Dato: 2008.10.09
Dum la Ĵurnalista Kongreso Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus oficiale prezentis la KD-n, kiun E@I kreis por informi pri Esperanto en Pollando, promocie de la UK en Bjalistoko.
Prezentiĝis ankaŭ la projekto Aktuale.info?. Peter kaj Jevgenij prelegis cetere pri uzado de modernaj teknikoj en informado.
Yves Nevelsteen prelegis pri la projekto Komputeko kaj prezentis la presitan version de ĝi.
Dum la UK okazis renkontiĝo de la kerna teamo de la projekto Aktuale.info?. Estis priparolitaj teknikaj kaj ankaŭ enhavaj partoj.
Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus prelegis interalie pri uzado de modernaj teknikoj en informado dum la Kleriga Lundo.
La proks. 1800 kongresanoj ricevis per la kongresdokumentoj informilon pri Vikipedio. Ĝi estis financita de UEA, EEU kaj E@I. Ziko van Dijk prezentis la informilon kaj Yves Nevelsteen prelegis pri Vikipedio ĝenerale, kun multe da praktikaj ekzemploj. Pavla Dvoraková anoncis KAEST-seminarion kun Vikipedio-sesio, kaj helpis ankaŭ Beatrice Allée. Pro la grandega interesiĝo, vendrede okazis plia kunveno pri Vikipedio. E@I planas ankoraŭ ĉi-jare eldoni novan verkon pri Vikipedio de Ziko van Dijk (planataj estas ev. eĉ nacilingvaj versioj).
Nova trejnado pri Vikipedio okazos dum
KAEST en novembro, planatas ankaŭ trejnado dum Ago-Semajno.

Vidu
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Vikipedio_en_UK kaj
http://www.liberafolio.org/2008/roterdamo3
Dum la terminologia forumo Yves Nevelsteen prezentis la Komputeko-n.
Intertempe jam vendiĝis pli ol 300 ekzempleroj de la verko. La Komputeko-libreto estas interalie havebla en la
retbutiko de la Flandra Esperanto-Ligo.
Dum la lingvist-softvarist-renkontejo Marek Blahuš kaj Eckhard Bick prezentis siajn laborojn rilatajn al la projekto "Lingvohelpilo".
Dum la UK en Roterdamo, lernu! ricevis premion de UEA pro ĝia elstara agado por la Internacia Lingvo Esperanto.
Du foje estis prezentita E@I-agado dum IJK 2008 - estis prezentita la filmo "Esperanto estas..." kaj okazis prelego pri nova pretigata portalo aktuale.info
Uzantoj de Lernu! unuafoje rekontiĝis eksterrete dum Somera Esperanto-Studado (SES) en Slovakio. Pli ol cent tre diversaĝaj personoj partoprenis la aranĝon. Male ol kutime, multaj el la ĉeestintoj neniam antaŭe renkontiĝis. Tio validis ne nur por tiuj, kiuj lernis Esperanton en la reto. Ankaŭ aliaj novuloj multis en SES. Ĉi-foje al la slovaka aranĝo estis invititaj pluraj spertaj instruistoj, kiuj helpis al la novuloj evoluigi sian lingvoscion.
Legu pli:
http://www.liberafolio.org/2008/lernurenkonto/
Dum la kunsido en Vilnius ni multe diskutis pri la logotipo. Ni decidiĝis pri la jena.

Momente la kerna teamo okupiĝas pri verkado de la tiel nomata "stabila enhavo", samkiel pri serĉado de taŭgaj ontaj novaĵ-verkistoj (redaktoroj). Ni aldonas informojn pri la historio de Esperanto, pri la kulturo kaj ĝia utiligo. Ankaŭ pri la aspekto de tuta portalo ni laboris. Surbaze de komentoj pri antaŭaj skizoj estas kreita
nova skizo de la ĉefpaĝo.
Profesiaj programistoj intertempe ellaboras la retejon teknike.
E@I kreis novan paĝaron pri ĝiaj DVD-projektoj. Ĉefa ĝia celo estas informi pri la projektoj, ebligi pli proksime konatiĝi kun ili, ilia enhavo kaj celo. Aldone eblas mendi la diskojn kaj helpi tiel plu evoluigi la organizon, kiu estas bazita je projekta laboro - tial gravas sukcesaj projektoj kaj kontentaj uzantoj. Ni esperas estonte multlingvigi la enhavon de paĝo.
http://www.esperantodvd.net/
La DVD "Esperanto estas..." verŝajne povos aperi novembre 2008, ĝis tiam daŭre eblos (ĝis la 30-an de oktobro) fari antaŭmendojn, kaj tiel entute helpi aperigi la diskon.
http://www.esperantodvd.net/mendoj/

La disko pri Esperanto, kreita de E@I aperis la 10an de septembro en Pollando, kiel aldonaĵo senpaga de tagĵurnalo "Gazeta Wyborcza". Jen vi povas legi pli pri la afero en
Libera Folio- pola KD:
La disko eĉ jam estas elŝutebla rete, vidu ĉe paĝaro de
E-klubo en Bjalistoko
-inta, -anta, -onta agado de E@I - estis titolo de prelego/prezento, kiun okazigis E@I-kunordiganto Peter Baláž dum la interlingvistika simpozio okazanta 18.-19.09.2008, omaĝe al la 10-jariĝo de la Interlingvistikaj studoj en Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań, Pollando.
La prelego fulm-montris la organizon ekde la komenco ĝis nunaj projektoj, kaj fine prezentis kelkajn ideojn pri la planoj por baldaŭa estonto. Post la prelego okazis viglaj diskutoj kun pluraj ĉeestintoj pri projektoj, ideoj...
2 novaj projektoj de E@I estis prezentitaj dum la septembra ARKONES en Poznań - la noveeldonita pola KD "Esperanto" kaj la filmo "Esperanto estas..." - dum ambaŭ prezentoj estis la agado de E@I laŭdata kaj aprezata. Multaj informis, ke de la gazeto, al kiu estis aldonita la KD kun Esperanto oni aĉetis po 10-20 pecoj, kun intenco donacadi ĝin al siaj amikoj, konatuloj. Same oni esprimis ĝojon, ke la DVD-filmo tamen baldaŭ (novembre!) aperos surdiske kaj ke ĝis fino de oktobro eblas ĝin antaŭmendi kontraŭ bona prezo (nur 2 EUR).
La lastan semajnfinon de septembro okazis en Stokholmo dua kunsido de la teamo kiu laboras pri projekto Lingvohelpilo - aŭtomata gramatikkontrolilo kun pedagogiaj lingvokonsiloj. Reta interfaco kun unua versio de la lingvohelpilo estos laŭplane lanĉita en aprilo 2009, kaj post tio atendos integriĝo kun diversaj retpaĝaroj de E@I, retumilo Fajrovulpo, retpoŝtlegilo Tondrobirdo, Open Office? ktp. Se vi uzas la retumilon Fajrovulpo kaj ŝatus helpi al la projekto, vi povas tion fari kolektante ekzemplojn de gramatikaj eraroj kiujn vi rimarkos en retpaĝoj, forumoj, retpoŝtmesaĝoj ks. Pli da informoj pri tio eblas legi ĉe
http://lingvohelpilo.ikso.net/firefox/. Antaŭdankon!
