Vikio de E@I!:
Organizo
?
/Sinprezentoj
...
Al ikso.net
Cxefa Pagxo
|
Cxiuj Pagxoj
|
Lastaj Sxangxoj
|
Lastaj Komentoj
|
Uzantoj
|
Registrigxu
|
Salutnomo:
Pasvorto:
===Sinprezentoj de kandidatoj por la estraro=== ==== Peter Bal (Slovakio) ==== (*8.10.1979) petro@gmail.com +421 902 203 369 Inter 1994-1999 studis hotel-akademion en Pieťany (SK), sekve laboris 2 jarojn kiel kelnero en Germanio kaj Auxstrio. Ekde 2002 entreprenisto (cxefe eldonado de libroj, KDj, DVDj, organizado de arangxoj), samtempe duon-dungito de EEU. Nuntempe studento de interlingistiko cxe Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando. Krom tio verkas artikolojn por E-gazetoj, okupigxas pri grafikajxoj, filmas, kreas novajn projektojn... Hobioj: psikologio, metala muziko, libroj, sci-fi filmoj, fitnes-centro, meditado... Karakterizo: organizema, kreema, komunikema, sportema, vegetarano. Nunaj postenoj: kunordiganto de E@I prezidanto de SKEJ estrarano de EEU helpanto cxe ICM (Inform-centro de gejunuloj) Partiznske Komitatano A de TEJO (por E@I) Lingvoj: slovaka - denaske cxehxa - perfekte esperanto - perfekte germana - bone angla - meze rusa - pasive pola - pasive ====Ksenia Prilepskaya (Rusio)==== (*16.06.1981) ksenia.prilepskaya@gmail.com +7 916 944 57 56 Biografieto kaj movadaj celoj: Mi aktivas en E-movado ekde 2002a jaro kaj dum tiu tempo partoprenis, helpis kaj kunordigis diversajn E-renkontigxojn, kaj rusajn, kaj internaciajn. Inter ili PLES-IMEA 2002-2005, STRIGoj 2002-2003, IS 2003, IJK 2004-2005, ARKONES 2005, AS 2006, Kievaj Tagoj 2004 kaj aliaj. Ankaux mi okazigis kaj gvidis E-kursojn por komencantoj en 2004 en Svedio kaj en 2005 en Sakhalin (Fora Oriento de Rusio). Ekde septembro 2005 mi studas cxe Universitato de Adam Mickiewicz en Poznan, Pollando, cxe Interlingvistikaj Studoj. Krome, mi aktivis en la projekto www.esperantomobilo.org dum ekzisto de tiu, kaj nun aktivas cxe la projektoj Nitobe-centro, DVD "Elektronika Esperantio", nova.ikso.net kaj aliaj. Interalie, baldaux mi intencas veturi Brazilion por instrui infanojn kaj helpi cxe Bona Espero. Future mi volus plentempe okupigxi pri Esperanto kaj pro tio pritraktas nun kelkajn interesajn novajn projektojn kun esperantistaj amikoj de mi. ==== Sinjor(in)o Iu (Io)==== ==== Yves Nevelsteen==== 1974-06-21 yves@ikso.net +32 497 549 615 Gent - Flandrio (Belgio) **Profesia vivo** Studis komunikadon en Antverpeno. * 1998-1999 laboris ĉe interreta provizanto Belgacom Skynet en Bruselo * 1999-2005 laboris ĉe financ-ekonomia gazeto De Tijd (http://www.tijd.be) kiel asistanto-instruisto pri komputilaj programoj * ekde 2005 laboras ĉe Design Express (http://www.designexpress.be/) kiel tradukisto de komputilaj programoj kaj verkisto de akompanaj manlibroj **Privata vivo** Loĝas kune kun Veerle SWARTEBROEKX, esperantistino. Havas du infanojn: Chaira GOETHALS (1998) kaj Jente NEVELSTEEN (2002). Amabaŭ parolas Esperanton. **Lingvokono** nederlande - denaske Esperanto - altnivele france - altnivele angle - altnivele germane - meznivele hispane - baznivele pole - tre tre baznivele :-) **Esperanto** Eklernis Esperanton en 1989. Malaperis de la movado inter 1994 kaj 1999. Prezidanto de FLEJA de 2004 ĝis 2007 (ekde marto 2007 vicprezidanto) Estrarano de la Flandra Esperanto-Asocio ekde 2006 Kreinto / prizorganto de la retejo http://www.esperanto.be/junuloj. Ĉefredaktanto de la revuo Jongeren Esperanto Nieuws Ĉeforganizanto de la renkontiĝo PSKK (de 2001 ĝis 2004 - poste kunorganizanto) Tradukis la permesilojn de Creative Commons al Esperanto Aktiva vikipediisto kaj kompilinto de manlibro pri Vikipedio Kreinto de Komputeko (prikomputila terminokolekto) - http://www.komputeko.net Membro de la eo-tradukskipo de OpenOffice.org Kasisto de E@I ekde julio 2007 **Prezento por ikso.net** Nomo: Yves NEVELSTEEN Lando: Flandrio (Belgio) Respondecoj: kasisto de E@I, Komputeko, manlibro pri Vikipedio Kiu mi estas: mi naskiĝis en la jaro 1974. Profesie mi estas tradukisto de komputilaj programoj kaj akompanaj manlibroj kaj helpsistemoj. Esperanton mi lernis en 1989, samkiel mia amikino kun kiu mi loĝas en Gento. Dum kelkaj jaroj mi estis prezidanto de la flandra Esperanto-junularo kaj ekde 2006 ĉefe okupiĝas pri retaj projektoj kaj verkado de artikoloj. Mi havas du infanojn kiuj scipovas Esperanton. Kontaktlingvoj: Esperanto, nederlanda, franca, angla, germana. ==== Judith Meyer (Germanio) ==== (* 11.06.1984) judith@ikso.net +49 2842 60421 De 1994 al 2003 studis en altlernejo en Kamp-Lintfort (Germanio). En somero 2004 stipendie partoprenis intensivan cxinan lingvokurson cxe Pekina universitato pri lingvoj kaj kulturo kaj partoprenis Universalan Kongreson samtempe. Ekde 2003 studas komputillingvistikon, francan kaj ekonomion cxe universitato Duisburg-Essen (Germanio); versxajne diplomigxos en 2008. Ekde 2002 laboras kiel privata instruistino, lecion-kreantino kaj programistino, ekzemple ankaux kunkreante ((http://www.eklaboru.com www.eklaboru.com)) kaj ((http://www.amikumu.com www.amikumu.com)), aldone al kurspagxaroj kaj la multlingva enreta rolludo ((http://www.cantr.net www.cantr.net)). Hobioj: lingvo-lernado kaj lingvo-instruado, programado, legado, politiko kaj historio, jxudo Lingvoscioj: germana - denaske angla - perfekte franca - perfekte esperanto - bone latino - bone cxina - meze itala - meze novgreka - baze hispana - pasive kataluna - pasive nederlanda - pasive aliaj - lernante ((http://www.eklaboru.com/resumo_priskribo.php?id=20 Legu kompletan vivresumon)) ====Marek Blahu (Ĉeĥio)==== (*1986-05-16) ecxei@blahus.cz +420-777252487 Mi estas studento de dua jaro pri aplikata informadiko ĉe la Fakultato de informadiko en la Masaryk-Universitato en Brno, la dua plejgranda urbo en Ĉeĥio. Mia hejmurbo estas alia urbo Uhersk Hraditě, 80 kilometrojn oriente de Brno, proksime de Slovakio. Profesia kariero: Mi programas ekde la aĝo de 8 jaroj, regas multajn teĥnologiojn (XHTML+CSS+JavaScript+PHP+MySQL, Visual Basic, C/C++, XML, Python, textutils) kaj mia profesia interesiĝo estas komputil-lingvistiko. Dum miaj gimnaziaj studoj mi estis kelkfoje premiita de tutlandaj sciencaj fondaĵoj kaj en 2005 reprezentis Ĉeĥion ĉe la //Intel International Science and Engineering Fair// en Fenikso, Usono. Miaj kromaj hobioj estas genealogio, lingvoj kaj Vikipedio. Mi ankaŭ ofte vojaĝas (jam uzis Esperanton ia. en AT, BA, BE, CZ, DE, DK, FR, HR, HU, IT, LT, PL, SE, SK, US). Mejloŝtonoj en Esperanto-kariero: * junio/julio 2003: eklernis dum du semajnoj, per interreto kaj aŭskultado de radio * junio 2004: Ĉantorio (unua internacia aranĝo) * novjaro 2004/2005: IS en Wetzlar (enkonduko en la internacian junularan movadon) * komenco de 2005: kunrefondinto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo * junio 2005: partoprenis E@I-seminarion "Ni sciigu aliajn pri ni" en Partiznske * julio/aŭgusto 2005: "malgranda" esperanto-vojaĝo - UK en Vilno & IJK en Zakopane (respondeculo pri la "filmejo") * novjaro 2005/2006: IS en Xanten (filmejo, kurseto pri tokipono) * junio 2006: partoprenis kunsidon pri la Nitobe-centro en Gotenburgo * junio/julio 2006: kunlaboro pri DVD "Esperanto Elektronike" (plankunsido, surdiskigo de la Vikipedio, sekcioj "libroj" & "programoj" & "ludoj") * julio 2006: organizis junularan renkontiĝon dum la IKUE-kongreso en Velehrad * julio/aŭgusto 2006: "granda" esperanto-vojaĝo (33 tagoj) - ISAE-centjariĝo en Tavoleto (prelego pri E@I), UK en Florenco (filmejo de JP) & IJK en Sarajevo (filmejo, tokipono) & IJS en Mak (filmejo) * aŭgusto 2006: organizis busan karavanon inter IJK kaj UK * novembro 2006: organizis en Brno E@I-seminarion pri "Lingvoj en interreto" kun daŭrigo en konferenco KAEST en Dobřichovice (prelego pri Unikodo) Esperanto-postenoj: * kunrefondinto (2005) kaj prezidanto de ĈEJ kaj de ĝia Brna klubo (ekde 2006) * individua membro de UEA/TEJO (ekde 2004), D&FD&JD de UEA en Uhersk Hraditě, TEJO-komitatano A por Ĉeĥio (ekde 2005) * tradukanto de Nitobe-centro por la ĉeĥa (ekde 2006) * gastiganto de Pasporta Servo en Brno (ekde 2006) * redaktanto de Vikipedio en Esperanto (ekde 2004 jam 3000 redaktoj) Lingvoscioj: denaska [cs] • kvazaŭ denaska [eo] • alta [en, x-tokipona] • meza [de, es] • baza [la] • pasiva [sk, pl] • ekstudas [hu]. === Kandidatoj por la komisionoj === * Felix Zesch, Germanio / Rusio (elekta) * Lovisa Gustafsson, Svedio (elekta) => Neringa, Litovio ? * Oleg Izjumenko, Rusio / Svedio (elekta) * Nastja Kojhevnikova, Rusio / Danio (financa) * Aleks Kadar, Francio (financa) * Erinja Piateski, Usono (financa) ===Skizaj sinprezentoj por ikso.net=== Nomo: Judith MEYER (junesun) Lando: Germanio Respondecoj: eksteraj rilatoj, Lernu lingvon Sinprezento: Mi naskigxis en 1984, mi interesigxas pri lingvoj kaj lingvolernado. Mi studas francan, komputillingvistikon kaj ekonomion cxe la universitato Duisburg-Essen en Germanio kaj flanke laboras kiel kurskreantino, lingvo-instruistino kaj programistino. Mi estas kunfondantino de www.eklaboru.com kaj www.amikumu.com . Kontakt-lingvoj: de, en, fr, eo, la, it, zh, es, nl, ca Nomo: Peter Bal Lando: Slovakio Respondecoj: kunordiganto, projektplanado Sinprezento: Naskiĝis en 1979, post studado de Hotel-akademio laboris ĉ. 2 jarojn en Germanio kaj Aŭstrio. Ekde 2003 eldonisto, ekde 2003 aktiva en E@I, ekde 2005 ĝia kunordiganto. En libera tempo verkas artikolojn, filmas, okupiĝas pri grafikaĵoj. Hobioj: psikologio, metala muziko, libroj, filmoj sci-fi, meditado... Kontakt-lingvoj: sk, cs, eo, de, en, pl, ru Nomo: Yves NEVELSTEEN Lando: Flandrio (Belgio) Respondecoj: kasisto de E@I, Komputeko, manlibro pri Vikipedio Kiu mi estas: mi naskiĝis en la jaro 1974. Profesie mi estas tradukisto de komputilaj programoj kaj akompanaj manlibroj kaj helpsistemoj. Esperanton mi lernis en 1989, samkiel mia amikino kun kiu mi loĝas en Gento. Dum kelkaj jaroj mi estis prezidanto de la flandra Esperanto-junularo kaj ekde 2006 ĉefe okupiĝas pri retaj projektoj kaj verkado de artikoloj. Mi havas du infanojn kiuj scipovas Esperanton. Kontakt-lingvoj: nl, fr, eo, en, de Nomo: Marek BLAHU (blahma) Lando: Ĉeĥio Respondeco: ĝenerala sekretario, Bretaro Naskiĝis en 1986 kaj nuntempe studas komputilan lingvistikon ĉe la Masaryk-Universitato en Brno. Dum gimnaziaj studoj gajnis kelkajn premiojn pro sia programista aktivado kaj en 2005 partoprenis konkurson Intel International Science and Engineering Fair en Usono. En 2006 organizis trejnseminarion de E@I pri Lingvoj en interreto. Kontakt-ingvoj: cs, eo, en, de, es, tok, pl, sk
Se vi volas konservi sxangxojn, antaux ol premi "Konservi", enskribu en la suban fenestreton kodon, kiun vi vidas en la bildo.
Powered by
WackoWiki R4.2