Vikio de E@I! : Projektoj/ElektronikaEsperantio

Projekto: DVD „ Esperanto Elektronike“


(La plej ampleksa kaj la plej multflanka Esperantaĵo)


Enkonduko (prezento de la projekto):

La ĉefa ideo de la projekto estas enmeti sur unu lokon (DVD) kompleksan, riĉan kaj buntan enhavon – prezentantan Esperanton de ĉiuj eblaj flankoj – kiel ekzistantan funkciantan kaj multflankan lingvon – ligitan al tutmonda kulturo (kultur-peranto) kaj samtempe kiel la portanto de propra kulturo (kultur-kreanto).
La ideo baziĝas je la „klasika“ kaj esence ege bona sistemo/principo de agadkampo de UEA: Informado, Instruado, Utiligado. Sur la DVD troviĝos eroj, kapablaj kovri ĉiujn tri partojn de la E-agado:
Informadon kovros menueroj: Pri Esperanto, Filmo, Fotoj, Ligiloj, Informiloj, Vikipedio
Instruadon kovros: Kursoj, Edukado.net, Vortaroj, Gramatiko, Manlibro, „Pasporto...“
Utiligadon kovros: Muziko, Ludoj, Programoj, Libroj, Fakaj verkoj, Revuoj, Vikipedio


Enhavo:


Pri Esperanto
Filmo pri Esperanto
Muziko
Fotoj
Libroj
Kursoj
Ludoj
Edukado.net
Manlibro pri instruado
Gramatiko
„Pasporto al la tuta mondo“
Materialoj de Nitobe-centro
Fakaj verkoj
Revuoj
Programoj
Pasporta Servo
Ligiloj
Vikipedio
Vortaroj
Informiloj



Pli detala priskribo de la enhavo:

Pri Esperanto: Informoj pri E-o en multaj lingvoj (precipe „Praga manifesto“, „Ĝisdate pri Esperanto“ kaj nacilingvaj artikoloj (el Vikipedio) – informantaj pri E-o)

Filmo: Inform-filmeto pri E-o, mallonge prezentanta ĝian ekeston, historion, nuntempon, eblecojn, utilecon kaj uzeblecon. (subtekstigota en multaj lingvoj); aldone: intervjuoj kun E-istoj

Muziko: kolekto (elekto) de kelkaj (15-20) allogaj, nuntempaj E-kantoj (aldone koncert-eroj).

Fotoj: kolekto (elekto) de kelkdeko da fotoj de la lastaj okazaĵoj (UK, IJK, IS 2005)

Libroj: kolekto (elekto) de la elektronikaj libroj (kaj tradukoj kaj originalaj verkoj)

Kursoj: nova, riĉa Lernu!, aldone ankaŭ Kurso de Esperanto.

Ludoj: komputilaj ludoj (Battle for Wesnoth, Maniac Manson Deluxe, Enigmo, Enigmulo,...)

Edukado.net: kolekto de la materialoj de la paĝaro www.edukado.net - el la „Edu Ko Do“.

„Pasporto al la tuta mondo“: peceto de la leciono de la fama film-kurso de E-o.

Manlibro pri instruado: PDF-igita versio de la „Manlibro pri instruado de Esperanto“

Gramatiko: PDF kaj HTML versioj de PMEG, kaj de Detala Lernu! gramatiko

Materialoj de la Nitobe-centro: prezento de la projekto kune kun la aperigo de ĝiaj verkoj, artikoloj, fakaj opinioj...

Fakaj verkoj: Raportoj (Grin, Nitobe), artikoloj (interligvistiko), diplom-laboraĵoj (AIS, UAM), eseoj en aŭ/kaj pri E-o (laŭeble multnaciaj)

Revuoj: jarkolekto de la famaj E-o gazetoj (Esperanto, Kontakto)

Programoj: komputilaj programoj en Esperanto (BS player, EK!, Unired, IZArc, ...)

Pasporta Servo: bazaj informoj pri la servo multlingve

Ligiloj: al la plej famaj/gravaj paĝoj pri E-o kaj interlingvistiko (UEA, TEJO, ESF, Lernu,...)

Vikipedio: Ĉiuj artikoloj de Vikipedio en Esperanto (pli ol 40.000 nuntempe)

Vortaroj: liberaj retaj vortaroj (la-vortaro.net, traperko.net, ...)

Informiloj: afiŝoj, flugfolioj, faldfolioj,... multlingvaj pri E-o


Teamo:

Filmo:
Roĝener Pavinski – scenaro, muntado, voĉigo, subtekstigo, - kun K2
Hokan Lundberg – scenaro, labor-gvidado, informado,
Peter Baláž – filmado, konsiloj, muzik-prizorgado
Ľubomír Krošlák – filmado, teknik-laboroj, konsiloj,
lernu-teamo – tradukoj de la tekstoj

Cetero:
Peter Baláž – kunordigado, antaŭmendoj, enhavplanado, eksteraj rilatoj, eldono - ESPERO
Chuck Smith – usona merkato (kunlaboro kun Global Vision), programado, reklamado
Rastislav Šarišský – programado (paĝaro), tradukado
Viliam Búr – programado (vortaroj, skemo, strukturo),
Jevgenij Gaus – lernu! kurso,
Katalin Kovats - Edu Ko Do,
Floréal Martorell – muziko (elekto, rajtoj, ordigo...),
Ľubomír Fajth – tradukado (Battle for Wesnoth) vortaroj,
Milan Záborský – aspektigado (kovrilo),
Marek Blahuš – vikipedio (programado, strukturigo...),
Milan Lauko – aspektigado (Flash-igo, DVD-strukturo) – kunlabore kun MTWEB,
Stanislav Marček – fotoj, revuo,
lernu-teamo – tradukoj,

Kunlaborantaj firmaoj:____

GLOBAL VISION – produktado kaj distribuado (usona merkato)
ESPERO – eldono, kopirajt-traktado/liberigo, distribuado (Eŭropo)
DISKUS – produktado (printado) de la DVD (Eŭropo)
MTWEB – Flash-igo, skem-igo de la DVD
K2 – muntado, kreado de la filmo

Tempolimo: 15a de julio 2006 (esperanta versio)


Buĝeto: 10.000,- EŬR

Pli detala buĝeto:

Enspezoj: EUR
IDO fondaĵo *€ 2 000,00
E@I *€ 2 000,00
Antaŭmendoj € 2 000,00
ESF *€ 4 000,00

Sumo € 10 000,00
*jam ricevita sumo por la projekto


Elspezoj: EUR
Vojaĝkostoj € 1 000,00
Programado € 2 000,00
Aspektigado € 1 700,00
Manaĝerado € 800,00
Film-muntado € 2 000,00
Kontribuant-pagoj € 1 000,00
Plankunsido € 1 000,00
Ceteraĵoj € 500,00

Sumo € 10 000,00

Celgrupo:

Estas du celgrupoj de la projekto:
1) „Ekstermovadanoj“ – homoj, al kiuj ni volas prezenti E-on, kiuj eble eĉ tute nenion scias pri ĝi, aŭ kiuj volus ekscii ion (iom pli) pri ĝi. (plej grava celata grupo estas lingvistoj, profesoroj kaj politikistoj, al kiuj ni ĉi-maniere povos distribui materialon, pri kiu oni malfacile povos dubi, ke ĝi estas „senkultura“, kiel ofte asertate far ili.)
2) Esperantistoj – por kiuj estos utilaj aliaj partoj de la DVD (sed kompreneble ke same ili povos utiligi ankaŭ informojn por la neE-a publiko). Tiuj povas uzi la DVDn kiel bonan fonton de utilaj kaj interesaj materialoj (libroj, vortaroj, ludoj, fakaj verkoj...) – kiel ilon, plenumantan la funkcion „Utiligado“ (kaj ankaŭ „Lernado“).


Rezultoj / Utileco:

Estas planataj du fazoj de la projekto: Esperanta kaj nacilingva.
Unua fazo celas disponigi la DVDn al Esperantistoj, kiuj povos ĝin libere uzi kaj disvastigadi (distribui, donaci, plusendi) al aliaj.
(La E-a versio de la DVD havos liberan kopirajton, tiel ni povos pli rapide kaj facile atingi la celon – disvastigi DVDn (kaj la informojn sur ĝi) al plejeble vasta publiko – kaj konatigi tiel amasojn kun la amplekseco kaj samtempe kun apartaj ecoj de la Esperanta kulturo.)
Rim: * Nun strebata celo estas akiri interkonsenton/mendon de UEA, por ke ĉiu ĉeestonto ĉe UK kaj IJK ricevu po unu ekzemplero – tiel estos bone atingita vasta (kaj nombre kaj nacie) publiko Esperanta – kiu povos utiligi la DVDn por propraj celoj (Informado, Instruado, Utiligado).
* Venis jam antaŭmendo de francoj por 2000 ekzempleroj, germanoj montris intereson pri 1000 pecoj, kun aliaj landoj (landaj sekcioj kaj asocioj) ni ĵus ektraktas iliajn ev. antaŭmendojn.

Dua fazo estas produktado de nacilingvaj versioj de la sama DVD – por povi disponigi ĝin al naciaj merkatoj kaj tiel atingi „ekstermovadan publikon“. La enhavo de la DVD mem ne ŝanĝiĝos (ĝi ja estos multlingva en si mem) – oni kreos nur apartajn kovrilojn por unuopaj landoj/lingvoj kaj distribuos pere de koncern-landaj distribuontoj/firmaoj la DVDn al la koncern-lingva merkato. (Jam komenciĝis traktado en Usono, Rusio, Litovio, Slovakio, Ĉeĥio)
Rim: Aparta kazo estos Usono, kie estos disponebla dulingva (eo-en) versio (de la kovrilo) de la DVD, kaj estos eldonita antaŭ la ELNA kongreso (far firmao Global Vision).

Parto de la projekto estos ankaŭ aparta ret-paĝo (baldaŭ ekestonta – verŝajne www.ikso.net/dvd ), plurlingve informanta pri la DVD, ĝia enhavo, atingebleco (distribuantoj), uzebleco, utileco.

Materialoj sur la DVD estos uzeblaj kaj utilaj por multaj „tavoloj“ de la uzantoj:
• interesiĝantoj pri la lingvo (trovo de bazaj informoj pri la lingvo, historio, kulturo, movado...)
• lernantoj/ontoj (lernu-kurso, vortaroj, edukado.net)
• instruantoj (Manlibro pri instruado de Esperanto, MPEG, Lernu! gramatiko...)
• fakuloj, lingvo-politik-emuloj (fakaj verkoj, artikoloj, materialo por esploro, prelegoj...)
• informantoj pri Esperanto (bunta materialo por prezenti E-an kulturon, ĝian riĉecon...)
• ludemuloj (komputilaj ludoj, pli – kaj malpli komplikaj)
• legantoj (libroj en elektronika formato)
• muzik-ŝatantoj (muzik-elekto en MP3 formato)
Aparte grava estos filmeto – prezentanta E-on kiel funkciantan nuntempan fenomenon. Filmo estos subtekstigita multlingve, samkiel dublita en kelkaj naciaj lingvoj.

Grava trajto de la DVD estas en ĝia amplekseco, kiun tiu medio (kapabla enhavi ĝis 8GB da informoj) nuntempe permesas – kaj tiel ebligas al ni prezenti vere buntan „Elektronikan Esperantion“ al plejeble vasta publiko.

Celo:

Optimisma celo de la projekto estas disvastigi informojn pri Esperanto (montritaj en ĉiuj eblaj formoj) kaj en Esperanto al plejeble granda publiko, disponigi al „dubuloj“ konvink-materialon, kiu povus iom „ĝustigi“ ilian ĝisnunan opinion (ekz. homoj de la EU-komisiono pri multlingveco...) kaj kontribui al la riĉeco de la Esperanto-movadaj materialoj per ampleksa „pri- kaj per-esperanta materialaro“ – taŭgan por studoj, esploroj, prelegoj, demonstrado...

Plua celo estas atingi atenton ĉe la ekstermovadaj fakuloj, interlingvistoj, interesiĝantoj pri lingvo-politiko. Por tiu ĉi celo ni planas kunlaboron kun la ĵus preparata Nitobe-centro, por ke ni povu sendi la DVDn al homoj, aliĝontaj al la centro, kunlaborontoj kaj aktivuloj lingvistikaj.
Same plusendo de la DVD al universitatoj (iliaj bibliotekoj) estas planata (minimume al tiuj, en kiuj nuntempe okazas kursoj de Eo), por atingi atenton de la studentoj tieaj.

Strebata celo por somero 2006 estas eldono de 10.000 DVDj (Esperanta versio), distribuotaj al esperantistoj tutmonde.

Strebata celo ĝis fino de 2006 estas atingo de distribuado de nacilingvaj versioj almenaŭ en 10 landoj.


Kontakto:

Peter BALÁŽ
Kunordiganto de E@I
petro@ikso.net
+421 902 203 369
Skype: petro666