STATUTO de la civitana societo E@I
SEKCIO I - nomo, fono, hejmloko, membroj
Artikolo 1 – nomo
1)La nomo de la civitana societo estas "E@I". (oni prononcas [ e ĉe i ] )
2)La litero "E" montras ke la organizo okupiĝas pri Edukado. En pli vasta konteksto enhavas ankaŭ vortojn: Efika komunikado, Esperanto, Evoluo, Eŭropo.
La litero "I" indikas ke la organizo okupiĝas pri komunikiloj kiel Interreto. En pli vasta konteksto enhavas ankaŭ vortojn: Interkulturo, Informo, Ideo, Inspiro. La signo "@" indikas la sinergian efikon de tiuj ĉi du konceptoj, kiu necesas por atingi facilan kaj rapidan internacian komunikadon .
Artikolo 3 - hejmloko
1)E@I havas sian hejmlokon je la adreso: Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio.
2)E@I pere de Interreto agadas tutmonde
Artikolo 4 – membroj
1) Persono aĝa minimume15 (inkluzive) kaj maksimume 35 (inkluzive) jarojn, konsentanta kun la Statuto, povas iĝi regula Membro.
2) Persono aĝa malpli ol 15 kaj pli ol 35 jarojn povas iĝi Subtenanto. Subtenanto ne havas voĉdonrajton.
3) Ĉiu Membro havu retpoŝtadreson kaj povu uzi ĝin.
SEKCIO II - Celoj
Artikolo 5 – Ĝenerale
1) E@I estas junulara civitana societo; ĝi estas politike sendependa.
Artikolo 6 - vizio, celoj kaj vojoj
1) Vizio de E@I estas paca kaj harmonia mondo en kiu ĉiuj civitanoj povas facile kaj rapide komuniki tutmonde.
2) Celoj de E@I estas
a) instigi interkulturan lernadon kaj internaciajn kunlaboron kaj komunikadon.
b) subteni lernadon kaj uzadon de interretteknikoj kaj lingvoj.
c) helpi validigadon de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝia Deklaracio de homaj rajtoj.
3) Vojoj / Metodoj de E@I estas
a) iniciato kaj subteno de projektoj pri internacia kunlaboro de junuloj.
b) organizado de klerigaj kaj kulturaj aranĝoj, rilatajn al la celoj.
c) informado pri la graveco kaj utileco de senbara internacia komunikado.
SEKCIO III – Organoj de la civitana societo
Artikolo 7 - organoj
La organoj de E@I estas
a) la Membraro,
b) la Estraro,
c) la Elekta Komisiono
d) la Financa Komisiono.
Artikolo 8 - la Membraro
1)La Membraro konsistas el ĉiuj regulaj Membroj (laŭ la difino el Artikolo 4).
2)La Membraro estas la supera decida instanco de la Organizo.
Artikolo 9 - rajtoj kaj devoj de la Membraro
Rajtoj de la Membraro estas:
a) sekvi kaj diskuti agadon de la Organizo
b) proponi projektojn farindajn,
c) kunlabori je la E@I projektoj
d) proponi ontan agadon de la Organizo
e) starigi voĉdonadon
f) voĉdoni kiam estas proklamita voĉdonado de la Membraro
Devoj de la Membraro estas:
a)respekti statuton
b)esti informata pri la okazado en la organizo
Artikolo 10 - kunsidoj de la Membraro
1)E@I estas interretbazita, ĝi ne havas nepran jaran decidan fizikan kunvenon.
2)Ĉiuj diskutoj kaj decidoj okazas per Interreto.
Artikolo 11 - voĉdonado ĉe la Membraro
1)Voĉdonadon ĉe la Membraro povas starigi aŭ tri (3) Membroj aŭ unu (1) Estrarano.
2)La voĉdonadtempo estu minimume sep (7) tagoj.
Artikolo 12 – Ekesto de la membreco
1)Oni membriĝas al E@I per
a) plenigo de formularo kies enhavo sendiĝos al E@I, aŭ
b) per sendo de retpoŝta mesaĝo al E@I.
2)En la formularo aŭ retpoŝta mesaĝo laŭ alineo 1) aliĝanto koncize sinprezentos, menciinte nepre sia(j)n nomo(j)n kaj familia(j)n nomo(j)n (resp. sian tutan nomon), naskiĝjaron kaj ŝtatanecon.
3) "La membreco ekvalidas la saman tagon kiam la nova membro ricevas konfirmmesaĝon al sia retpoŝtadreso."
Artikolo 13 – Ĉesigo de membreco
Membreco en E@I ĉesas
a)per malaliĝo sendota de la membro per retpoŝta mesaĝo aŭ reta formularo al la Organizo.
; laŭeble la eksiĝanta Membro mencios koncizan klarigon de kialoj de sia decido,
b)per eksigo, se la membro gravmaniere malrespektas statuton de E@I.
2) atinginte 36 jarojn la membreco ne finiĝas, sed la Membro iĝas Subtenanto.
Artikolo 14 - la Estraro
La Estraro gvidas la Organizon kaj superrigardas ĝian agadon.
Artikolo 15 - konsisto de la Estraro
La Estraro konsistas el minimume tri (3) kaj maksimume naŭ (9) egalnivelaj anoj. La Estraro havas kunordiganton, sekretarion, kasiston kaj eventuale aliajn anojn.
Artikolo 16 - taskoj de la Estraro
La Estraro:
a) superrigardas la financojn de E@I
b) informas la Membraron pri siaj faroj kaj agadoj
c) implementas decidojn faritajn de la Membraro
d) zorgas pri evoluo de E@I
e) antaŭenigas celojn de E@I
Artikolo 17 - elekto de la Estraro
1) Nova Estraro elektiĝas ĉiun duan jaron.
2) Nombron de Estraranoj proponas Elekta Komisiono al la Membraro, kiu decidas pri ĝi (konsentas/malkonsentas) antaŭ la komenco de la proceduro por elekti novan Estraron.
3) Estraranoj estas elektitaj laŭ simpla plimulto de la Membraro per voĉdonado elektronika (interreta).
4) Voĉdon-ordonon proponas Estraro al Membraro por aprobo antaŭ la komenco de baloto.
Artikolo 18 - kunsidoj de la Estraro
La Estraro kunsidas per Interreto, laŭ sia bontrovo, sed minimume 4 foje jare.
Artikolo 19 - decidoj de la Estraro
Se tiu ĉi Statuto ne preskribas ion alian, decidoj de la Estraro estu farataj per simpla plimulto.
Artikolo 20 - demisio de Estrarano
Informo pri demisio estu sendita en skriba formo al la Membraro.
Artikolo 21 - eksigado de Estrarano
1) Estrarano povas esti eksigita de simpla plimulto de la Membraro, se li aŭ ŝi:
a) ne kontentige plenumas siajn taskojn aŭ
b) kontraŭiras ĉi tiun Statuton aŭ la intereson de la Organizo.
2) Propono pri eksigo de Estrarano estu sendita al la Membraro fare de almenaŭ du (2) Estraranoj aŭ kvin (5) Membroj.
Artikolo 22 - Elekta Komisiono
1)La Elekta Komisiono konsistas el tri (3) Membroj.
2)La Elekta Komisiono havas la taskon proponi novajn Estraranojn antaŭ regulaj (ĉiun paran jaron) kaj – kaze de bezono – neregulaj Estraraj balotoj. Ĝi prezentu sian proponon al la Membraro almenaŭ dek kvar (14) tagojn antaŭ la baloto pri novaj Estraranoj.
3)Membroj de la Elekta Komisiono estas elektitaj tuj post regula Estrara baloto kaj ili membras ĝis post la sekva Estrara baloto.
4)Elekta komisono kontrolas, ke nur Membroj kun voĉdonrajto voĉdonas kiam okazas voĉdonado en la Membraro kaj post kalkulado prezentas rezultojn de voĉdonado al la Estraro kaj la Membraro."
Artikolo 23 - Financa Komisiono
La Financa Komisiono konsistas el tri (3) Membroj kiuj ne estas en la Estraro, kaj havas la taskon superrigardi la financajn agojn de la Organizo.
Artikolo 24 - taskoj de la Financa Komisiono
La ĉefaj taskoj de la Financa Komisiono:
a) legi kaj kontroli ĉiujn financajn dokumentojn de la Organizo.
b) kunlabore kun la Kasisto de la Organizo, laŭ eventuala peto de Membro aŭ estrarano disponigi financajn informojn al la Membraro aŭ / kaj Estraro ene de du (2) semajnoj.
c) ĉiujare prepari raporton pri la financa stato de Organizo, kiun la Membraro aprobas per simpla plimulto.
SEKCIO IV - Financoj
Artikolo 25 – ĝenerale
1) La agadoj de la Organizo estu financataj per donacoj, enspezoj de la ekonomia agado kaj subtenoj de aŭ privatuloj, firmaoj aŭ fondaĵoj.
2) Enspezoj de la ekonomia agado ne povas esti profitaj kaj povas esti uzitaj nur por atingo de celoj de la organizo.
Artikolo 26 - financaj respondecoj
La respondecon pri la financoj havas la Estraro.
SEKCIO V - Ŝanĝado de la Statuto
Artikolo 27 – ĝenerale
Pri ŝanĝoj de la Statuto decidas la Estraro.
SEKCIO VI - Malfondo
Artikolo 28 – ĝenerale
E@I povas esti malfondita nur per decido de tri kvaronoj (3/4) de la Membraro.
Artikolo 29 - la havaĵoj
Kaze de malfondigo de E@I per unuiĝo kun alia civitana societo, la tuta havaĵo de E@I transiras al tiu asocio.
SEKCIO VII - Provizoraj kaj fin-reguligoj
Artikolo 30
1) Tage de estiĝo de E@I kiel jure sendependa Organizo, la membroj de la preparkomitato iĝas membroj de la Estraro. La funkciperiodo de tiu Estraro estas unu jaro.
2) per "simpla plimulto" oni komprenas la plimulto de tiuj kiuj voĉdonis.
3) per "skriba formo" oni komprenas retpoŝte.