Vikio de E@I!: Projektoj/ElektronikaEsperantio/DVD ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

!!//Nova enhavo kaj aspekto por la paĝaro www.esperantodvd.net estas preparata, ni petas pri pacienco.//!!


Retejo esperantodvd.net celos arigi DVD-projektojn de E@I.
Baldaŭ estos prezentita ĉi tie nova verko, DVD-video filmo "Esperanto estas...", kune kun informoj pri antaŭmentoj por ĝi.

Enkonduko

Tiu ĉi DVD estis kreita kun la celo informi pri Esperanto (informado), ebligi al la interesiĝantoj lerni ĝin (instruado) kaj prezenti erojn de la Esperanta kulturo (utiligado) - ĝi do kovras ĉiujn 3 agadkampojn de UEA.
La enhavon de la DVD kunmetas E@I – internacia junulara neregistara organizaĵo (okupiĝanta pri buntaj projektoj, rilataj al Edukado@Interreto), kies ĉefaj celoj estas instigi interkulturan lernadon, subteni lernadon kaj uzadon de interreto kaj lingvoj.
Sube vi trovos ĉiujn necesajn informojn pri ĝi (la enhavo de tiu ĉi paĝo estos daŭre aktualigata)


Novaĵo (30a de novembro 2007): Nova eblo mendi la DVDjn Esperanto elektronike kontraŭ eta sumo de nur 2 EUR/peco! Antaŭkristnaska periodo por mendi daŭras ĝis la 24a de decembro 2007. Mendoj por DVDj bv. adresi al . Minimuma kvanto por mendoj estas 25 ekz.!


Novaĵo (10a de oktobro 2007): La disko estis ĝis nun uzita en multaj landoj kiel informilo - donaco al altranguloj - urbestroj, parlamentanoj... samkiel por kutima informado, instruado. La filmetoj "Esperanto estas..." estis vaste uzitaj por prelegoj pri E-o tra la mondo.


Novaĵo (1a de oktobro 2007): Ajnajn demandojn/mendojn... rilate la DVD-n bv. adresi al .


Novaĵo (11a de januaro 2007): 2-a eldono estis liverita al E@I, komenciĝas sendado de la menditaj ekzempleroj.


Novaĵo (27a de decembro): La 2-a eldono pretas (finfaritaj estis unuaj 500 ekz., kiuj estis liveritaj al AS en Pollando, por transdoni al unuaj mendintoj. Ceterajn mendojn ni finsendos dum komenco de januaro.


Novaĵo (27a de novembro): La 2-a eldono ĝis nun kun 26 lingvoj (aldoniĝas japana, kroata, korea, portugala, vietnama, sveda)


Novaĵo (19a de novembro): Vietnama lingvo aldoniĝas al la disko (entute nun 22-lingvaj versioj). Tradukatas ankaŭ la korea, streboj estas por trovi tradukemulon por la japana kaj sveda.


Novaĵo (16a de novembro): Entute 1150 antaŭmendoj por la dua eldono ĝis nun. Limdato: 3a de decembro.


Novaĵo (31a de oktobro): La dua eldono aperos kun plibonigita (aldonita kaj korektita) enhavo. Same aldoniĝas pliaj lingvoj - ekz. kroata jam pretas.


Novaĵo (30a de oktobro): La periodo por antaŭmendoj de la dua eldono plilongigita! Eblas mendi ĝis la 25a de novembro 2006 (DVD aperos komence de decembro - por povi esti liverita ĝis Kristnasko al ĉiuj mendintoj). Mendu ĉe: petro@ikso.netdvd@ikso.net. Kontraux la sama prezo: 2,-EUR/peco - cxe la mendo ekde 50 ekz.


Novaĵo (4a de oktobro): Listo de novaj mendoj estis aldonita al suba menuo - kun la titolo Mendoj novaj.


*Novaĵo (22a de septembro): Eblo antaŭmendi la DVDjn ĝis la 10a de oktobro! !! Kontraux la prezo: 2,-EUR/peco - cxe la mendo ekde 50 ekz. Validas kaj por LAj, kaj por gxenerala publiko. Kaze de mendo de la DVDj sen plastaj kovriloj (pure sendotaj DVDj kaj kovril-folioj - ĉefe pro ŝparo de sendokostoj) - rabato 10 cendoj, t.e. 1,90 EUR/peco.


*Novaĵo (14a de septembro): Eblas elekti kovrilon por la DVD (bv. mencii en la mendo) en jenaj 19 lingvoj: EO, CA, CS, DA, DE, EN, ES, FI, FR, HR, HU, IT, KO, LT, NL, PL, RU, SK, VI Kaze de via bezono/peto ni sendos al vi PDF-formaton kun de vi elektita lingvo.


*Novaĵo (4a de septembro): !!Nova eblo por antauxmendoj! Gxis fino de septembro. Kontraux la sama prezo: 2,-EUR/peco - cxe la mendo ekde 50 ekz. Validas kaj por LAj, kaj por gxenerala publiko. Diskoj, antauxmenditaj gxis la fino de septembro estos liveritaj jam meze de oktobro. (Eblo mendi kovrilojn en pluraj lingvoj - baldaux aldonigxos la enhavo kun la bildoj de ili)


*Novaĵo (3a de septembro): Tuta eldon-kvanto (9000 ekz.) de la DVD estas elcxerpita! Ene de 1 monato forvendigxis tuta stoko de la DVD - versxajne plej granda eldon-kvanto en Esperantio, kaj samtempe plej rapida forvendo.


*Novaĵo (16a de auxgusto): Se vi trovis erarojn, plibonigindajxojn de la enhavo de la DVD, bv. kontakti nin:


Mendoj novaj


Arkivo novajxoj


Elektronika Esperantio


DVD-aspekto-bildoj


Kovrila bildo


Enhava skizo - labordokumento


Antaŭmendo + liverado


Partneroj de la projekto


Kontakto


PS: se vi scias pri iu materialo, laŭ vi nepre aperinda/enda sur la dua eldono de la DVD - planita por onta jaro - (kanto, libro, programo, vortaro...), bv. sciigi nin pri ĝi.


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]