Dato: 2008.05.15
Dum la aranĝo Sabla Printempo en Písek - Ĉeĥio (4-6 aprilo), E@I kunorganizis seminarion pri Vikipedio. Reprezentis E@I Yves Nevelsteen kaj Marek Blahuš.
Vendredvespere okazis ĝenerala prezento pri la libera enciklopedio fare de Jan Urbanek. Jan estas kunfondanto de ĉeĥlingva sekcio (Chapter) de Wikimedia Foundation.
Sabate antaŭtagmeze Yves rakontis pri la filozofio kaj bazaj verkprincipoj de Vikipedio. Posttagmeze okazis praktika verkado de artikoloj. La celo estis verki pri turismaj lokoj en la regiono de Písek. Ĉeestis la seminarion interalie Petr Chrdle, László Szilvási kaj la fondinto de la ĉeĥlingva Vikipedio, Mirek Malovec.
Aktivaj partoprenintoj de la seminario ricevis kiel premion ekzempleron de la Manlibro pri Vikipedio.
Marek prelegis pri E@I kaj ĝiaj projektoj. Okazis ankaŭ prelegoj pri ipernity, Gmail kaj Skype.
Ĉi-jare por la unua fojo la urbo Písek finance subtenis Sablan Printempon. Ideo estas ĉiujare ĝin organizi kaj allogi pli da eksterlandaj partoprenantoj. Ĉiam kiam aktivuloj renkontiĝas, ekestas planoj por la estonteco. Pri Vikipedio estas interalie plano fari kromajn seminariojn dum UK en Roterdamo kaj en Hungario. Dum KAEST en Dobřichovice ideo estas okupiĝi pri verkado de fakaj artikoloj en Vikipedio.
La aranĝo Sabla Printempo plej supozeble okazos similstile ankaŭ dum venontjara printempo kaj organizantoj celas atingi fakecon kaj internaciecan etoson. Ĉiukaze la temo estos denove "Esperanto kaj Interreto" kaj plano estas ke E@I denove ĝin kunorganizu.
Post nesukcesa monpeto ĉe la eŭropa fondaĵo European Youth Foundation, E@I antaŭnelonge pretigis kaj sendis novan dosieron. Ni ellaboris proponon por aro da lingvaj festivaloj. Komence de julio ni ekscios ĉu tiu propono jes ja plaĉas al la fondaĵo.

Dum la Ĵurnalista Kongreso en Vilnius, 26.-31.05. prezentos E@I siajn projektojn "Esperanto aktuale" (www.aktuale.info) kaj KDn por pola publiko "Esperantoland´". Aldone estos prezentita premiere filmo "Esperanto estas...", kiun venos prezenti rekte ĉefkreanto Rogener Pavinski el Brazilo. Sabate post la kongreso okazos ankaŭ labora kunsido de la teamo por "Esperanto aktuale".
Prezentiĝos en Vilnius ankaŭ la plej nova eldono de E@I, Komputeko. Ni ĝisdatigis la datumbazon de la retejo
www.komputeko.net la 13-an de majo. Aperas en la papera kaj reta eldonoj nun tradukoj por pli ol 7500 prikomputilaj vortoj. La Komputeko-libreton vi povas ankoraŭ antaŭmendi ĝis fino de majo.
Versio 4.10 de la programo
Irfanview estas disponebla en Esperanto. La tradukinto uzis la Komputekon kiel ĉefan referencon por la traduklaboro.
En marto E@I komencis novan projekton por krei altnivelan literum- kaj gramatikkontrolilon por Esperanto. Eckhard Bick, sperta esperantisto kaj fakulo pri komputillingvistiko, gvidas ĝin. Kunlaboras interalie Bertilo Wennergren, Sonja Petrović Lundberg kaj Marek Blahuš. La fondaĵo ESF finance helpas realigi la planojn. La teamo esperas en aŭtuno prezenti unuan testeblan version de la lingvohelpilo.
E@I aktive kontribuos al pluraj someraj renkontiĝoj. Dum la Universala Kongreso same dum IJK ekzemple okazos diversaj fakaj prelegoj - pri Komputeko, pri aktuale.info, pri retaj teknikoj... Nepre ĉeestinda estas la
unua renkontiĝo de Lernu! - uzantoj, helpantoj kaj kreantoj. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru tuj! (Registriĝis jam 90 personoj de 23 landoj).

Parto de la partoprenantoj de SES-2007
En la junia numero de la revuo Esperanto la ĉefa artikolo temos pri E@I kaj ĝiaj projektoj. La kerna teamo de E@I ĝin momente kune verkas.
Ekde nun vi povas en
ipernity tajpi ikse en blogoj, artikoloj, grupoj, komentoj, iperPoŝto kaj etikedoj. Post kiam vi estas preta, vi alklaku la butonon "Antaŭrigardu" kaj tuj vi vidos la ĝustajn supersignojn. Vi povas kompreneble ankaŭ tuj alklaki "Sendi" aŭ "Publikigi" depende de la loko kie vi estas en ipernity. Post kelkaj tagoj iksado estos ebla ankaŭ en dokumentoj, albumoj kaj notoj.
Notu, ke tiu eblo funkcios nur por novaj tekstoj entajpitaj ekde nun, kaj ke ĝi funkcios nur kiam vi uzas la Esperanto-interfacon. Jen plia kialo por uzi ĝin! Mi proponas, ke vi tajpu malgrandan dankvorton en la gastolibro de la ipernity-skipo (www.ipernity.com/home/team), aŭ sub
tiu ĉi artikolo, kiu certe estos legata i.a. de Tristan, la programisto, kiu realigis tion ĉi.