punkton post punkto lau la tagordo:
- nenio vere nova che esf, shajnas ke la fondajho bone funkcias sed iom stagnas atendante aktivighon de la nova direktoro.
- esf demandis pri la membronombro de e@i kaj shajne shatas la agadon ghenerale.
- chio en ordo pri lernu!. ni atendu rezultojn de la analizilo kaj poste faru komunan planadon de la projekto iam dum la autuno. esf daure volas mendi ekspertizon pri la pagharo.
- pri "lernu lingvon" estis pluraj argumentoj kaj opinioj. shajnas ke chiuj shatas la projekton, sed ke esf pensas ke ghi estus tre bona por eksteraj fondajhoj kaj ne tre emus subteni ghin finance, almenau ne la instruan parton de aliaj lingvoj. ni rajtas kadre de nia lernu-laboro iom okupighi pri disponigo de lernu-iloj por aliaj lingvoj, serchado de aliaj subtenantoj por aliaj lingvoj ks.
- pri "Ampleksa informejo pri Esperanto, la movado kaj multlingveco" esf diris ke ghi shajnas subteninda kaj ghojus ricevi pli detalan projektproponon.
- pri "Agadoj rilate la internacian jaron de lingvoj" esf pensas ke indus fari ion kaj shajne pretus subteni tiajn agadojn, sed shatus unue havi pli bonan bildon pri kio farindas. ev okazos kunsido pri tio en Jokohamo.
- pri "Gramatikkontrolilo por Esperanto" esf diris "se ni ne faras tion, vershajne neniu alia faros" kaj shajne entuziasmas pri la projekto.
- pri "Virtuala kunsidejo, prelegejo", esf shatas la ideon sed ne pensas ke ghi havu altan prioritaton.
- pri "Nova pli bona traduksistemo", necesus pli detale priskribi la projektideon. (nuna penso: eble ghi povus esti bela donaco al internaciaj NRO-j dum la jaro de lingvoj..)
- pri "Modernigo de esperantic.org", esf diris ke tio havu prioritaton. ev okazos kunsido pri tio en Jokohamo kaj konkreta rezulto estu videbla komence de oktobro tiel ke esf povu kune kun iu(j) el e@i rigardi kaj komenti dum la kunsido en Vankuvero.
- pri la kunsidproponoj shajne chio en ordo, esf chi-semajne provos fari formalan decion pri la litova kaj gramatikkontrolila. krome povus okazi kunsido en Jokohamo kun MF, HT, TR, JG, BW kaj ev HL.
- pri punkto 5: esf preferus konkretajn projektojn kun klara komenco kaj fino, sed ne kontrauus ricevi dokumenton kiu pli detale priskribas la bezonojn kaj argumentojn.
- pri google-reklamkonto: Mark aranghos kun nova librotenisto de esf.
- pri pliaj telefon/ret-kunsidoj ni vidos.
Tre bona resumo, Hokan / Sonja. Mi shanghus nur unu parton:
Pri tiuj proponoj ni ne multe diskutis. Mi mem pensas, ke ili facile
enkadrighus en aliaj projektoj, char ili estas rimedoj pli ol celoj
en si mem. Chiukaze la takso "ghi ne havu altan prioritaton" ne
respondas al la efektivaj opiniesprimoj, lau mia memoro. Mia
ghenerala komento, ke proponoj ellaboritaj ghis la nivelo de bugheto
kaj tempoplano estas pli facile trakteblaj por ESF, validas ankau pri
tiuj chi.