Kovrilo de la DVD
Propono por la grandaj organizoj, asocioj:
se vi pripensas mendon de la DVD - kaj volos/us havi
la kovril-paĝon en via nacia lingvo, tion eblas aranĝi - kaze de mendo
ekde 500 ekz. Tio povas esti utila/bezonata por asocioj, kiuj volus la DVDn uzi prefere al ekstera publiko - disdoni/vendi ĝin al interesantoj pri E-o. Kaze ke vi do pretas antaŭmendi nombron de 500 pecoj kaj pli, vi povas peti la kovrilpaĝon de la DVD en via lingvo (la tradukon vi devos aranĝi laŭ la E-a versio, kaj poste liveri ĝin al ni: )
La proponoj por la nacilingvaj kovril-paĝoj devas alveni rete al supra adreso ĝis maksimume 30an de junio, tradukoj por ĝi ĝis la 3a de julio. (
la eldono de la DVD estas planata por 23a de julio - por ke ĝi povu esti distribuata dum UK en Florenco).
Jen la kovril-propono lasta (oni ankoraŭ aldonos precizajn numerojn de kelkaj eroj je dorsa flanko):