Vikio de E@I!: Novajxleteroj/Novajxletero4 ...

Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

E@Info - numero 4

Dato: 2008.01.17


Enhavo

Nova KD pri Esperanto aperos!


La 1-an de januaro 2008 Peter Baláž, la kunordiganto de E@I, nome de E@I subskribis kontrakton kun la urbo Bjalistoko pri kreado de KD - multmedia disko, kiu per luda formo instruos Esperanton kaj prezentos la Esperanto-movadon al la pola publiko. La KD-on oni devas pretigi ĝis la fino de julio, laŭplane ĝi estos prezentita dum UK en Roterdamo. La KD-on planas senpage eldoni dua plej granda pola tag-ĵurnalo "Gazeta Wyborcza". La disko estos eldonita dufoje kaj la tuta planata eldonkvanto estas 300.000 ekzempleroj! Plejverŝajne tio estos nova rekordo pri la plej amasa Esperanto-eldonaĵo kaj estas tre bele, se ĝi realiĝos kunlabore kun E@I.


Nuntempe E@I por la projekto serĉas personon, kiu kapablus bele desegni komputile en vektora formato. Se vi estas sperta pri komputila desegnado aŭ konas personon, kiu havas tiajn talentojn, bv kontakti nin per la retadreso . La laboro estos pagata.

Pri la projekto "Esperanto aktuale"


Daŭre okazas laboroj pri la projekto "Esperanto aktuale", pri kiu ni skribis en nia antaŭa novaĵletero. La projekto daŭre estas en la planfazo. Dum tiu ĉi tempo estis kontaktitaj multaj reprezentantoj de diversaj Esperanto-organizoj kaj prizorgantoj de kelkaj grandaj informportaloj pri Esperanto, okazis kelkaj ret-kunsidoj kun kelkaj eblaj kunlaborantoj. La projekto estis prezentita dum diversaj Esperanto-aranĝoj kaj kelkaj Esperanto-gazetoj publikigis artikolojn pri ĝi. Se ankaŭ vi interesiĝas pri la nova informportalo, vi estas bonvena aliĝi al la dissendolisto http://groups.google.com/group/esperanto-aktuale .


La 9-10an de februaro en Poznano (Pollando) okazos laborkunsido kun kelkaj kunlaborontoj pri la projekto. Al la kunsido planas veni reprezentantoj de UEA, TEJO, Varsovia Vento, Pola Radio, GEA, Libera Folio, Esperanto-mozaika ktp. Pli da detaloj pri la kunsido kaj evoluo de la projekto aperos en unu el niaj sekvaj novaĵleteroj.

Eroj de filmeto "Esperanto estas..." en televido

Partoj de la unua ĉapitro de la filmo "Esperanto estas..." (Unuaj du ĉapitroj de la filmo troviĝas jam sur DVD "Esperanto elektronike") aperis en la TV-raporto pri Esperanta familio de Stano Marček (ĉefredaktoro de la Revuo Esperanto). Elsendo (longa 2,52 min) okazis marde, la 15an de januaro vespere en la plej spektata komerca televido en Slovakio "TV Markíza" en programo "Reflex". Jen la ligilo al la elsendo rete: http://archiv.markiza.sk/?31337d=15.01.2008&31337p=22&31337v%5B%5D=31144 La partoj de la filmo aperas ekde 2:02 ĝis la fino.
Plano estas ĉi-jare (ĝis UK en Roterdamo) produkti filmon kiel plurlingvan DVD-videon kun 5 aŭ 6 ĉapitroj - ni esperu ke poste estos sama intereso pri ĝi kiel ĝis nun.
Post brazila kaj itala estas ŝajne slovaka la tria apero de la filmeto en televido - se iu scias pri pliaj, bv. skribi al ni (informi pri ligilo, elsendo, dato de apero...): .

Ikso.net? - helpu nin pri la tradukado


Nia retejo www.ikso.net estas plurlingva kaj tradukita al pluraj lingvoj dank' al volontuloj. Por kelkaj lingvoj mankas traduko. Ni strebas havi tradukon almenaŭ de la enkonduka teksto en la akcepta paĝo kaj de la prezento de projektoj en ĉiuj elekteblaj lingvoj. Vi povas nin helpi pri tio je http://ikso.net/tradukado/

lernu! 5-jara


La 21a de decembro 2007 estis la kvina datreveno de lanĉiĝo de lernu!, la plej granda kaj uzata retpaĝaro por lernado de Esperanto. Por marki tion, la teamo de lernu! kolektis interesajn informojn pri la projekto: bildojn, fotojn, kaj intervjuojn kun la prizorgantoj kaj uzantoj de la paĝaro. Ĉiuj kolektitaj informoj troveblas ĉe http://lernu.net/pri_lernu/informiloj/artikolo.php . Vi estas tre bonvena uzi ilin tute libere por diversaj celoj, ekz. vi povas publikigi artikolon pri lernu! en via gazeto aŭ plusendi iujn informojn al membroj de via organizo ks.


La paĝaro lernu! nun havas version ankaŭ en la araba. Pri tiu versio kunlaboris lernu!-anoj el Jordanio, Usono, Israelo kaj Saud-Arabio. Libera Folio publikigis intervjuon kun Erinja Piateski, kiu estas unu el kernaj teamanoj de lernu!. La intervjuon vi povas trovi ĉe http://www.liberafolio.org/2007/arabalernu-1/

Lingva Festivalo en Belgio



Dum Lingva Festivalo en Loveno (Belgio) E@I informos pri sia agado per prelego kaj disdonado de informmaterialo. Ni estas oficiala partnero de la festivalo. Pliajn informojn vi trovos en la retejo de la festivalo.

Novaĵoj el komputila mondo

Novaĵoj el KDE-lando


Kun plezuro mi povas anonci ke Esperanto troviĝas inter la oficiale subtenataj lingvoj de la ĵus aperinta nova versio de la libera grafika ĉirkaŭaĵo KDE (K Desktop Environment) versio 4.0.0. Tio eblis danke al la ada laboro de la Esperanta tradukteamo; necesis re- aŭ nov-traduki multajn po-dosierojn pro la grandaj ŝanĝiĝoj okazintaj en tiu nova versio.


Informis Oliver Kellogg

Enketo - kiun duan lingvon por Eŭropo elektas vi?


Dank' al interreto, esperantistoj estas foje iom rimarkataj. Por enketo de aŭstra gazeto Der Standard, voĉdonis pli ol 7588 homoj por Esperanto kiel dua lingvo por Eŭropo. Ankaŭ en la komentoj temas preskaŭ nur pri la internacia lingvo.

Mazi en Gondolando


La klasikaĵo Mazi en Gondolando spekteblas nun en Google Video.


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]