Vikio de E@I! : Organizo/Sinprezentoj

Sinprezentoj de kandidatoj por la estraro

Peter Baláž (Slovakio)

(*8.10.1979)
petro@gmail.com
+421 902 203 369

Inter 1994-1999 studis hotel-akademion en Piešťťany (SK), sekve laboris 2 jarojn kiel kelnero en Germanio kaj Auxstrio.
Ekde 2002 entreprenisto (cxefe eldonado de libroj, KDj, DVDj, organizado de arangxoj), samtempe duon-dungito de EEU.
Nuntempe studento de interlingistiko cxe Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando.
Krom tio verkas artikolojn por E-gazetoj, okupigxas pri grafikajxoj, filmas, kreas novajn projektojn...
Hobioj: psikologio, metala muziko, libroj, sci-fi filmoj, fitnes-centro, meditado...
Karakterizo: organizema, kreema, komunikema, sportema, vegetarano.

Nunaj postenoj:
kunordiganto de E@I
prezidanto de SKEJ
estrarano de EEU
helpanto cxe ICM (Inform-centro de gejunuloj) Partizánske
Komitatano A de TEJO (por E@I)

Lingvoj:
slovaka - denaske
cxehxa - perfekte
esperanto - perfekte
germana - bone
angla - meze
rusa - pasive
pola - pasive

Ksenia Prilepskaya (Rusio)

(*16.06.1981)
ksenia.prilepskaya@gmail.com
+7 916 944 57 56

Biografieto kaj movadaj celoj:
Mi aktivas en E-movado ekde 2002a jaro kaj dum tiu tempo partoprenis, helpis kaj kunordigis
diversajn E-renkontigxojn, kaj rusajn, kaj internaciajn. Inter ili PLES-IMEA 2002-2005,
STRIGoj 2002-2003, IS 2003, IJK 2004-2005, ARKONES 2005, AS 2006, Kievaj Tagoj 2004 kaj aliaj.

Ankaux mi okazigis kaj gvidis E-kursojn por komencantoj en 2004 en Svedio kaj en 2005 en Sakhalin

(Fora Oriento de Rusio). Ekde septembro 2005 mi studas cxe Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan,
Pollando, cxe Interlingvistikaj Studoj. Krome, mi aktivis en la projekto www.esperantomobilo.org dum
ekzisto de tiu, kaj nun aktivas cxe la projektoj Nitobe-centro, DVD "Elektronika Esperantio",
nova.ikso.net kaj aliaj. Interalie, baldaux mi intencas veturi Brazilion por instrui infanojn
kaj helpi cxe Bona Espero.
Future mi volus plentempe okupigxi pri Esperanto kaj pro tio pritraktas nun kelkajn interesajn
novajn projektojn kun esperantistaj amikoj de mi.

Sinjor(in)o Iu (Io)

Yves Nevelsteen

°1974-06-21
yves@ikso.net
+32 497 549 615
Gent - Flandrio (Belgio)

Profesia vivo
Studis komunikadon en Antverpeno.

Privata vivo
Loĝas kune kun Veerle SWARTEBROEKX, esperantistino.
Havas du infanojn: Chaira GOETHALS (1998) kaj Jente NEVELSTEEN (2002). Amabaŭ parolas Esperanton.

Lingvokono
nederlande - denaske
Esperanto - altnivele
france - altnivele
angle - altnivele
germane - meznivele
hispane - baznivele
pole - tre tre baznivele :-)

Esperanto
Eklernis Esperanton en 1989.
Malaperis de la movado inter 1994 kaj 1999.
Prezidanto de FLEJA de 2004 ĝis 2007 (ekde marto 2007 vicprezidanto)
Estrarano de la Flandra Esperanto-Asocio ekde 2006
Kreinto / prizorganto de la retejo http://www.esperanto.be/junuloj.
Ĉefredaktanto de la revuo Jongeren Esperanto Nieuws
Ĉeforganizanto de la renkontiĝo PSKK (de 2001 ĝis 2004 - poste kunorganizanto)
Tradukis la permesilojn de Creative Commons al Esperanto
Aktiva vikipediisto kaj kompilinto de manlibro pri Vikipedio
Kreinto de Komputeko (prikomputila terminokolekto) - http://www.komputeko.net
Membro de la eo-tradukskipo de Open Office.org
Kasisto de E@I ekde julio 2007

Prezento por ikso.net
Nomo: Yves NEVELSTEEN

Lando: Flandrio (Belgio)

Respondecoj: kasisto de E@I, Komputeko, manlibro pri Vikipedio

Kiu mi estas: mi naskiĝis en la jaro 1974. Profesie mi estas tradukisto de komputilaj programoj kaj akompanaj manlibroj kaj helpsistemoj. Esperanton mi lernis en 1989, samkiel mia amikino kun kiu mi loĝas en Gento. Dum kelkaj jaroj mi estis prezidanto de la flandra Esperanto-junularo kaj ekde 2006 ĉefe okupiĝas pri retaj projektoj kaj verkado de artikoloj. Mi havas du infanojn kiuj scipovas Esperanton.

Kontaktlingvoj: Esperanto, nederlanda, franca, angla, germana.

Judith Meyer (Germanio)

(* 11.06.1984)
judith@ikso.net
+49 2842 60421

De 1994 al 2003 studis en altlernejo en Kamp-Lintfort (Germanio). En somero 2004 stipendie partoprenis intensivan cxinan lingvokurson cxe Pekina universitato pri lingvoj kaj kulturo kaj partoprenis Universalan Kongreson samtempe. Ekde 2003 studas komputillingvistikon, francan kaj ekonomion cxe universitato Duisburg-Essen (Germanio); versxajne diplomigxos en 2008.

Ekde 2002 laboras kiel privata instruistino, lecion-kreantino kaj programistino, ekzemple ankaux kunkreante www.eklaboru.com kaj www.amikumu.com, aldone al kurspagxaroj kaj la multlingva enreta rolludo www.cantr.net.

Hobioj: lingvo-lernado kaj lingvo-instruado, programado, legado, politiko kaj historio, jxudo

Lingvoscioj:
germana - denaske
angla - perfekte
franca - perfekte
esperanto - bone
latino - bone
cxina - meze
itala - meze
novgreka - baze
hispana - pasive
kataluna - pasive
nederlanda - pasive
aliaj - lernante

Legu kompletan vivresumon

Marek Blahuš (Ĉeĥio)

(*1986-05-16)
ecxei@blahus.cz
+420-777252487

Mi estas studento de dua jaro pri aplikata informadiko ĉe la Fakultato de informadiko en la Masaryk-Universitato en Brno, la dua plejgranda urbo en Ĉeĥio. Mia hejmurbo estas alia urbo Uherské Hradiště, 80 kilometrojn oriente de Brno, proksime de Slovakio.

Profesia kariero:
Mi programas ekde la aĝo de 8 jaroj, regas multajn teĥnologiojn (XHTML+CSS+Java Script+PHP+My SQL, Visual Basic, C / C++, XML, Python, textutils) kaj mia profesia interesiĝo estas komputil-lingvistiko. Dum miaj gimnaziaj studoj mi estis kelkfoje premiita de tutlandaj sciencaj fondaĵoj kaj en 2005 reprezentis Ĉeĥion ĉe la Intel International Science and Engineering Fair en Fenikso, Usono.

Miaj kromaj hobioj estas genealogio, lingvoj kaj Vikipedio. Mi ankaŭ ofte vojaĝas (jam uzis Esperanton ia. en AT, BA, BE, CZ, DE, DK, FR, HR, HU, IT, LT, PL, SE, SK, US).

Mejloŝtonoj en Esperanto-kariero:

Esperanto-postenoj:

Lingvoscioj: denaska [cs] • kvazaŭ denaska [eo] • alta [en, x-tokipona] • meza [de, es] • baza [la] • pasiva [sk, pl] • ekstudas [hu].

Kandidatoj por la komisionoj

Skizaj sinprezentoj por ikso.net


Nomo: Judith MEYER (junesun)
Lando: Germanio
Respondecoj: eksteraj rilatoj, Lernu lingvon
Sinprezento: Mi naskigxis en 1984, mi interesigxas pri lingvoj kaj lingvolernado. Mi studas francan, komputillingvistikon kaj ekonomion cxe la universitato Duisburg-Essen en Germanio kaj flanke laboras kiel kurskreantino, lingvo-instruistino kaj programistino. Mi estas kunfondantino de www.eklaboru.com kaj www.amikumu.com .
Kontakt-lingvoj: de, en, fr, eo, la, it, zh, es, nl, ca


Nomo: Peter Baláž
Lando: Slovakio
Respondecoj: kunordiganto, projektplanado
Sinprezento: Naskiĝis en 1979, post studado de Hotel-akademio laboris ĉ. 2 jarojn en Germanio kaj Aŭstrio. Ekde 2003 eldonisto, ekde 2003 aktiva en E@I, ekde 2005 ĝia kunordiganto. En libera tempo verkas artikolojn, filmas, okupiĝas pri grafikaĵoj. Hobioj: psikologio, metala muziko, libroj, filmoj sci-fi, meditado...
Kontakt-lingvoj: sk, cs, eo, de, en, pl, ru


Nomo: Yves NEVELSTEEN
Lando: Flandrio (Belgio)
Respondecoj: kasisto de E@I, Komputeko, manlibro pri Vikipedio
Kiu mi estas: mi naskiĝis en la jaro 1974. Profesie mi estas tradukisto de komputilaj programoj kaj akompanaj manlibroj kaj helpsistemoj. Esperanton mi lernis en 1989, samkiel mia amikino kun kiu mi loĝas en Gento. Dum kelkaj jaroj mi estis prezidanto de la flandra Esperanto-junularo kaj ekde 2006 ĉefe okupiĝas pri retaj projektoj kaj verkado de artikoloj. Mi havas du infanojn kiuj scipovas Esperanton.
Kontakt-lingvoj: nl, fr, eo, en, de

Nomo: Marek BLAHUŠ (blahma)
Lando: Ĉeĥio
Respondeco: ĝenerala sekretario, Bretaro
Naskiĝis en 1986 kaj nuntempe studas komputilan lingvistikon ĉe la Masaryk-Universitato en Brno. Dum gimnaziaj studoj gajnis kelkajn premiojn pro sia programista aktivado kaj en 2005 partoprenis konkurson Intel International Science and Engineering Fair en Usono. En 2006 organizis trejnseminarion de E@I pri Lingvoj en interreto.
Kontakt-ingvoj: cs, eo, en, de, es, tok, pl, sk