[Cxiuj vortoj (titolo ks) aperu kaj en Eo kaj en nacialingvo.]
[La parolo estos nur en Eo kun subtekstoj/subtitoloj en nacia lingvo.]
Parto 0 - Esperanto estas... (la titolo)
- [muziko, aperas la titolo en Eo kaj nacia lingvo]
Parto 1 - Esperanto estas... lingvo... tauxga por... (enkonduko)
- [muziko en la fono, malrapide aperas:] 1) Esperanto estas... 2) lingvo... 3) tauxga por:
- [sekvas "rapidaj tondoj" kiuj montras diversajn flankojn de la E-movado]
- [rapida filmsekcenco + priskriba(j) vorto(j) + vigla muziko]
- [la vortoj povus esti lauxtlegitaj en Eo kaj aperi en nacia lingvo kaj ev ankaux en Eo (por ke homoj vidu kk E-vortojn)]
- internacia komunikado
- Interreto
- kantado
- koncertoj
- vojagxoj
- senpaga gastado
- internaciaj kongresoj
- seminarioj
- trovi novajn amikojn
- internaciaj rilatoj
- libroj
- revuoj
- radioelsendoj
- festoj
- prelegi
- kvereli
- ami
- kunsidi
- sxerci
- ludi
- scienco
- turismo
- interkultura lernado
- lingvaj festivaloj
[aperu lauxeble cxiuj tiuj vortoj]
Partoponto: Vi jxus vidis kion eblas fari kaj havi per la internacia lingvo Esperanto. Nun ni invitas vin ekkoni iom pli detale
kia estas Esperanto.
Parto 2 - Esperanto estas... (iom da teorio)
- [trankvila muziko, aperas denove:] Esperanto estas...
- [sekvas sxlosilaj vortoj + mallongaj klarigoj]
- neutrala: Gxi ne apartenas al iu aparta popolo aux lando kaj pro tio funkcias kiel neuxtrala lingvo.
- internacia: Esperanto estas cxefe utila por komunikado inter homoj de diversaj nacioj kiam ili ne havas komunan gepatran lingvon.
- egaleca: Kiam oni uzas Esperanton oni sentas sin pli egala el lingva vidpunkto kompare kun uzi ekzemple la anglan parolante kun persono kiu havas la anglan kiel gepatran lingvon.
- relative facila:
- [Partoj el la ijk2003-materialo, vidu
http://www.lernu.net/lernu.php?loko=/filmoj/dek.php - "Cxu estis facile por vi lerni Esperanton?"]
- Danke al la strukturo kaj la konstruado de la lingvo estas kutime multe pli facile ekregi Esperanton kompare kun iu fremda nacia lingvo.
- Ev ankaux: "Mi luktis pri la angla kaj germana en la lernejo dum multaj jaroj, sed tamen ne sukcesis atingi altan nivelon de tiuj lingvoj. Esperanton mi lernis dum mia libertempo dum kelkaj jaroj kaj nun uzas gxin i.a. kun mia edzino kiu venas el alia lando ol mi." (Hokan, 34, Svedio)
- vivanta: Esperanto evoluas kaj vivas same kiel aliaj lingvoj kaj per gxi eblas esprimi cxiujn aspektojn de homa pensado kaj sentado.
- relative juna:
- La iniciatanto, L.L. Zamenhof, elpensis la bazon de Esperanto dum multaj jaroj kaj prezentis gxin en 1887. Tuj post la prezento pluraj komencis lerni la lingvon kaj en 1905 okazis la unua granda internacia kongreso de Esperanto. Ekde tiu tempo la lingvo evoluas kaj ricxigxas simile kiel aliaj lingvoj.
- Uzindas "Iom pri la historio de Esperanto" de
http://www.lernu.net/lernu.php?loko=/filmoj/dek.php.
- ricxa: Io facila aux simpla unuavide sxajnas esti malpli ricxa ol io komplika. Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco Esperanto povas nur esti malricxa. Sed dank' al sia strukturo, Eo fakte estas ricxa lingvo. Eblas kombini la erojn preskaux senlime. Sxajnas paradokse, ke gxi povas esti samtempe simpla kaj ricxa, sed estas tiel. Jen unu eta ekzemplo: el la radiko bon' eblas krei i.a. la vortojn: bona, bone, bono, malbona, malbone, malbono, bonulo, malbonulo, bonega, boneta, bonigi, malbonigi, bonigxas, malbonigxas, plibonigi, plibonigxi, bonema, bonajxo, boneco, malbonajxo, malboneco, plibonigo, remalbonigxo, boniganto, plibonigxonta, bonigejo, bonajxujo... [aperu sur la ekrano Eo kaj nacia versio]
- unika: Unu homo iniciatis la lingvon, gxi ekvivis kaj farigxis vivanta lingvo dank' al sia tauxgeco kaj al tiuj kiuj lernis kaj ekuzis gxin. Nun Esperanto estas plene funkcianta kaj tre sxatata lingvo de multaj homoj. Tiu evoluo prezentas fenomenon unikan en la historio de la homaro!
- literatura lingvo:
- Ekzistas multe da libroj en Esperanto, kaj orginalaj kaj tradukitaj.
- "Jam en la unua brosxuro de Esperanto trovigxis poemo. Ekde la komenco, homoj perceptis, kiel ricxe kaj bele eblas sin esprimi en Esperanto; estas ja lingvo, en kiu oni sentas sin libera. Ili do arte uzis gxin. Tiel naskigxis literaturo pli ricxa ol tiu de multaj lingvoj en la unua jarcento de ilia ekzistado." (Claude PIRON, verkisto kaj psikologo)
- utila:
- Dum vojagxoj [Uzindas partoj el "Kio estas Pasporta Servo kaj kiel vi uzis gxin?" de
http://www.lernu.net/lernu.php?loko=/filmoj/dek.php]
- Por trovi korespondadojn kaj novajn amikojn
- Por partopreni interesajn arangxojn en internacia etoso
- Por interkulturaj interxangxoj en lingvo, kiun cxiuj partoprenantoj konsideras „sia“ (do, parto de sia persona kultura identeco)
- lernofaciliga pri lingvoj:
- Lernado de Esperanto bone preparas, ne nur infanojn, sed ankaux plenkreskulojn al pli facila kaj rapida lernado de aliaj lingvoj.
- Krome, sxajnas ke tiuj kiuj lernis Esperanton ofte ekhavas emon lerni ankaux aliajn lingvojn. [Uzindas partoj el "Kiom da lingvoj vi regas?" de
http://www.lernu.net/lernu.php?loko=/filmoj/dek.php]
- kongrua kun Interreto: [Uzindas partoj el "Kion vi pensas pri 'la paro' Esperanto kaj Interreto?" de
http://www.lernu.net/lernu.php?loko=/filmoj/dek.php]
- ankoraux ne tre konata: - Pro tio tiu cxi filmo :-)
Parto 3 - Esperanto estas lingvo uzata de... (konkretaj ekzemploj)
Parto 4 - Esperanto estas kvazaux filozofio... (iom pri la "interna ideo")
- "La interna ideo de Esperanto estas: sur neuxtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke cxiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton" [L.L. Zamenhof, 1912]
- La baza ideo de Esperanto temas pri subteni toleremon kaj respekton inter homoj de diversaj popoloj kaj kulturoj. Komunikado ja estas esenca parto de interkomprenigxo kaj se la komunikado okazas per neuxtrala lingvo tio povas helpi al la sento ke oni "renkontigxas" je egalaj kondicxoj kaj respekto unu por la alia.
Parto 5 - Laux kelkaj Esperanto estas... (kelkaj kategorioj de E-istoj)
- [aperu vortoj, ev kun tauxga bildo]
- pontolingvo
- parto de la lingva cxielarko
- universala pacmovado
- vizio pri pli bona mondo
T.e. laux ”La idealistoj” [iu amuza karikaturo]
- amikoj
- amuzigxo
- festoj
- vojagxoj
- kantado
- dancado
T.e. laux “La amuzuloj” [iu amuza karikaturo]
- interesa gramatiko
- bazo de interlingvistiko
- esplorinda fenomeno
- lingvo cxefe utila por priparoli aliajn lingvojn
T.e. laux “La lingvoemuloj” [iu amuza karikaturo]
- kunsidoj
- seminarioj
- organizado
- projektoj
- informado
- instruado
T.e. laux “La aktivuloj” [iu amuza karekituro]
Parto 6 - Laux pli-malpli cxiuj esperantistoj, Esperanto estas POR: (esenca mesagxo)
- internacia komunikado (t.e. kontakto kaj komunikado inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj)
- amikeco inter nacioj kaj popoloj (t.e. prefere cxiuj problemoj inter landoj kaj popoloj estu solvataj per komunikado por tiel eviti konfliktojn kaj militojn)
- lingva diverseco (t.e. cxiuj lingvoj, grandaj kiel malgrandaj, havu sxancon pluvivi kaj esti uzataj)
Parto 7 - Sed POR kiuj estas Esperanto? (invito, kuragxigo)
- Gxi estas por junaj kaj maljunaj, ricxaj kaj malricxaj, altaj kaj malaltaj, dikaj kaj maldikaj... Do, Esperanto estas por cxiuj, aux fakte, gxi estas por vi, kiu volas gxin lerni!
- [filmsekvencoj "Kial vi lernis Eon?" de ijk2003]
Parto 8 - Esperanto estas lerninda pro pluraj kialoj...
Parto 9 - Esperanto estas klara, cxu ne? (kelkaj ekzemploj en Esperanto)
- [Simplaj frazoj kun bildoj]
- La suno brilas.
- Mia nomo estas Zam.
- Mi laboras kiel juxrnalisto.
- Nigra kato
- Blanka hundo
- La nigra kato estas pli granda ol la blanka hundo.
- Paco en la mondo
- Unu, du, tri
- Mi komprenas!
- Tre bone!
Se vi volas, dauxrigu vian lernadon de Esperanto cxe www.lernu.net
Parto 10 - Esperanto estas lingvo de la estonteco...
Ni esperas ke Esperanto iam estos tre utila lingvo por la tuta homaro.
Ekzemple, Esperanto povus farighi:
- konkreta ilo por protekti la lingvan diversecon de la mondo;
- la internacia lingvo de la homaro kaj do cxies dua lingvo post la gepatra lingvo.
* [Uzindas partoj el "Cxu Esperanto estos laux vi iam vaste uzata lingvo?" de
http://www.lernu.net/lernu.php?loko=/filmoj/dek.php]
- Se oni klasas Esperanton inter la utopiojn, estas kvazaux oni konus la venontan evoluon de homaro. Sed, por doni nur unu ekzemplon, kiu diris, komence de 1989, ke la Berlina muro disfalos tiujare?
- Kiu scias kiel la mondo aspektos post 20 aux 100 jaroj? Pensu nur pri tio ke antaux 20 jaroj ne ekzistis Interreto kaj antaux 100 jaroj virinoj ne rajtis vocxdoni en Euxropo!
Parto 11 - Finaj vortoj
Por ni kiuj kreis tiun cxi filmon estas gxuo uzi Esperanton. Per gxi ni preskaux cxiutage komunikas kun geamikoj de diversaj landoj kaj kontinentoj, ofte per Interreto. Ni spertas Esperanton kiel trafan ilon por amikeco kaj kunlaboro inter homoj de malsamaj gepatraj lingvoj.
Gxis iam ie!
Parto 12 - Pri "Esperanto estas..."
- ”Esperanto estas…” estas filmo de Esperanto@Interreto
- www.ikso.net
- nomoj de kreintoj kaj helpanoj de la filmo
Komentoj
- Gravas boni tondi la materialon de ijk2003 tiel ke NUR la respondoj aperu. [Hokan]
- Bonus fari du versiojn de la filmo, unu cx 2-minuta ("rapidaj tondoj" por la reto) kaj unu cx 20 minuta. [Hokan]
- Vidu
http://groups.yahoo.com/group/ecxei-dvd/ por multe pli da komentoj