Fine de oktobro en Litovio okazis laborkunsido de Clayton SMITH kun Jevgenij GAUS. Dum preskaŭ 10 tagoj ili okupiĝis pri la servilo: plibonigo, purigado, aldonado de novaj administraj iloj. Krome estis pridiskutitaj kelkaj novaj teknikoj, sekurec-aferoj. Estis realigitaj kelkaj gravaj taskoj por kelkaj unuopaj paĝaroj. La laborkunsidon finance subtenis ESF.
Servilo
Dum lastaj semajnoj la servilo de E@I estis bone purigita, estis forĵetitaj multaj malnovaj rezervaj kopioj kaj spamataj nefunkciantaj paĝoj. Pliboniĝis skriptoj, kiuj faras rezervajn kopiojn kaj aldoniĝis iloj per kiuj la administrantoj povas havi superrigardon pri trafiko kaj okupata spaco por ĉiu aparta paĝaro. Estis kompilita listo de ekzistantaj paĝaroj en la servilo, vidu ĉe Paĝaroj. Bonvolu kontroli, ĉu via paĝaro aperas en la listo kaj ĉu apud ĝi aperas ĝustaj informoj pri kontakt-personoj. Se ĉe la servilo aperos iu paĝaro, kiu ne estos en tiu ĉi listo, ĝi estos forigita.
Ankaŭ estis kreitaj novaj reguloj pri uzado de la servilo, kiujn vi povas vidi ĉe Reguloj. Baldaŭ tiuj reguloj estos dissenditaj al respondeculoj pri paĝaroj, kiuj gastas ĉe la servilo de E@I kaj en la mesaĝoj estos indikite, ĝis kiam oni devas adapti siajn paĝarojn al novaj reguloj.
E@I-9: trejn-seminario en Bjalistoko
La 9-a en la vico povus esti trejn-seminario de E@I, kiun kunlabore kun PEJ (Pola Esperanto-Junularo) kaj la E-klubo "E-senco" el Poznan estas planata por aprilo 2008 en la naskiĝurbo de LLZ - Bjalistoko. Dum oktobro estis preparita (kaj la 2an de novembro 2007 forsendita) monpeto 4.3 de la programo "Youth in Action" (Aganta Junularo).
La trejnseminario titolas "Multmedioj por multkultureco kaj multlingveco" - kaj planas partoprenontojn instrui pri la efika informado. La aranĝo volas prepari gejunulojn por la kunlaboro por la preparata projekto "Esperanto-aktuale": multlingva inform-portalo pri Esperanto "aktuale.info".
Monpeto "Youth in action" Agado 4.1
31-a de oktobro 2007 estis nome de E@I forsendita monpeto al "European Commission Education, Audiovisual & Culture Executive Agency" por la agado 4.1 por "Aganta junularo", por la jara financa subteno: “Youth in Action”-Action 4.1: “Support for bodies active at European level in the field of youth” for the year 2008. Rezultoj devus esti anoncitaj ĝis februaro 2008, ni esperu pri ĝia akcepto. Koran dankon al Erinja (lernu-teamano) kaj Kasia (TEJO-volontulo) por granda helpo ĉe la verkado de monpeto.
Monpeto pri Komputeko al EYF
Pretiĝis kaj forsendiĝis monpeto al EYF pri la projekto Komputeko. FLEJA kaj E@I decidis kunfinanci la projekton. Mozilla Foundation interesiĝis pri la projekto. Plej verŝajne ĝi povus iom financi la projekton, se ni promesos, ke la projekto estos malfermfonta kaj la datumbazo estos libere uzebla kaj elŝutebla. Nun okazas esploroj, ĉu ankaŭ ESF interesiĝus iom finance subteni la projekton.
Filmo "Esperanto estas..." progresas
Dum oktobro estis prilaborataj partoj 3 kaj 4 de la filmo. Restas prilabori la 5-an ĉapitron kaj fin-poluri ĉiujn. Sekvos subtekstigado kaj voĉigado de la filmo. Ĝis Kristnasko estas espero disponigi ĉiujn 5 partojn - komence almenaŭ rete. Sekve baldaŭ aperos DVD-versio en alta kvalito, kun pluraj "bonus"-materialoj.
Kunsido kun LKK-uloj de Bjalistoka UK
Sabate, la 13-an de oktobro okazis kunsido de E@I estraranoj (Peter kaj Jevgenij) kun la LKK-anoj de la UK 2009. Estis pritraktitaj kelkaj temoj, kiuj rilatas agadon de E@I. Al LKK estis proponitaj kelkaj projektoj, pri kiuj oni sekve disktutis. La plej esperigaj ŝajnas la (jam menciita) trejn-seminario pri informado dum aprilo 2008, instrua DVD kun E-kursoj por pola publiko, paĝaro pri LLZ: www.zamenhof.info, pri la planata E-muzeo. Ankaŭ estis priparolita plano pri unueca UK-paĝaro kun facila admin-sistemo, kiu faciligus/os laboron de LKKj, samkiel al E.istoj, vizitontoj de UKj (la informoj estos facile troveblaj, ŝablone metitaj, restos arkivo de UKj rete, eblos serĉi plurmaniere en ĝi...
Nova aspekto por la hejmpaĝo www.ikso.net
Nun estas ellaborata nova aspekto por la hejmpaĝo de E@I. La estraro planas ankaŭ iom pliriĉigi la enhavon, aldoni informojn pri la servoj de E@I ks. Volontuloj estos sekve bonvenaj por traduki la novajn erojn de la paĝaro.
Novaĵoj el komputila mondo
Ipernity
Ipernity estas tradukita al Esperanto! Detalojn vi legos en Libera Folio.
Bertilo kunhavigas plurajn kantojn de Persone en sia ipernity-ejo.
Laŭ la blogo de Paŭlo Peeraerts, kiu iniciatis la tradukadon, komence de novembro oni bonvenigis la 200an Esperanto-parolanton en ipernity!
Dotsub
Preskaŭ 3000 homoj spektis en la retejo www.dotsub.com la novan Claude Piron-filmeton The language challenge -- facing up to reality. La filmeto jam estas plene tradukita al 14 lingvoj!