Vikio de E@I!: Projektoj/GramatikKontrolilo ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Lingvohelpilo por Esperanto


Menuo: Enkonduko (Post la lanĉo interfaco mem)|Helpo (Post la lanĉo)|Kunlaborebloj|Realigantoj|Pri la projekto|Pli da informoj

Enkonduko

Imagu havi altnivelan gramatikkontrolilon por Esperanto kiu:

Tiaj gramatikkontroliloj jam delonge ekzistas por multaj naciaj lingvoj, sed nur lastatempe ekaperas ankaŭ por la internacia.


Se oni al la supra listo aldonus ankaŭ:

temus pri lingva helpilo pri kia malmultaj lingvoj povas fieri :-)


Kunlaborebloj

Prefere ĉi tie poste aperu submenuo (vertikala maldekstre?) kun diversaj sendependaj taskoj pri kiuj ni bonvenigas helpon.


Por sukcesi krei altnivelan gramatikkontrolilon bezonatas helpo de i.a:
- instruistoj kiuj povas kolekti informojn pri oftaj lingvaj eraroj;
- lingvistoj/gramatikistoj kiuj povas krei regulojn por trovi gramatikajn erarojn;
- studentoj pri (komputil)lingvistiko kiuj povas realigi diversajn etajn subesplorojn pri Esperanto kiel lingvo;
- homoj kiuj ŝatas kaj povas bone testi softvaron kaj doni komentojn;
- lingvemaj programistoj.


Se vi apartenas al iu el tiuj grupoj, aŭ ŝatus alimaniere kontribui al la projekto, vi trovos en ĉi tiu paĝo iom pli da informoj pri kiel tion fari. Grandan antaŭdankon por via helpo!

Erarkolektado

Lingvohelpilo baziĝas je homskribitaj reguloj kiu identigas kaj proponas korektojn pri plej diversaj eraroj kiujn Esperanto-uzantoj povas fari. Por laŭeble bone fari tiujn regulojn, estas grave havi buntan materialojn kun erarekzemploj. Se vi ŝatus helpi pri kolektado de erarekzemploj, tio multon signifus por la projekto!
Kolekti erarekzemplojn eblas en diversaj manieroj:

  1. Por uzantoj de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) estas kreita aparta aldonaĵo, kiu ebligas rektan sendadon de erarekzemploj el ajna retpaĝo per nur tri klakoj: http://lingvohelpilo.ikso.net/firefox/.
  2. Por kontribuado de eraroj sen uzo de Fajrovulpo, aŭ el aliaj fontoj ol retpaĝoj, ekzistas facile redaktebla viki-paĝo:http://vikio.ikso.net/Projektoj/GramatikKontrolilo/Eraroj/.

Pedagogiaj komentoj

Unu el celoj de Lingvohelpilo estas doni bonajn klarigojn pri ĉiu trovita eraro, kun ligilo al plia lernmaterialo pri tiu temo. Ĝisdata listo de jamaj tiaj klarigoj troviĝas ĉe http://vikio.ikso.net/Projektoj/GramatikKontrolilo/PedagogiajKomentoj/, kaj vi estas tre bonvena plibonigi aŭ kompletigi ĝin per pliaj! La unua kolumno donas markojn per kiuj la interfaco de Lingvohelpilo povas rekoni la eraron, kaj vi povas simple lasi ĝin malplena.

Testado

(ligilo al interfaco kun klarigeto)

Financa subteno

Pay Pal-konto?:
UEA-konto:

Pri la projekto

Historio

La ideo pri Lingvohelpilo maturiĝis dum 2007, la laboro pri la projekto komenciĝis en marto 2008, kaj la unua versio de funkcianta interfaco laŭplane devus aperi por publiko en majo 2009.

Celoj

Krei lingvohelpilon kiu:

La ĉefa celgrupo estas komencintoj (en nivelo B1-B2 sur la eŭropa skalo).

Unua fazo

En la unua paŝo estu kovritaj ĉefaj gramatikaj erartipoj kiuj morfologie manifestiĝas je vortonivelo, en normaltekstaj frazoj kun erardenso de 1 eraro en 10 vortoj kaj ordinara vortordo (normala frazstrukturo). La gramatika kontrolado bazita je kompleta sintaksa analizo trovas erarojn en:

Fraznivelo en tiu unua paŝo estu kovrata nur en la kazoj en kiuj eraro markeblas en unuopa (kap)vorto (akuzativo: Mi vidas kuniklo., kongruo: La libroj estas granda. ktp). Stilo kaj vortordaj eraroj estu traktataj nur se troveblaj per relative simpla algoritmo kaj komenteblaj per ĝeneralaj atentigoj (ekz: Tro multaj vortoj en la frazo.).

Postaj fazoj

En la estonteco estus bone:


Gramatikkontrolilo kiu atentigus pri eraroj kaj proponus ŝanĝoalternativojn povus esti tre helpa al komencintoj por verki pli klarajn tekstojn kaj samtempe pli bone lerni Esperanton. Ekzemple estus tre bone havi ian gramatikkontrolilon kun uzantamika ttt-interfaco ĉe la mesaĝosistemo kaj forumo de lernu! per kiuj multaj (ĉefe komencintoj) verkadas mesaĝojn ĉiutage. Alia uzokampo estus kontrolado de kursrespondoj ĉe kursoj kiel ekz �Ana Pana� (http://lernu.net/kursoj/ap/), en tiuj situacioj en kiuj ne ekzistas aktiva homa lingvohelpanto. Krei kontrolilon por tia limigita celo, kun klare difinita vortaro kaj relative neambigua uzo de gramatikelementoj povus esti onta subprojekto

Realigantoj


Malantaŭ la projekto staras E@I (ligilo) kaj ESF (ligilo).


En la kerna teamo de la projekto estas:
Eckhard Bick (http://visl.sdu.dk/visl/about/eckhard.html) - gvidado, gramatikkontrolado kaj rilataj komputillingvistikaj subprojektoj
Bertilo Wennergren (http://bertilow.com) - interfaco kaj sekvado de la Fundamento kaj rekomendoj de Akademio de Esperanto
Sonja Petrović Lundberg - administrado, kolektado de erarekzemploj, pedagogiaj komentoj kaj kunlaboro kun aliaj projektoj

Pli da informoj

Gramatikkontrolado

Rigardante kio jam ekzistas pri lingvaj kontroliloj por Esperanto necesas distingi du aferojn:


  1. Literumkontrolilo - http://en.wikipedia.org/wiki/Spell_checker

Kontrolas nur la literumon de unuopaj vortoj.


  1. Gramatikkontrolilo � http://en.wikipedia.org/wiki/Grammar_checker

Celas kapti erarojn en vortoj aŭ vortgrupoj kie la vortoj mem ekzistas en ĝusta literumo sed eble ne en ĝusta formo, ekzemple konfuzo pri -i/-as aŭ manko de akuzativo.


Literumkontroliloj por Esperanto ekzistas en:


Gramatikkontroliloj por Esperanto ekzistas hodiaŭ nur en la redaktilo Esperantilo � http://esperantilo.org.

CG

Ĉi tiu projekto uzas teknikon por lingvoanalizado kaj gramatikkontrolado kiu nomiĝas KondiĉGramatiko (Constraint Grammar aŭ CG, � http://beta.visl.sdu.dk/constraint_grammar.html). Konkrete uzigxas la malfermfonta kompililo CG3, kreita kaj prizorgata de la firmao Gram 120 mar Soft?, kunlabore kun Suddana Universitato.

Publikaĵoj pri la projekto


http://lingvohelpilo.ikso.net/publikajhoj/



 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]