La nova estraro de E@I antaŭnelonge retkunsidis per Skype. Post la sukcesa aliĝo al la Eŭropa Junulara Fondaĵo (EJF), pri kiu Petro sendis apartan mesaĝon al vi, ni ĉefe diskutis pri projektoj, kiujn ni povus proponi por subvenciado. Unu el la pridiskutitaj aferoj temis pri komunikado: ni ekde nun regule sendos al vi informojn pri la agado de E@I, kun aldonaj informoj pri aliaj retaj projektoj kaj ĝeneralaĵoj kiuj povus vin interesi. Jen do la unua numero de E@Info.
Por kiuj celoj ni petos monon de Eŭropo?
E@I provos ĉe la EJF peti baldaŭ monon por la projekto Komputeko kaj por trejnseminario pri reta informado. Ni provos ankaŭ peti monon por organizi ion ĉirkaŭ la Jaro de la lingvoj. Ĉar la urbestraro de Bjalistoko tre subtenas Esperanton ( legu jenan artikolon pri UK 2009 en tiu ĉi urbo ), ni planas en la printempo de 2008 tie seminariumi.
Aliaj planoj de la estraro
Dum la novembra Malferma Tago de UEA, reprezentantoj de E@I priparolos kun aktivuloj de UEA kaj TEJO la eblojn kunlabori. Ĉefe pri informado estas ambiciaj planoj: ni volas krei profesian multlingvan informportalon pri Esperanto surbaze de la litova paĝaro www.emozaika.info.
Ekzistas ankaŭ planoj krei bonegan paĝaron por UK kaj IJK (por 2009). Kunordigo de tiaj retejoj de UEA kun helpo de E@I multe plifaciligus la laboron de la organizaj teamoj de UK kaj IJK:
ne plu estos bezono ĉiujare rekomenci de nulo, ĉar ĉiam estas bezonataj
pli malpli samaj aferoj (reta aliĝilo, fotoj de pasintjaraj UK/IJK,
prezento de la programo en la loka lingvo kaj Esperanto k.s.).
Baldaŭ aperos nova, pli moderna aspekto de la paĝaro www.ikso.net. Ankaŭ enhave ni ĝin aktualigos.
Fine de novembro kernaj aktivuloj de E@I verŝajne kunsidos en Berlino. Pri tio ĉi ni raportos en la venontmonata novaĵletero.
Projektoj
lernu!lernu.net daŭre evoluas kaj kreskas. La lasta aldono al la paĝaro estas delonge dezirata kaj planata lingvohelpantejo, kiu espereble signife faciligos la laboron de lernu!-lingvohelpantoj. Nuntempe jam estas registritaj pli ol 40.700 uzantoj. Krome la paĝaro ankaŭ ektradukiĝis al novaj lingvoj - la araba, greka, latva kaj persa.
La projekto Komputeko, kiu celas kolekti prikomputilajn vortojn en kiel eble plej multe da lingvoj, nun enhavas pli ol 4700 prikomputilajn terminojn kaj esprimojn. La interfaco de la paĝaro estas tradukita kaj eblas serĉi ankaŭ x-e. Komputeko oficiale kunlaboras interalie kun la tradukskipoj de Openoffice.org, Firefox, KDE kaj Ipernity. Diskutante, interalie kun Bertilo Wennergren de la Akademio de Esperanto, ni ĉiuj multon lernas. La konkludojn ni disponigas en la Komputeko-retejo. Baldaŭ ni aldonos
paĝon kun klarigoj pri "malfacile tradukeblaj terminoj kaj esprimoj". Per mono de Eŭropo ni planas ebligi perinterretan redaktadon kaj prijuĝadon de la terminaro. La novan vortaro-modulon ni poste uzos por plibonigi la lernu!-vortaron.
Per projekto Vikipedio E@I provas antaŭenigi Vikipedion per manlibro, prelegoj, trejnado kaj teamo de vikipediaj asistantoj. Restas malmultaj ekzempleroj de la manlibro; ĝi momente ankoraŭ estas aĉetebla en la libroservoj de UEA kaj FEL kontraŭ €3. Ĉiu partoprenonto de la renkontiĝo PSKK senpage ricevos la manlibron. Okazos ankaŭ prelegoj pri Vikipedio dum ĝi.
TEJO Tutmonde raportas pri nia agado
En la lastaperinta numero de TEJO Tumonde (n-ro 124) estas artikolego - 5 paĝa pri la agado de E@I kaj niaj planoj por ontaj projektoj. En la artikolo oni mencias niajn ĝisnunajn projektojn, kaj sekve aktuale.info, UN-jaron, gramatik-kontrolilon, lernu-lingvon, virtuala prelegejo kaj kunsidejo, Komputeko, nova traduksistemo.
Novaĵoj el komputila mondo
La Vikipedio en Volapuko subite ekhavis pli ol 112.000 artikolojn, ĉar roboto aŭtomate tradukis bazajn informojn pri urboj kaj komunumoj. Al multaj esperantistoj tute ne plaĉis tiu ĉi iniciato. Legu pli pri la evento en Libera Folio.
Ekzistas lingva pako por Firefox en Esperanto! Detalojn vi legos en Libera Folio.
Ipernity estas havebla en Esperanto. Detalojn vi trovos en la blogo de Paul Peeraerts, kiu kunordigis la tradukskipon.
La magazino Monato eksperimente enkondukis RSS-fluojn.