”Esperanto estas …”
Filmo omaĝe al la internacia jaro de lingvoj, proklamita de UN
Tri ”filmoĉapitroj”:
I. Pri la lingvojaro de Unuiĝintaj Nacioj
II. ”Esperanto estas …”
(Parto 1 – Esperanto estas lingvo taŭga por ĉio) ev foriginda
Parto 2 – Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj
Parto 3 – Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere
Parto 4 – Esperanto estas lingvo lerninda kaj lernebla por ĉiuj
Parto 5 – Esperanto estas lingvo kun organizita kaj bunta movado
III. Kiel Esperanto rilatas al la lingvojaro de Unuiĝintaj Nacioj?
I. Pri la lingvojaro de Unuiĝintaj Nacioj
(Helpo de Ranieri, Renato, Probal, Mark, Ralf k.a. estus tre bonvena por tiu ĉi ĉapitro.)
Skizo de ebla enhavo:
Enkonduko al la lingvojaro
Iom pri lingvoj ĝenerale
?Iomete pri lingvistiko?
”Unueco en diverseco”
Diversaj strategioj kaj kriterioj (tiuj de Mark k Pool)
”Ni pensas ke Esperanto estas tre bona solvo” (kk fotoj kaj nomoj)
Sed kio estas Esperanto?!?
La filmo ”Esperanto estas …” respondos tiun demandono
Post la filmo ”Esperanto estas …” ni traktos pli detale kiel Esperanto rilatas al la lingvojaro de UN
II. ”Esperanto estas …”
Ĉiuj partoj estos, laŭplane, pretaj en decembro
III. Kiel Esperanto rilatas al la lingvojaro de Unuiĝintaj Nacioj?
(Helpo de Ranieri, Renato, Probal, Mark, Ralf k.a. estus tre bonvena por tiu ĉi ”ĉapitro”.)
KK aldonaj pensoj:
Ĉiuj ”filmoĉapitroj” povus pretiĝi dum la sekvaj monatoj
Estus bele se pluraj E-organizoj starus malantaŭ la projekto
Bonus krome krei tre malgrandan multlingvan paĝaron ĉe ekz www.eo-un-2008.org kie eblus spekti la filmon/filmetojn, elŝuti ĝin/ilin, ekscii pli pri la organizoj malantaŭ la projekto kaj ricevi konsilojn pri gravaj ligiloj ktp.
Ankaŭ indus produkti DVD-on kun ĉiuj filmetoj en multaj lingvoj
Ege gravas ke la filmetoj ekzistu en laŭeble multaj lingvoj, do kun subtekstoj.
Verŝajne necesus registri nacilingvajn voĉojn por iuj el la grandaj lingvoj, ĉar tiu publiko ne kutimas je subtekstoj.