Vikio de E@I!: Novajxleteroj/Novajxletero5 ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

E@Info - numero 5

Dato: 2008.03.04


Enhavo

Aktuale-info

Meze de februaro en Poznano, Pollando, okazis intensa laborkunsido pri planata multlingva novaĵ-retejo, kiu laŭplane enhavos aktualajn, ĵurnalisme verkitajn novaĵojn kun rilato al Esperanto. La laborkunsidon partoprenis reprezentantoj de TEJO kaj UEA. Pri kunordigo respondecas la teamo de E@I. Enkondukon al la projekto vi jam trovos en la retejo www.aktuale.info



Legu pli en Libera Folio!

Lingva Festivalo en Loveno

Dum Lingva Festivalo en Leuven (Belgio) E@I informis pri sia agado per prelego kaj disdonado de informmaterialo. Ni estis oficiala partnero de la festivalo. Fotojn vi trovos ĉi tie. De la 25-a ĝis la 27-a de septembro en Bratislava E@I mem organizos por la tria fojo grandan lingvan festivalon. Ni informtenos vin.


Komputeko

Ni ĝisdatigis la Komputeko-datumbazon. Aperas en ĝi nun pli ol 6630 tradukoj en Esperanto de prikomputilaj terminoj. Ni planas por la UK en Roterdamo eldoni Komputeko-broŝuron. Ĉu vi volas helpi? Liston de terminoj por kiuj ni ĝis nun ne trovis taŭgan tradukon, vi trovos en la E@I-vikio. Eblas al tiu ĉi paĝo ankaŭ aldoni sugestojn kaj komentojn. Ni estas aŭtomate avertitaj pri aldonoj al tiu ĉi paĝo.

Novaĵoj en nia retejo

Ni aldonis novaĵojn al nia retejo www.ikso.net kaj invitas vin traduki ilin al naciaj lingvoj.

Novaĵoj el komputila mondo

Tekstaro

La Tekstaro de Esperanto havas ekde la 29a de Februaro novan adreson: http://tekstaro.com.


La serĉilo de la Tekstaro estas komplete reverkita. Ankaŭ la serĉointerfaco estas tralaborita kaj esence plene renovigita. Ĝi nun funkcias nur se Javaskripto estas aktivigita, kaj nur se la TTT-legilo estas sufiĉe moderna kaj laŭnorma. Se vi jamantaŭe uzis la serĉilon, tiam indas relegi la klarigojn. Mi forigis la neceson aliĝi kaj ensaluti por uzi la serĉilon.
Informis Bertilo Wennergren
Legu pli en Libera Folio!

Esperanta-ĉeĥa vortaro de Hron

Ĉeĥa firmao Lang Soft Korytná, kiu produktas softvarajn vortarojn inter la ĉeĥa kaj aliaj lingvoj per programo Translator, prilaboris similan vortaron ankaŭ por Esperanto. La bazo estas vortaro de Josef Hron, kiu disponigis senpage sian dosieron, tial la firmao ankaŭ senpage disponigas la vortaron en la reto. La programo ebligas serĉi la vortojn en ambaŭ direktoj. Interesatoj povas elŝuti la vortaron je la adresoj http://www.langsoft.cz/slovnikesperanto.exe kaj http://www.esperanto.wz.cz/Esp07.htm#Novinka. La vortaro enhavas ĉirkaŭ 170 mil vortojn.
Informis Miroslav Malovec

Damne svelta Linukso

Nuntempe mi eksperimentis per Damn Small Linux. Mi skribis helpotekston en Esperanto por faciligi la instaladon: http://dsl.inf.hu/
Se vi havas neuzatan malnovan komputilon nepre provu tiun Linukso, kiu jam funkcias sur 486 kun 16MB da memoro...
Informas: Thierry Salomon

Mozilla

Firefox ekzistas de iom da tempo en Esperanto. Michael Wolf, germana esperantisto, propriniciate tradukis la aliajn aplikaĵojn de Mozilla: Thunderbird, Seamonkey kaj Kompozer. Por la tradukado li ĉefe uzis la Komputekon. Aperas en lia retejo ankaŭ ligilo al tiu ĉi projekto de E@I. S-ro Wolf lanĉis similan projekton por traduki Mozilla-programojn al la suprasoraba lingvo. Detalojn vi trovos en la retejo http://www.sorbzilla.de/


Jenaj programoj de Mozilla estas haveblaj en Esperanto:
* Seamonkey
* Thunderbird
* Sunbird
* Kompozer
* Firefox


La traduko de Mozilla Firefox tamen ne estas prizorgata de ĉi tiu retejo, sed de alia teamo kaj estas ĝis nun la ununura projekto, kiu estas oficiala projekto de la komunumo Mozilla. Ĉiuj aliaj tradukoj, do, tiuj kiuj estas prizorgataj de ĉi tiu retejo, estas privata iniciativo, do neoficialaj.
La aplikaĵo Kompo Zer? ne estas projekto de Mozilla, sed ĝi estas ido de la aplikaĵo Nvu, kiun la firmao Linspire evoluigis kiel memstaran idon de la iama kalendara etendaĵo de la iama Mozilla Application Suite. La evoluigo de Nvu tamen estas ĉesigita kaj estas daŭrigata sub la nova nomo Kompo Zer? de grupo de programistoj. Ankaŭ la esperantlingva Kompozer estas prizorgata en ĉi tiu retejo. http://www.eozilla.de/

Wikia Search

Tradukiĝis la enkonduko de la nova serĉilo Wikia Search al Esperanto. http://search.wikia.com/wiki/Search_Wikia/eo

Ipernity en la ĉina lingvo dank' al Esperanto

Dank' al esperantistoj, ipernity nun estas havebla en la ĉina lingvo. La iniciatinto de la retejo, Christian Conti, eĉ iom lernis Esperanton por povi komuniki kun la tradukskipo!



Legu la preskomunikon


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]