Celgrupo: gimnazianoj kiuj lernas fremdan lingvon
Ideo:
- krei ĉarman/facilan filmeton pri lingvaj aferoj kaj produkti ĝin kun parolvoĉo en ekz la angla, franca, hispana kaj germana
- proponi al lingvoinstruistoj montri la filmon al siaj lernantoj (sen subtitoloj, sed kun surpapera vortolisto kiu helpus al la lernantoj pli facile kompreni la filmon)
- tiel la lernantoj kaj ekzercus lingvon kaj iom lernus pri lingvaj aferoj
- peti financan subtenon de ??? kaj moralan subtenon de FIPLV
Titolo:
Lingvoj kaj interkultura dialogo
Filmeto omaĝe al la internacia jaro de lingvoj
kaj la eŭropa jaro de interkultura dialogo
***
[Komence:
Etosiga enkonduko: 2008 – flagoj de UN kaj EU, muziko, dialogetoj en diversaj lingvoj, kk citaĵoj, ekz:
”ĜENERALA ASEMBLEO PROKLAMAS LA JARON 2008 INTERNACIA JARO DE LINGVOJ”
”Vera plurlingvismo akcelas unuecon en diverseco kaj internacian interkompreniĝon”
”Plurlingvismon kiel rimedo por akceli, proteki kaj konservi tutmonde diversecon de lingvoj kaj kulturoj”
“Interkultura dialogo ...” (Mi ne trovis iun bonan citaĵon ankoraŭ)]
***
Ĉirkaŭ 6000 lingvoj ekzistas en la mondo hodiaŭ. Tio estas granda riĉaĵo el pluraj vidpunktoj. Ĉiu lingvo ja estas ligita al aparta kulturo.
Sed duono de la ĉ 6000 ekzistantaj lingvoj estas tiel malgrandaj ke ili riskas malaperi dum la venontaj jardekoj. Kvarono de la lingvoj estas parolataj de malpli ol mil homoj.
The death of languages is not a new phenomenon. Since languages diversified, at least 30,000 of them have been born and disappeared, often without leaving any trace.
Languages usually have a relatively short life span as well as a very high death rate. Only a few, including Basque, Egyptian, Chinese, Greek, Hebrew, Latin, Persian, Sanskrit and Tamil, have lasted more than 2,000 years.
***
Kiel jam dirite, ĉ 6 mil lingvoj hodiaŭ ekzistas sur la tero.
Jen specimeno de kelkaj el ili. Ĉu vi rekonas iujn?
[Ĉi tie: Kantado, parolo en pluraj lingvoj.
Bonus fari tiel ke ekz lernejanoj povu diveni pri kiuj lingvoj temas kaj havi kvazaŭ konkurson.
Ekz
- ”Lingvo 1”: kanto aŭ babilado (ev kun respondoalternativoj: ”A) La araba B) La turka C) La persa”)
- ”Lingvo 2”: kanto aŭ babilado
...
- ”Lingvo 10”: kanto aŭ babilado
kaj poste: ”La ĝustajn respondojn vi trovas ĉe ikso.net/lingvoj” aŭ simile
Tia lingvoludo igus la filmon iel interaga, ĉu ne?]
***
Kiam pluraj lingvoj interagas oni kutime parolas pri plurlingvismo.
”Vera plurlingvismo akcelas unuecon en diverseco kaj internacian interkompreniĝon” (UN)
Plurlingvismo povas koncerni la fenomenon
- de sola homo povanta paroli en du aŭ pli da lingvoj,
- de komunumo de homoj parolantaj du aŭ pli da lingvoj.
- institucian: oficiala internacia institucio, instanco uzanta plurajn lingvojn en sia funkciado (EU, UN, Unesco...)
Bruselo estas ekzemplo de plurlingva urbo pro la amaso da plurlingvuloj en ĝi.
Barato estas ekzemplo de plurlingva lando kaj same preskaŭ ĉiuj landoj en Afriko, kie homoj estas ĝenerale tri-lingvaj (loka lingvo, nacia afrika komunik-lingvo kaj ekskolonia lingvo).
Ofte funkcias tiel ke oni parolas unu lingvon hejme kaj alian lingvon en la bazaro, en la oficejo aŭ en la lernejo. Kutime tio ne kaŭzas problemojn, se ne ekzistas premoj de unu grupo altrudi sian lingvon kaj malpermesi la lingvon de alia grupo.
En multaj socioj plurlingvismo estas tute natura parto de la ĉiutago.
Plurlingvaj homoj fakte estas kvante superaj al unulingvaj en la homaro.
***
Bazo de plurlingvismo estas kompreneble lingvolernado.
Nuntempe presakŭ ĉiuj junuloj kiuj iras al lernejo studas almenaŭ unu fremdan lingvon kaj multaj provas lerni du. Tio ja estas tre ĝojiga afero. Sed ke tiu studado ne ĉiam donas bonan rezulton ne estas same ĝojiga afero... Lerni fremdan lingvon en lernejo ne estas tre facile.
[Ĉi tie: Iom da statistiko pri lingvolernado]
***
Dank’ al tio ke multaj tamen sukcesas lerni fremdajn lingvojn povas tiel nomata interkultura dialogo okazi.
Dialogo inter malsamaj kulturoj estas la sola maniero evoluigi la homaron per reciproka influo kaj per konado de aliaj, kiuj ne restu potencialaj misteraj malamikoj.
Hodiaŭ la angla lingvo plej ofte estas uzata por tiaj interkulturaj dialogoj en la mondo. Por iuj tio tre bone funkcias, sed ne por ĉiuj.
Tiuj, kiuj ĝenerale atingas altan nivelon de la angla, estas ĉefe homoj kies gepatra lingvo iom similas al la angla, ekzemple danoj, nederlandanoj kaj svedoj. Por multaj aliaj, ekzemple hungaroj, ĉinoj, japanoj kaj koreoj, estas ĝenerale tre malfacile kaj temporabe atingi altan nivelon de la angla. Pro tio ofte mankas tempo kaj energio provi lerni alian fremdan lingvon!
***
Kiel lingvon por interkultura dialogo ni preferas la internacian lingvon Esperanto.
[Iom pri Eo ...]
Krom ke Esperanto estas tre taŭga lingvo por interkultura dialogo, ĝi havas ligon al plurlingvismo kaj kultura diverseco.
[Iom pli pri tio?]
***
[Ĉi tie: Ev informo pri la filmo “Eo estas”]
***
[Ĉi tie: Ev enhavaj demandoj pri la filmo kun respondalternativoj. Uzeblaj en lernejaj klasoj.]
[Ev diskutdemandoj, ekz:
- plurlingveco / efikeco
- plurlingveco / elitismo
- la angla / justeco
- Esperanto / realeco
***
Filmo subtenita de [listo de organizoj]