Manlibro pri Vikipedio
Celoj de la projekto
La projekto havas du ĉefajn celojn:
1. Per manlibro klarigi kial kaj instrui kiel verki en Vikipedio. Ne temas nur pri la esperanta Vikipedio; ni ankaŭ volas instigi landajn sekciojn de TEJO alvoki kaj akompani siajn membrojn verki pri la Esperantokulturo en la nacilingvaj Vikipedioj; ekzemple per la kreado de portalo pri Esperanto en diversaj lingvoj.
2. Trejni aktivulojn. Ni esperas per nia manlibro ankaŭ plifaciligi la laboron de la landaj asocioj. Per praktika manlibro eblas facile organizi praktikadosesiojn pri Vikipedio.
Redakcio / enhavo
La ĉefredaktoro de la manlibro estas Yves Nevelsteen. Multe helpis Chuck Smith kaj kelkaj aliaj aktivaj vikipediistoj al ĝia realigo. Grandparte la manlibro estas bazita je artikoloj de Vikipedio mem.
Unua eldono
La unua eldono de la manlibro estas financita de la TEJO-fonduso Freŝa Vento, de malavara hungara mecenato kaj de junularaj organizaĵoj FLEJA kaj PEJ. Ĝin presis la Flandra Esperanto-Ligo je 250 ekzempleroj. Plej multaj ekzempleroj estas senpage disdonitaj dum jarfinaj junularaj aranĝoj); kelkaj ekzempleroj estas venditaj al plenkreskuloj. Ĝi elĉerpiĝis. Je la dua versio de la DVD Esperanto Elektronike troviĝas la PDF-versio.
Dua eldono
La duan eldonon eldonas eldonejo ESPERO de Peter Baláž. Ĝi estos financita parte de la restanta mono de la unua eldono, parte de la loka Esperanto-klubo de Gent kune kun E@I mem kaj TEJO. Presiĝos 1000 ekzempleroj.
Kunfinancis
- UEA
- TEJO
- La Progreso (loka Esperanto-grupo de Gent)
- E@I
- Tamas
- GEJ (Andreas Diemel)
Kunlaboris
Grandparte la tekstoj estas bazitaj sur tekstoj de Vikipedio mem.
- Cxefredaktis la manlibron Yves Nevelsteen, kunverkis Chuck Smith kaj parte Ziko Van Dijk kaj aliaj.
- Provlegis Chuck Smith kaj Arno Lagrange (unua eldono) kaj Heidi Goes, Ziko Van Dijk kaj Petro Balaz (dua eldono)
Diferencoj inter la unua kaj la dua eldono
- formato A6 anstataŭ A5
- kolora eldono kun bonkvalita koverto kaj lakita papero
- ISBN-numero
- reviziita
- pliampleksigita de 8 paĝoj
- vendotaj 3/4 de la manlibroj - post antaŭmenda tempo: 3 eŭroj
- eblaj antaŭmendoj kontraŭ rabatita prezo de nur 1,20 EUR
Vendado / distribuado
Senpage
- TEJO (al volontulino en Roterdamo) 25 ekz. (minimume)
- Afriko pere de Francois Hounsounou, estrarano de TEJO 25 ekz
- Kubo pere de Eddy Raats 25 ekz
- Renkontigxo PSKK + FLEJA gxenerale 100 ekz
- Germana E-junularo 10 ekz
Vendoj
La manlibro estos aĉetebla dum la festo de la 100-jariĝo de la antverpena klubo.
Vi povas rekte aĉeti la manlibron por 3 eŭroj en la
retbutiko de FEL
La antaŭmenda periodo de la manlibro kun favora prezo estis ĝis la 12-a de aprilo. Interalie antaŭmendis jenaj personoj kaj kluboj.
- Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo 10
- KAVA-PECH 10 ekz.
- Klubo Varsovia Vento 10 ekz.
- SKEJ 20 ekz.
- E@I 50 ekz.
- ESPERO 20 ekz.
- ĈEJ 10 ekz.
- ELNA 30 ekz.
- LEA 10 ekz.
- Monika Molnar 20 ekz.
- Flandra Esperanto-Ligo 10 ekz. (liveris) (+ interkonsento por la FEL-butiko por kromaj)
- Esperanto-Klubo en Oslo 10 ekz. (liveris)
- Esperanto-Klubo en Kopenhago 10 ekz. (liveris)
- Esperanto-Klubo de Ostendo (Belgio) 10 ekz. (liveris)
- IJF 20 ekz. (M.Blahuš)
- Tamas Slezak 100 ekz. + sendokostoj (por sendi al novaj vikipediistoj)
- Esperantoland 10 ekz.
- La Progreso (Gent-Belgio) 10 ekz.
- 100-jarigxo de La Verda Stelo (okazos trejnseminario pri Vikipedio) 160 ekz. (takso)
- Esperanto-22 (Bretonio) 30 ekz.
- Detlev Blanke 2 ekz.
- Maŭro la Torre 10 ekz.