Trejnseminario “FLUGILOJ DE MALFACILA VENTO”
Profesiiĝu en Esperanto-instruado
Estante esperantisto, vi ĝuas diversajn erojn, kiuj konsistigas nian kulturon kaj komunumon. Ĉu tio estas internacia amikado, vojaĝoj, vere riĉa literaturo aŭ multspeca socia aktivado pere de Esperanto – tio dependas nur de via gusto kaj interesoj. Tute nature aperas ĉe vi deziro dividi tiujn eblecojn kun neesperantistaj amikoj, samlernejanoj kaj aliaj junaj kolegoj. Plej evidenta maniero realigi tion estas inviti homojn al kurso de la internacia lingvo. Tamen se tia kurso forestas, ĉiam vi povas iĝi instruisto kaj lanĉi la kurson memstare.
Tio, certe, ne estos facile. Necesas elekti instrumetodon, skribi studplanon, prepari konvenajn instrumaterialojn. Krome, vi devas havi tre altan lingvonivelon kaj senti vin certa kaj klera dum ĉiu leciono. Estos ankaŭ utile por vi scii, kiel konduti en diversaj instrusituacioj. Tiujn trajtojn kaj sciojn oni akiras kun sperto. Sed kion fari nun, kiam vi estas juna kaj ankoraŭ ne havas sperton? Por sukcese gvidi la kurson lernu kiel instrui dum seminario por instruemuloj.
Seminario bonvenigas junajn instruemulojn, kiuj havas fortan deziron lanĉi kurson de Esperanto, sed bezonas profundigi siajn teoriajn sciojn pri instruado kaj ricevi praktikajn konsilojn kaj sperton. La seminario estas parto de seminario “Flugiloj de malfacila vento”.
Spertiĝu dum lernado por esti certa dum instruado! Antaŭ la seminario vi ricevos materialojn, kiuj helpos al vi prepari provlecionon kaj skribi vian unuan studplanon. Dum seminario vi havos ŝancon provludi kaj montros vian lecionon, post kiu vi ricevos konsilojn de pli spertaj kolegoj kaj gvidoroj.
Montru viajn kapablojn por partopreni en seminario! Dum lastaj jaroj la seminario iĝis tre populara kaj multaj homoj ŝatus aliĝi. Ĉefaj kriterioj de elekto de partoprenontoj estas bona lingvonivelo (atestiloj pri sukcesa paso de diversaj ekzamenoj valoras!). Sed la plej grava daŭre estas via deziro instrui Esperanton. Ne hezitu montri vian motivecon, ĉar ĝi helpos eniri la seminarion kaj profesiiĝi en Esperanto-instruado.
Anonco
Trejnseminario “Flugiloj de Malfacila Vento” (FMV)
invitas ĉiujn junajn instuantojn kaj instruemulojn de Esperanto!
La trejnseminario (
8 studunuoj po 1,5 horoj) konsistas el 2 temaj partoj: la metodika kaj la gramatika. La metodika parto enhavas la sekvajn teoriajn temojn: instrumetodoj; bazaj principoj de instruado; planado de leciono; lerniloj. Dum la praktika parto bezonatas prezenti instruadon de lecion-fragmento. En la gramatika parto estas traktataj – teorie kaj praktike – malfacilaĵoj de la Esperanta gramatiko.
Por aliĝi al la trejnseminario necesas plenigi la
Demandaron (vidu en suba paĝaro) kaj
prepari la planon de la 15-minuta lecionfragmento (vi ricevos la rekomendojn pri kiel fari gxin).
Se dum la studado vi montros teoriajn sciojn pri iuj metodikaj temoj, sukcesos pri la gramatika kontrolo kaj prezentos lecionfragmenton, vi ricevos la oficialan Ateston de ILEI pri la partopreno en la trejnseminario.
La partopreno estas senpaga, sed vi estos petataj pagi ILEI-kotizon por la kuranta jaro.
Kondiĉoj de partopreno:
1. Vi plenigas demandaron kaj tuj sendas al retadreso:
flugiloj@gmail.com
2. Vi preparas planon de 15-minuta lecioneto, sendas ĝin al
flugiloj@gmail.com kaj dum IJK prezentas la lecioneton.
3. Vi pagas aliĝkotizon por ILEI (eblas pagi dum la seminario)
kaj vi iĝos partoprenanto de
unika seminario.
DEMANDARO
Por la partoprenonto de la porinstruista trejnseminario
“FLUGILOJ DE MALFACILA VENTO”
1. Personaj datumoj:
• sekso: ina/malina
• naskiĝdato _
• jaro de esperantistiĝo
• lando __
• retadreso __
• klero (mezlernejaj, universitataj, fakaj studoj; kie kaj kiam)
2. Kiun nivelon de Esperanto-posedo vi havas? (taksu laŭ la 5-poenta skalo por ĉiu ero):
• komprena ___
• parola ___
• lega ___
• skriba ___
3. Ĉu vi havas atestilon pri Esperanto? Jes / Ne. Kiun? Kiam kaj kie vi atingis ĝin?
4. Kiujn lingvojn vi konas kaj kiomgrade? (taksu ĉiun lingvon laŭ la 5-poenta skalo):
5. Por kio vi volas partopreni la trejneminarion? (Klarigu, kial vi emas lerni, kie vi volas uzi la sciojn, kiam ktp. Ne limigu vin, verku detale kaj emocie. Estu tio malgranda eseo.)
6. Ĉu vi havas neesperantajn instruspertojn? Jes / Ne. Se jes, informu, kion vi instruis, kie kaj kiam.
7. Ĉu vi instruis Esperanton? Jes / Ne. Se jes, klarigu kie, kiam kaj kiom longe.
8. Ĉu vi partoprenis iun kurson pri metodologio aŭ pedagogio? Jes / Ne. Se jes, klarigu kian, kie kaj kiam.
9. Ĉu vi jam partoprenis la “Flugilojn de Malfacila vento“? Jes / Ne. Se jes, kiun, kie, kiom amplekse?
10. Kion alian vi volas aldoni?
Plano de la lecion-fragmento
Por la prov-lecioneto dum la trejnseminario
Informoj pri la kurso:
1) la celgrupo (aĝo, socia tavolo, lingva nivelo)
2) la tipo (studobjekto ĉe klerigejo, urba kurso, instruado dum E-aranĝo ks)
3) kursodaŭro
4) la metodo de la instruado
Informoj pri la leciono:
1) temo de la leciono
2) loko en la kurso (komenco/ mezo/ fino)
3) uzindaj materialoj (tabulo, libroj, afiŝoj, bildoj, disdonaĵoj, ludiloj, …)
Plano de la 15-minuta lecionero (detaligoj estas tre dezirataj):
1. ….. (….min)
2. ….. (….min)
3. ….. (….min)
Ekzemplo:
Informoj pri la kurso:
1) Junuloj inter 15 kaj 30; lernejanoj kaj studentoj; startuloj
2) Urba kurso
3) 10 lecionoj po 2,5 horoj
4) interaktiva, rekta
Informoj pri la leciono:
1) Adjektivoj. Koloroj. Ki A- Ti A?
2) Komenco de la kurso
3) Surmeblaj ŝildoj, molaj diverskoloraj ludiloj (5-6), afiŝetoj kun la frazoj
Plano de la 15-minuta lecionero
1. «Lokigo» - 1 min.
2. Ludo «Flugantaj bestoj» (kun uzo de vortkombinoj: «bruna simio», «blua hundo» kaj simile kun 5-6 ludiloj) — 7 min.
3. Demandoj post la ludo: «Kio estas tio?» — «Tio estas bruna simio». Ki A? estas la simio? — La simio estas brunA. Ktp — 2 min.
4. Ĥora legado kaj komprenado de kelkaj afiŝetoj: «Ki A? demando, tiA Respondo», «Ki A? estas la homo, tiA estas lia nomo» ks — 1 min.
5. Laboro en malgrandaj grupoj: Kia-demandoj («Kia estas la tabulo?») kaj respondoj kun gestoj («La tabulo estas tia — kvadrata») — 4 min.
Prezento de gvidantoj
Gvidanto de la gramatika parto
Paŭlo MOĴAJEV
naskiĝis en la jaro 1981 en Ukrainio. Laŭ la fako li
estas kuracisto, nuntempe instruas anatomion en medicina universitato; krom
la gepatran rusan lingvon li bone posedas la ukrainan kaj meznivele - la
anglan. Li esperantistiĝis en 2000 kaj jam en la jaro 2001 ekinstruis Esperanton
rete kaj cxeeste. Li jam gvidis la gramatikan parton de "Flugiloj de
malfacila vento" en IJK-2004, IJK-2005 kaj en RET-2007. Dum kelkaj jaroj
li estis ĉefa provlegisto de Kontakto kaj ekde aŭtuno 2007 li estas ĝia
redaktoro. Krom gramatikumi li ankaux tradukas kaj koncertas.
Gvidanto de la metodika parto
Aleksander OSINCEV
naskiĝis en la jaro 1986 en Rusio. Laŭ sia klereco estas instruisto de la germana, profesie okupiĝas pri tradukado. Krom la gepatran rusan lingvon li posedas la germanan flue, anglan-meznivele, Esperanton-flue. Diplomiĝas en universitato laŭ la temo „Evoluo de Esperanto“. Li esperantistiĝis en la jaro 2005 kaj jam en la jaro 2006 ekinstruis Esperanton, kiel nedevigan lingvan kurson en la Pedagogia universitato. En la jaro 2006 dum ASo partoprenis la seminarion por gvidontoj de la seminario „Flugiloj de Malfacila Vento“-“Gvidu la Flugilojn”. En la jaro 2007 administris kaj gvidis la metodikan parton de „Flugiloj…“ dum RET-07. Krom esperantumi li teatrumas kaj artumas.
Pri "Flugiloj" en Wikipedio
Kontaktoj:
flugiloj@gmail.com (organizantoj)