Vikio de E@I!: Projektoj/ElektronikaEsperantio/Filmo/Eoestas/TradukojVochoj ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

Jen pagho pri tradukado kaj vochigado de la filmo "Esperanto estas..." - http://esperantoestas.blogspot.com/ . La filmo celas atentigi ne-E-istojn pri la bonajho Eo.
Se vi deziras kunlabori, traduki aŭ registri voĉojn por via lingvo, nepre aliĝu al nia diskutlisto antaŭ ol komenci: http://groups.yahoo.com/group/ecxei-dvd/
Ne faru ŝanĝojn en la tradukejo, se jam estas traduko en via lingvo, sen antaŭe interkonsenti kun la tradukinto(j).

Tradukinstrukcioj:

  1. Iru al http://ikso.net/tradukado
  2. Alkalku vian lingvon
  3. Malfermu "filmo_eo_estas" en la dosierarbo maldekstre
  4. Alklaku "parto1.php"
  5. Enmetu viajn tradukojn
  6. Alklaku la butonon "Konservu"
  7. Petu al amiko kontrollegi vian tradukon

Grave!: Ĉiuj tradukoj kaj voĉ-registroj estu pretaj ĝis 15a de majo!!! Kaze ke vi bezonas iom pli da tempo, bv. informi la fin-kompilanton Rogener Pavinski (alkemiisto@gmail.com) pri tio, same informu pri kia lingvo temas.


Faru same por ĉiuj 6 partoj, la priskribo, resumoj kaj DVD-menuo :-). Estas multaj frazoj.. Do, bonus se pluraj kunlaboros pri unu lingvoversio.

Tradukoj de "Esperanto estas..." (subtekstoj)


Nacilingvaj parolvochoj de "Esperanto estas..."

La originalaj voĉo-dosieroj troviĝas ĉe: http://groups.yahoo.com/group/ecxei-dvd/files/Vocxoj/
Legu konsilojn pri dublado ĉe la fino de la paĝo: http://www.sapato.com.br/gerda/kd.htm
Ne gravas chu virino au viro registros la parolvochojn.
Dum la intervjuoj en la filmo subtekstoj estos uzataj. Ni grasigis tiujn frazojn.
Do, la grasa teksto ĉe http://ikso.net/eo/filmo_eo_estas/parto2.php, parto3.php ktp estas ne-registrinda.
Parto 1 ne havas parolvoĉon.




 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Unu komento cxe la pagxo. [Montri komentojn/formularon]