Vikio de E@I! : Organizo/StatoKajPlanoj

Strategiaj pensoj pri E@I kaj rilataj aferoj

Enkonduko

De tempo al tempo bonas iom pripensi kiel statas aferoj kaj kion oni shatus fari dum la ontaj jaroj. Jen provo starigi tian komunan pripensadon pri E@I kaj rilataj projektoj.

Nuna stato


Stato de rilataj projektoj:

Kion bonus fari dum la ontaj du-tri jaroj?




Projektoj por E@I (proponoj de Petro kaj Ĵenja – kunsido en Litovio aprile)
rim.: fine – post la streko – menciatas ev. kunfinanca fonto por la unuopaj projektoj

PS: Tio ĉi estas listo de eventuale eblaj projektoj – ilia realigo dependos de tempo kaj mono havebla – ĉiukaze ni realigos kelkajn de ili certe en proksima tempo – pli pri unuopaj projekt-ideoj ni devos paroli dum la LT-kunsido.

*seminario en Pollando kaj/aŭ Litovio? (monpetoj por 1a de septembro?) - “Youth in action”
*kreo de www.bonaespero.org (por brazila bieno) – preparata
*kreo de www.zamenhof.info (por datreveno de LLZ - 2009) – UEA, fondajxo Zamenhof
*www.komputeko.net (komputika termin-kolekto, Yves) - “Youth in action”, OSF
*nacilingvaj eldonoj de Viki-manlibro? (angle, germane, france) – OSF, E@I, Espero, LAj
*“lernu-gramatiko“ (Bertilo) + lernu-pakajxo – Espero, E@I
*filmo E-o estas... (Roĝener, Hokan, Petro) - LA-j, E@I, Espero
*DVD “Esperanto Elektronike” al naciaj merkatoj (iu ajn kapabla) – komputilaj gazetoj
*Manlibroj pri komputilaj programoj (OO2, Mozilla, KDE, Linukso...) - (Yves) - „Youth in action“
*“Esperanto@Interreto“ – praktika manlibro (Yves) – Espero, E@I,
*Butiko E-a – retbazaro – (Jxenja) – UEA, E@I, FEL?,
*Typing.lt – (Jxenja) – OSF, „Youth in action“
*multlingvigo de E-mozaika – amaskomunikilo E-a nacilingva (Ĵenja) – UEA, FAME-fondaĵo,
*filmo pri LLZ – (j.2008/09 - omaĝe al la datreveno) (Petro, Roĝener, Hokan) – Fondaĵo Zamenhof, UEA,
*filmo pri J.A.Komenský (Comenius) – j. 2009? (Petro, Marek, Roĝener)
*kreo de enhavo kaj multlingvigo de www.esperantodvd.net (Petro, Ĵenja)
*enmeto de etaj E-videoj al la reto (You Tube, Google video) - pri kaj en E-o (Petro, Roĝener)
*varoj kaj organizoj kun E-nomoj (paĝaro – propraj aldonoj eblaj) – konkurso, prezenti E-ajn vortojn, uzatajn en la merkata mondo - E@I, TEJO?, http://ikso.net/lavenko/?
*PIV-elektronike? (Ĵenja) – necesa interkonsento kun SAT
*gramatika korektilo por E.-o - UEA, Esperanto 22
*"Lernu lingvon!" (Pli pri ĝi en alia parto – grandega projekto)
*Bretaro - superkatalogo kaj cifereca arĥivejo de la Esperanta literaturo (Marek, Miroslav Malovec, Ziko van Dijk?)
*Kolegaro - "akademia genealogio" de esperantistoj ekde "patro" Zamenhof ĝis liaj nunaj esperantistidoj (Marek)
*internacia reta turneo-konkurso en Skrablo en Esperanto (Marek, Argilo)

Reen al la tagordo