Vikio de E@I!: Novajxleteroj/Novajxletero3 ...

Al ikso.net
Cxefa Pagxo | Cxiuj Pagxoj | Lastaj Sxangxoj | Lastaj Komentoj | Uzantoj | Registrigxu | Salutnomo:  Pasvorto:  

E@Info - numero 3

Dato: 2007.12.24


Enhavo

Kunsidoj kaj prezentoj dum la Malferma Tago en la CO

La 27-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 24-an de novembro, allogis 110 vizitantojn el 18 landoj.
Dum ĝi vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun ĝisnunaj kaj estontaj projektoj de E@I, i.a. la planata reta informportalo Esperanto-aktuale.


Sabate okazis prelego "E@I sinprezentas". La prelegon partoprenis kelkdek personoj, de pluraj el ili venis pli ol pozitivaj reagoj, laŭdoj. Dum unu horo ni prezentis ĉefajn projektojn (ekzistantajn kaj planatajn) al la publiko kaj poste respondis diversajn demandojn. Post la prelego nin alparolis du personoj, kiuj lernis Esperanton per lernu! kaj venis al la CO por povi unuan fojon en sia vivo paroli en Esperanto kun vivaj esperantistoj. Ĉiam estas agrable renkonti tiajn personojn.


Dimanĉe Ĵenja kaj Petro partoprenis seminarion pri informado, estratan de Barbara Pietrzak - ĝen.sek de UEA kaj estrarano pri informado. Ni estas tre kontentaj pri la seminario, laŭ nia opinio ĝi estis ege utila kaj ni sukcesis trakti multajn diversajn aferojn. Dum nia kontribuo - prezento: "Kiel E@I povas helpi al UEA" ni prezentis plurajn projektoj, kiuj estas laŭ ni farendaj/fareblaj/farindaj kunlabore kun UEA.


Lunde okazis granda kunsido kun estraranoj de UEA kiuj restis unu tagon pli por povi kunsidi kun ni pli detale pri la projekto aktuale.info. Unue ni prezentis detale niajn planojn pri ĝi, poste ni respondis multajn demandojn kaj komenciĝis diskutoj pri konkreta ebla kunlaboro inter E@I kaj UEA pri la projekto.

Esperanto-aktuale

E@I planas konstrui informportalon surbaze de teknikaj solvoj de litova Mozaika (http://emozaika.info/).

Sed ĝi estos multlingva, tre fleksebla kaj facile uzebla por ĉiuj. Finfine la ekstera publiko povus ekhavi bonan lokon por informiĝi pri agado de esperantistoj en diversaj lingvoj. La celo de la projekto estas ne anstataŭigi nunajn informpaĝojn, sed kunligi fortojn de ĉiuj informemaj personoj kaj per komunaj fortoj konstrui ion vere bonan. Prizorgantoj de la nunaj informpaĝoj, diversaj Esperanto-organizoj, ekhavos eblon reklami siajn servojn kaj sian agadon en multaj lingvoj al ekstera publiko.


Nun estas planfazo de la projekto. Ni informas esperantistojn pri la projekto, serĉas kunlaborantojn, kolektas ideojn ks. Bazajn informojn pri la nova projekto vi povas trovi ĉe http://ikso.net/dok/aktuale/pri_aktuale.doc . Atentu, ke temas pri labordokumento, kiu dum sekvaj monatoj plejverŝajne multe ŝanĝiĝos kaj pliboniĝos. Antau kelkaj tagoj ni (mi kaj Petro) kreis novan dissendoliston ĉe http://groups.google.com/group/esperanto-aktuale por tiuj, kiuj interesiĝas pri kunlaboro. Se vi volas kunlabori au havas deziron sekvi la evoluon de la projekto, vi estas bonvena aliĝi. La listo ankorau ne estas aktiva, sed baldau ni planas komenci ĝin sufiĉe aktive uzi por nia laboro.


Esperantic Studies Foundation decidis finance subvencii la planfazon de la projekto.

Expolingua Berlino


Judith Meyer kaj Chuck Smith informis pri Esperanto dum la lingvo-foiro Expolingua en Berlino. Ili ŝatus raporti pri siaj spertoj, kaj la
raporto verŝajne ankaŭ helpus tiujn, kiuj iam mem volas informi pri Esperanto. Bonvolu legi la spertraporton, kiu troviĝas ĉe
http://www.learnlangs.com/esperanto/Expolingua.htm

Komputeko


http://www.komputeko.net
European Youth Foundation (EYF) ne akceptis la dosieron kiun ni preparis por Komputeko, ĉar la projekto ne sufiĉe temas pri celoj de EYF. Ni preparos novan dosieron pri interkultura dialogo kaj plurlingvismo.


Ni ĝisdatigis la datumbazon, aldonis multajn nacilingvajn terminojn (nl: 5000, fr: 3700, de: 3450) kaj anstataŭis la polan lingvon per la germana. Vi povas trovi terminojn en la hispana, kataluna kaj pola lingvoj en la testa varianto de la Komputeko.


Oni menciis Komputekon dum la evento Open Translation Tools 2007.
Ekzistas plano eldoni paperan version de Komputeko (Angla-Esperanto) por UK 2008 kun pli ol 6500 terminoj.

KD-Romo pri Esperanto por Bjalistoko

estos preparata de E@I-teamo, por promocii UK 2009 (kunlabore kun la pola LKK), reklami kaj instrui E-on al la pola publiko. Planatas distribuado de la KD per ĉiutaga gazeto. KD devus esti preta ĝis julio 2008 kaj jam montrita dum UK en Roterdamo.

Manlibro pri Vikipedio

http://vikio.ikso.net/Projektoj/Vikipedio
La libreto pri Vikipedio, kiun ni eldonis ĉi-jare aprile en kvanto de 1000 ekz. estas elĉerpita. Tria eldono korektita kaj pliampleksigita estas planita.


Varie

Filmetoj "Esperanto estas..." uzataj por varbado en lernejo

Kvar nederlandaj esperantistoj (Mark Overman, Martin Dijkhuisen, Joop Kiefte kaj Oscar Debats) en Groningen prelegis pri Esperanto por 100 gejunuloj. Ili komencis la prelegon per enkonduka filmeto de 7,5 minutoj (la dua parto de "Esperanto Estas"), poste klarigis pri la historio kaj la komunumo kaj finis per 25-minuta leciono. La publiko trovis la filmon atentokapta, laux la impreso de Oscar, kaj ili ridis en la gxustaj momentoj.

Ipernity en la ĉina - per Esperanto


Komence de decembro komenciĝis la traduko de Ipernity al la ĉina (mandarena) lingvo. La kuriozaĵo estas, ke 4 el la 5 tradukantoj komprenas nek la anglan nek la francan. Ili tradukos el Esperanto, kiu do vere funkcios kiel pontolingvo.


Informis Paŭl Peeraerts

Poŝperanto

http://vikio.ikso.net/Projektoj/Posxperanto/Indekso
La projekto Poŝperanto estas tuto de diversaj partoj por kune fari bonajn Esperanto-kursojn por la cifereca medio. Do ne nur komputiloj sed
ankaŭ poŝtelefonoj. Tio okazas pere de XML-formato kiu estas iom post iom difinata kaj pripensata, kaj poste per tio aliaj povos konstrui belegajn programojn por instrui Esperanton. Ĉio tio okazas tute libere, do ĉiuj rajtas vidi ĉiujn kodojn de la projekto kaj uzi ilin por propraj. La normo estos libera, do uzebla de ĉiuj por ĉio ajn pensebla. Kaj la kursoj estos ĉi tiel ne nur tradukeblaj, sed ankaŭ por ĉiu lingvo tiel adapteblaj ke oni povas pli ekzercigi malfacilaĵojn kiuj ne aperas alilingve.


Informis Joop Kiefte

Joomla en Esperanto

http://liberaprogramaro.org/
Joomla enhavos ne nur Esperantan tradukon sed ankaŭ Esperantan instalilon.

Esperantilo - nova versio

http://www.esperantilo.org
De tempo de lasta anonco Esperantilo ekhavis novajn kapablojn:
- nova traduka modulo: Esperanto->Sveda Lingvo, kiu estas programita pro iniciato kaj grandega helpo de sveda Esperantisto Ka Gu?.
- novaj eksperimentaj tradukaj moduloj en direktoj Pola lingvo -> Esperanto kaj Angla lingvo -> Esperanto (helpe de fremda modulo "link grammar
parser http://www.link.cs.cmu.edu/link/ ")
- La vortaro (uzula interfaco de vortaro) estas reprogramita dekomence
- Multaj malgrandaj plibonigoj kaj korektoj

Populara kontraŭvirusilo akiris E-interfacon por sia retejo


Ĉi-somere jam estis informite, ke populara kontraŭvirusilo Dr Web? akiris E-an interfacon. Tiun oni aŭtomate vidis en la utilaĵo Cure It?! kaj povis mane instali por la ĉefa programo.


Sed nun mi trovis, ke ankaŭ la retejo de Dr Web? havas E-an interfacon, elekteblan per lingvoelektilo. La rekta adreso por la E-a versio estas:
http://www.freedrweb.com/?lng=ep


La tradukon de la reteja interfaco kredeble faris la sama Andrej Teravainen (Latvio), kiu tradukis ankaŭ la interfacon de la programo.


Raportis Eventoj-Budapeŝto / Andrej Grigorjevskij


 
Neniu alsxutita dosiero. [Montri dosierojn/alsxutejon]
Neniu komento. [Montri komentojn/formularon]