La internacia organizo E@I okupigxas pri projektoj, kiuj instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon de junuloj tra la tuta mondo. La organizo okazigas klerigajn kaj kulturajn arangxojn, kies cxefaj celoj estas instigi interkulturan lernadon, subteni lernadon kaj uzadon de interretaj teknikoj kaj lingvoj.
Legu pli pri la organizo...
La internacia organizo E@I oficiale registrigxis kiel internacia junulara organizo en la jaro 2005. Gxi fondigxis surbaze de spertoj de la agado de internacia laborgrupo, kiu okupigxis pri interretaj projektoj kaj kiu sub tiu cxi nomo funkciis ekde la jaro 1999 kiel organizo sen jura personeco. Nuntempe la organizo unuigas pli ol 15000 membrojn tra la tuta mondo. E@I estas internacia neregistara junulara organizo, kiu estas politike neuxtrala.
La organizo nomigxas E@I (oni prononcas [e cxe i]). La litero E en la nomo montras, ke la organizo okupigxas pri Edukado. La litero I indikas, ke la organizo okupigxas pri komunikiloj kiel Interreto. La signo @ indikas la sinergian efikon de tiuj cxi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian komunikadon . Mallongigon do eblas libere traduki kiel Edukado@Interreto - sed pro la plursignifeco de la literoj E kaj I oni uzos nur la mallongigitan formon de la nomo E@I.
Historio:
dato – kio okazis...
La vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu cxiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde. La cxefaj celoj por atingi tion estas:
Por atingi la celojn E@I iniciatas kaj subtenas projektojn pri internacia kunlaboro de junuloj, organizas klerigajn kaj kulturajn arangxojn, rilatajn al la celoj, informas pri graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.
TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)
http://www.tejo.org
TEJO estas internacia neregistara junulara organizo fondita en 1938, kiu laboras por paco kaj por interkultura komprenigxo inter gejunuloj dise de la mondo, pere de Esperanto.
ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)
http://www.ilei.info
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la cxefa kolektigxejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Gxi havas operaciajn rilatojn kun Unesko kaj estas aligxinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio.
Esperantic Studies Foundation
http://www.esperantic.org
ESF fondigxis en 1968, per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool, kaj E. James Lieberman, unuavice por subteni kaj stimuli la evoluigon de la anglalingva faka literaturo pri Esperanto. Iom post iom la uzado de Esperanto en edukado farigxis unu el la prioritataj zorgoj de ESF, interalie pro gxia asociigxo kun la cxiujara Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK, kiun gxi nun subtenas finance kaj organize.
Kio estas cxi tie?