Enhava skizo - labordokumento
Jen la bildo de la labor-skizo de enhavo de la DVD. Ĝi certe iom ŝanĝiĝos - aldoniĝos/foriĝos kelkaj aferoj. Nun ni devas ektrakti la permesojn kun kelkaj aŭtoroj de kelkaj partoj de la enhavo - por ricevi ilian oficialan subskribitan konsenton aperigi ilian verkon sur DVD. Poste oni finkompilos la enhavon, fintradukos bezonatajn partojn kaj kunligos ĉion al la DVD.