8k) "interesi" estas transitiva verbo kaj postulas objekton.


9e) Mi volas farigxi instruiston.
9d1) Mi volas farigxi instruisto.
9k) Cxiuj verboj kun la afikso -igx- estas netransitivaj kaj ne povas havi objekton.


10e) Mi uzas la tukon kiel kovrilo.
10d1) Mi uzas la tukon kiel kovrilon.
10k) Vi ne faras ion ajn kiel kovrilo. La tuko estas kiel kovrilo, do vi uzas la tukon kiel kovrilon.


11e) Mi metas libron sur la tablo.
11d1) Mi metas libron sur la tablon.
11k) Movado al la celo uzas akuzativon. "Sur la tablo" (nominativo) signifas ke vi mem estas sur la table, kaj vi metas la libron.


12e) Kilogramo de terpomoj.
12d1) Kilogramo da terpomoj.
12k) Oni uzu "da" antaux io, se aperas kvantovorto, kiu montras kiom estas de la koncerna afero.


13e) Kvin euxroj po persono.
13d1) Po kvin euxroj por persono.
13d2) Po kvin euxroj por cxiu persono.
13k) La vorto "po" cxiam devas esti antaux nombroindiko de la "distribuata afero".


Bv aldoni proponon cxi tie (cxiam fine de la listo).


14e) Kiom da vi volas?
14d1) Kiom vi volas?
14d2) Kiom da suko (mangxajxo ktp.) vi volas?
14k) Prepozicioj rilatas al la substantivo tuj post si, do cxi-ekzemple al "vi", kvankam tio ne estas la intenco. Se oni ellasas tion, pri kies kvanto temas, oni devas ellasi ankaux la prepozicion da.


simile al "interesigxi-interesi" ekzemploj por "memorigxi-memori"


15e) vi volas kafon?
15d1) cxu vi volas kafon?
15k) Oni uzas "cxu" por demando, kiu respondeblas per "jes" aux "ne".


16e) Mi legas bona.
16d1) Mi legas bone.
16k) Verbon oni priskribas per adverbo, ne per adjektivo.


17e) Vi sxatas kafo.
17d1) Vi sxatas kafon.
17k) La rektan objekton oni indikas per -n.


18e) Kiel vi nomigas?
18d1) Kiel vi nomigxas?
18k)


19e) Mi mankas monon.
19d1) Mono mankas al mi.
19d2) Al mi mankas mono.
19k) Mikso de subjekto kaj objekto.


20e) Cxu vi placxas tiun filmon?
20d1) Cxu tiu filmo placxas al vi?
20k) Mikso de subjekto kaj objekto.


21e) La kunveno komencis je la 10a.
21d1) La kunveno komencigxis je la 10a.
21k) "komenci" estas transitiva verbo.


22e) La kunveno finis je la 10a.
22d1) La kunveno finigxis je la 10a.
22k) "fini" estas transitiva verbo.


23e) Mi lokigis la libron sur la breton.
23d1) Mi lokis la libron sur la breton.
23k) "loki" estas transitiva verbo.


24e) Mi ne eblas plenumi tiun taskon.
24d1) Mi ne povas plenumi tiun taskon.
24d2) Mi ne kapablas plenumi tiun taskon.
24d3) Ne eblas al mi plenumi tiun taskon.
24k) Homoj povas fari aferojn; agoj kaj eventoj eblas.


25e) Pro manko da tempo mi devis rezigni.
25d1) Pro manko de tempo mi devis rezigni.
25k) ?


26e) En la gxardeno estas multaj specoj da floroj.
26d1) En la gxardeno estas multaj specoj de floroj.
26k) ?


27e) Mi ripozis anstataux ol labori.
27d1) Mi ripozis anstataux labori.
27k) "ol" estas superflua en tiu frazo.


28e) Mi trovas la libron interesan.
28d1) Mi trovas la libron interesa.
28k) "Mi trovas la libron interesan" = "Mi trovas la interesan libron", t.e. la libro estas interesa, kaj mi trovis gxin. "Mi trovas la libron interesa" estas esprimo kiu signifas "Mi trovis ke la libro estas interesa".


29e) Mi estis hejme por du horoj.
29d1) Mi estis hejme dum du horoj.
29k)


30e) Gxi estas du kilometroj for.
30d1) Gxi estas du kilometrojn for.
30k) ?


31e) Mi volas provi iun novan.
31d1) Mi volas provi ion novan.
31k) ?


32e) Estis plurajn homojn tie.
32d1) Estis pluraj homoj tie.
32k) La subjekto estu nominativa, ne akuzativa, ecx kiam gxi estas post la verbo.


33e) Venis multajn homojn al la koncerto.
33d1) Venis multaj homoj al la koncerto.
33k) La subjekto estu nominativa, ne akuzativa, ecx kiam gxi estas post la verbo.


34e) Tio okazis antaux 5 jarojn.
34d1) Tio okazis antaux­ 5 jaroj.
34k) Nominativo, ne akuzativo, post "antaux".


35e) Mi legis tre interesa libron.
35d1) Mi legis tre interesan libron.
36k) Adjektivo kaj substantivo kune estu en sama kazo (nominativo aux akuzativo). En tiu ekzemplo, la interesa libro estas objekto, do estu en akuzativo: "interesan libron".


36e) Sxi donis la librojn al la homojn.
36d1) Sxi donis la librojn al la homoj.
36k) Post "al" estu nominativo, ne akuzativo.


37e) Li faris taskon por ilin.
37d1) Li faris taskon por ili.
37k) Post "por" estu nominativo, ne akuzativo.


38e) Li kaj sia frato venis al mia domo.
38d1) Li kaj lia frato venis al mia domo.
38k) "Si" (kaj aliaj si-formoj) ne povas aperi en subjekto, cxar "si" aludas la tutan subjekton de frazo, ne nur parton de la subjekto (li).


39e) Cxiu patrino amas sxian propran bebon.
39d1) Cxiu patrino amas sian propran bebon.
39k) "Sxian bebon" aludas la bebon de iu alia virino, ne la bebon de la subjekto. "Sian bebon" aludas la bebon de la subjekto, t.e. la bebo de "cxiu patrino".


40e) Mi ankoraux ne scias, se mi venos morgaux.
40d1) Mi ankoraux ne scias, cxu mi venos morgaux.
40k)


41e) Vi iras en la maljusta direkto.
41d1) Vi iras en la malgxusta direkto.
41k)


42e) Vi iras al la malgxusta direkto.
42d1) Vi iras en la malgxusta direkto.
42k)


43e) La vorto "patro" estas korekte skribita.
43d1) La vorto "patro" estas gxuste skribita.
43d2) La vorto "patro" estas perfekte skribita.
43k) "korekt-" signifas "plibonig-, senerarig-"



 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]